Johann Mützel
Johann MÜTZEL (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1647 en Neustadt an der Aisch, mortinta la 1-an de septembro 1717 en Eisenach) estis germana arkitekto baroka. Intertempe li estis kortega ĉefarkitekto de Saksio-Vajmaro, kie li ankaŭ kreis siajn plej bonajn aferojn, ekz. la Goeto-loĝdomon aŭ Kastelon Ettersburg.
Johann Mützel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1647 en Neustadt an der Aisch |
Morto | 1-an de septembro 1717 (69-jaraĝa) en Eisenach |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj
redakti- Preĝejo Sankta Kruco (Eisenach) (1693)
- Flava kastelero de Kastelo Tann en Tann (Rhön) (1699–1714)
- Kastelo Ettersburg apud Weimar (Malnova kastelo 1706–1711; Nova kastelo - 1717: komenciĝo )
- Pligrandigo de Kastelo Sondershausen je princa rezidejo ekde 1680
- Preĝejo Sankta Jakobo (Weimar) (1712), kun Christian Richter
- Flava Kastelo (Vajmaro) (hodiaŭ Biblioteko ĉe Verda bazarplaco; 1702–1704)
- Goeta loĝdomo en Vajmaro (1707–1709)
- Kastelo Wilhelmsthal en Gerstungen (etendigo je somera rezidejo de la dukoj de Saksio-Eisenach, ekde 1710)
Literaturo
redakti- Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Ausgabe für Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6.
- Wolfgang Mück: Johann Mützel, 1647-1717 ein Wegbereiter des Barock, Streiflichter aus der Heimatgeschichte, Geschichts- und Heimatverein Neustadt a.d. Aisch, Neustadt a.d. Aisch 1997, Eigenverlag