Johann Melchior Birkenstock

aŭstra politikisto

Johann Melchior BIRKENSTOCK (naskiĝinta la 11-an de majo 1738 en Heilbad Heiligenstadt, mortinta la 30-an de oktobro 1809 en Vieno) estis germana-aŭstra politikisto kaj instruadreformanto.

Johann Melchior Birkenstock
Persona informo
Johann Melchior Birkenstock
Naskiĝo 11-an de majo 1738 (1738-05-11)
en Heilbad Heiligenstadt
Morto 30-an de oktobro 1809 (1809-10-30) (71-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Edz(in)o Antonie Brentano vd
Profesio
Okupo politikistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj en Göttingen kaj Erfurto li eniris la servojn de la Aŭstra Imperio en 1763; li jam estis engaĝiĝinta por la kronadceremonio de imperiestro Jozefo la 2-a en Frankfurto ĉe Majno kaj poste ĉe la legatejoj aŭstriaj ĉe la kortegoj de Majenco, Trier kaj Kolonjo, en Palatinato kaj Saksio.

El Saksio li vokitis fare de Maria Tereza de Aŭstrio plibonigi la edukadsistemon en Aŭstrio. Post taskarfino li vojaĝis tra tuta Germanujo por viziti la plej renomajn lernejojn kaj trovi ulojn taŭgajn por tiu projektego. Post la reveno Vienon li iĝis registara konsilisto, poste kortega konsilisto kaj ĉefa cenzuristo. Kaj Maria Tereza kaj ŝia posteulo Jozefo la 2-a plene konfidis lin. Sub la regado de imperiestro Leopoldo la 2-a li nomumitis direktoro de la Departemento instruada-edukada kiun li estris ĝis 1803. Poste li retiriĝis pro sanecaj kialoj.

Graveco redakti

Liaj meritoj por plialtigi la nivelon de instruado, kulturo kaj sciencoj ne malgrandas kaj opiniitis de ĉiuj pozitivaj. En siaj klopodoj helpis la propra klerita gusto, la ĝenerala kulturo, la bona juĝpovo kaj la raciisma sinteno malantaŭjuĝinte provi ĉion. Postlasis li krome egan kolekton da libroj, bildoj kaj artaĵoj. Rakonto pri Frederiko la 2-a kaj priskribo de monumento de arkidukino Christine (kiun kreis amiko lia Antonio Canova) havas lakonan stilon. Birkenstock mem estis en letera interŝanĝado kun multaj viroj el la tuta mondo, i.a. kun Benjamin Franklin aŭ Robertson.

Fonto redakti

Artikolo "Birkenstock, Johann Melchior Edler von" de Ferdinand Spehr, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 2 (1875), p. 662. (surrete.)