Johann Konrad Dippel

Johann Conrad DIPPEL (1673-1734) estis germana teologo, kuracisto kaj alkemiisto.[1] Li estas la malkovrinto de la ostoleo konata kiel oleo produktita per detrua distilado de organikaj substancoj aŭ oleo de Dippel. Ĝi uzatas kiel antisepsaĵo aŭ por malnaturaligi la akoholojn. Lia vivo kovriĝas per mistero kaj legendo kaj oni diras ke li estas la modelo kiun Mary Shelley uzis por sia dramo Frankenŝtejno, kvankam la ideo restas polemika. Iam Dippel diris ke "La religio ne devas esti ia dogmo, sed amo kaj sinofero".

Christianus Democritus
(1673-1734)
germana teologo, kuracisto kaj alkemiisto
germana teologo, kuracisto kaj alkemiisto
Persona informo
Johann Konrad Dippel
Naskiĝo 10-a de aŭgusto 1673
en Burgo Frankenŝtejno,  Germanio
Morto 25-a de aprilo 1734
en Kastelo Wittgenstejno, apud Lahn,  Germanio
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Landgraflando Hesio-Darmstadt • Germanio vd
Alma mater Universitato de Gießen
Profesio
Alia nomo Ernst Christoph Kleinmann • Ernst Christian Kleinmann • Cordatus Libertinus vd
Okupo teologo • kuracistokemiistofilozofo • alkemiisto • anatomo vd
Laborkampo alkemiokemioteologiomedicinohoma anatomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis teologion, filozofion kaj alkemion en la Universitato de Giessen kaj ricevis sian licenciiĝon kiel Majstro pri Teologio en 1693. Li publikigis multajn teologiajn verkojn sub la pseŭdonimoj Christianus Democritus, Ernst Christian Kleinmann kaj Ernst Christoph Kleinmann,[2] multaj el ili konserviĝas ĝis la hodiaŭaj tagoj. Lia vivo estis aventuroplena kaj ofte li fariĝis kaptito de siaj disputataj opinioj (k ankaŭ pro financaj kialoj). Iafoje li estis arestita pro herezo.

Edukita kiel kuracisto, Dippel starigis laboratorion en la Kastelo Frankenŝtejno, apud Darmstadt, kie li sentis sin libera por plenumi siajn bizarajn eksperimentojn. Ne ekzistas registroj ĉu li havis aŭ ne ĝiban asistanton nomata Igor, sed Dippel (kiu ĉiam alzorgis pri la nomo Konrad Frankenstein) pasis longan periodon de sia vivo kun sia favora hobio, la alkemio, iu populara tiama tempopasigilo.

La alkemio estis speco de pseŭdoscienca pacienca eksperimentado kun la elementoj, kies tiama defio estis la transformado de plumbo en oron. Samkiel la fikcia figuro, Viktor Frankenstejno, Dippel ankaŭ logiĝis pri la ebleco rilate al la senmorteco pere de siaj sciencaj rimedoj. Onidiroj asertas ke li uzis la partojn de buĉitaj bestoj kaj elterigitaj homaj kadavroj en lia vana provo pri "portado de vivo en la mortintoj", laŭ liaj propraj paroloj. Oni eĉ diras ke li uzis siajn proprajn manojn por movi la animon de unu korpo al alia. Ni devas klarigi ke ĉi specifa eksperimento nur hipoteze okazis, tamen verdire li plenumis kelkaj hororigajn eksperimentojn kiuj eventuale igis lin esti forpelita el la urbo. Tiam kiam novaĵoj pri lia agado atingis la orelojn de la popolanoj li estis elĵetita.

Li eĉ estigis oleon faritan de mortintaj bestaj ostoj kaj sango kaj pluraj aliaj bestaj produktoj, konata kiel "Oleo de Dippel", kiun oni supozeble kredis esti la ekvivalento al la revo de la alkemiistoj pri la "eliksiro de la vivo". En 1704, li kaj la fabrikanto de farboj Heinrich Diesbach uzis ĉi-oleon anstataŭ kalia karbonato por estigi ruĝajn tinkturojn. Plej suprizitaj, ili akiris la bluon de prusio, inko ankaŭ konata kiel "bluo de berlino" kaj kune ili fondis fabrikon en Parizo. Dippel mortis en 1734, plej eble pro koratako, tamen kelkaj diras ke li estis venengita.

Verkaro redakti

  • De Nihilo (1693), Gießen
  • Orcodoxia orthodoxorun oder die verkehrte Wahrheit und wahrhaftige Lüge der unbesonnenen und eifrigen Lutheraner (1697), se trata de una obra de alquimia muy popular
  • Das gestäupte Pabsttum an den blinden Verfechtern der dörfftigen Menschensatzungen in protestierender Kirch (1698)
  • Wein und Öl in die Wunden des gestäupten Pabsttums (1698)
  • Unschuld und Nothwendigkeit des Rechts der Natur und dessen Lehre wider das ungegründete Vorgehen des AUTHORIS des Licht- und Rechts / dargethan von einem Liebhaber der Wahrheit. (1704)
  • Fatum fatuum (1708) escrito contra Descartes, Hobbes, Spinoza
  • Eröffneter Weg zum Frieden mit Gott und mit allen Kreaturen durch die Publikation der sämtlichen Schriften des Christianus Democritus (1709, Impresión moderna, Bd. I–III, Berleburg 1747
  • Vittae animalis morbus et medicina suae vindicata origini (1711), Disertación sobre medicina, Leiden
  • Der von den Nebeln der Verwirrung gesäuberte helle Glanz des Evangelio Jesu Christi oder Entwurf der Heilsordnung in 153 Fragen (1727), una explicación sobre catecismo
  • Vera demonstratio evangélica, Das ist, ein in der Natur in dem Wesen der Sache selbst so wohl, als in heiliger Schrift gegründeter Beweiß der Lehre und des Mittleramts Jesu Christi (1729)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti