Johann Kaspar Friedrich Manso

Johann Kaspar Friedrich MANSO (naskiĝinta la 26-an de majo 1759 en Zella, mortinta la 9-an de junio 1826 en Vroclavo) estis lernejestro, historiisto kaj filologo.

Johann Kaspar Friedrich Manso
Portret van Johann Caspar Friedrich Manso, RP-P-1914-2297.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1760 (1760-05-26)
en Zella-Mehlis
Morto 9-an de junio 1826 (1826-06-09) (66-jara)
en Vroclavo
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena [#]
Profesio
Okupo lingvistohistoriisto • klasikisto [#]
Aktiva en Vroclavo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Estante filo de ĉefadministranto li frekventis kun la frato Ernestinum-gimnazion en Gotha. Jam dum lernejaj tempoj ili admireblis pro inteligentecego. Manso ekstudis en 1779 ĉe la Universitato de Jena filologion, teologion kaj filozofion. Post reveno al Gotha li engaĝiĝis en privata lernigado sed profesoris jam ekde 1783 ĉe la gimnazio de Gotha.

En 1798 li vokitis vicrektoro ĉe Mario-Magdaleno-gimnazio de Vroclavo. Jam en 1793 li iĝis lernejestro; tiun ĉi deĵoron li plenumis ĝismorte. Ekde 1808 li estis koresponda membro de la bavaria akademio de Munkeno. Lia senlaceco ĝenerala estis konata. Li neniam nuptis.

GravecoRedakti

Transprenante la vroclavan gimnazion kun nur 98 lernantojn li sukcesis ĝis 1825 varbi sume 415 lernantojn. Li tre ŝatatis fare de la lernantoj kaj lia influo vere grandis ĉe multaj el ili. Bonega rilato iĝis inter li kaj Friedrich Wilhelm Riemer. Karl von Holtei ankaŭ laŭdis lin kaj lian noblecon kaj Gabriel Gustav Valentin substrekis personan profiton danke al ideoj kiujn li lernis ĉe kaj pere de Manso.

Al literaturkursoj de Manso aniĝis eĉ studentoj de la en 1806 nove fondita Universitato de Vroclavo.

Kiel unuaranga historiisto, literaturhistoriisto, tradukisto kaj kritikanto de tiutempa literaturo li admiritis eĉ de fakuloj ekstere de Vroclavo. Hodiaŭ estas malpli konataj liaj altvaloraj tradukoj de verkoj de Vergilio kaj de Sofoklo. Verkis Manso ankaŭ lirikaĵojn en la lingvoj germana kaj latina. En kverelado kun Johann Wolfgang von Goethe kaj Friedrich Schiller estiĝis eĉ. la t.n. Xenien-malpaceto. Liaj kontraŭuloj eĉ mokis pri la konoj de Manso en versaĵoj titolitaj Der zweyte Ovid.[1] Tre gravis Manso kiel historiisto. Li okupiĝis intense pri la historio de Sparto kiel ankaŭ de Prusio. Multis la gamo de temoj. Kritiko kontraŭ reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a premiitis de tiu ĉi suvereno per aljuĝo de la Ruĝa aglo-ordeno.

Du volumoj Briefe von Christian Garve atestas amikecon kun la filozofo Garve, kiu vivis ankaŭ en Vroclavo. Manso estis membro de Virta ligo (Tugendbund) fondita post la malvenkoj kontraŭ Napoleono Bonaparte.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Sparta, ein Versuch zur Aufklärung der Geschichte und Verfassung dieses Staats (Lepsiko 1800–05)
  • Leben Konstantins des Großen (Vroclavo 1817)
  • Geschichte des preußischen Staats seit dem Hubertusburger Frieden (Frankfurto 1819–20)
  • Geschichte des ostgotischen Reichs in Italien (Vroclavo 1824)
  • Vermischte Schriften (Lepsiko 1801; kun poemoj)
  • Vermischte Abhandlungen (Vroclavo 1821).

LiteraturoRedakti

  • K. Lŭ: Joh. Kaspar Frieddrich Manso. Der schlesische Schulmann, Dichter und Historiker, Lepsiko 1908
  • J. Troeger: Rektor Manso im Xenienkampfe, Vroclavo 1893 (=Festschrift zur 250jährigen Jubelfeier des Gymnasiums zu St. Maria Magdalena zu Breslau am 30. April 1893)
  • "Manso, Joh. Kaspar Friedr." fare de Colmar Grünhagen, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 20 (1884), p. 246–248, (tie ĉi interrete)
  • Karl August Böttiger: Literarische Zustände und Zeitgenossen. Begegnungen und Gespräche im klassischen Weimar. Eldonis Klaus Gerlach, René Sternke. Aufbau-Verlag, Berlin 1998, ISBN 3-351-02829-6.
  • Otmar Eitner (eld.): Das St. Maria-Magdalenen-Gymnasium zu Breslau vom 13. bis zum 20. Jahrhundert. Die Geschichte des ehrwürdigen Gymnasiums. O. Eitner, Bad Honnef 2003

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Armer Naso, hättest du doch wie Manso geschrieben, / Nimmer, du guter Gesell, hättest du Tomi gesehn. (Kial, Ovidio, vi ne skribis kiel Manso? Tiam neniam vi devus iri eksilen al Tomis!)