Johann Michael von Sailer

Johann Michael von SAILER (naskiĝinta la 17-an de novembro 1751 en Aresing, mortinta la 20-an de majo 1832 en Regensburg) estis germana teologo.

Johann Michael von Sailer
germana teologo kaj episkopo
Persona informo
Johann Michael Sailer
Naskiĝo 17-an de novembro 1751 (1751-11-17)
en Aresing
Morto 20-an de majo 1832 (1832-05-20) (80-jaraĝa)
en Regensburg
Tombo Katedralo de Regensburgo vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanalatina • gorontala lingvo vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • katolika sacerdoto • verkisto • katolika episkopo vd
Laborkampo Eklezioteologioliteraturo • eduka sistemo • traduko vd
Episkopo de Regensburgo
Dum 18291832
Antaŭulo Johann Nepomuk von Wolf
Sekvanto (Georg Michael Wittmann)
Franz Xaver Schwäbl
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de ŝufaristo kaj tajlorino Sailer frekventis la gimnazion de la jezuitoj en Munkeno. Ekde 1770 li studis teologion en Ingolstadt. Kiam la ordeno nuligitis en 1773 ĉesis ankaŭ lia novicado. Sailer ordinitis pastro en 1775 kaj iĝis en Ingolstadt ripetigisto porstudenta (en 1777) kaj dua profesoro pri dogmatiko en 1780 krom lia instruisto Benedikt Stattler. Sed jam en 1781 oni demisiigis lin kune kun aliaj eksaj jezuitoj. En 1783 li iris al Augsburg, kie aperis lia verko Vollständiges Lese- und Betbuch zum Gebrauche der Katholiken. Ankaŭ pro tio li iĝis en 1784 profesoro pri morala kaj pastora teologioj en Dillingen. Sed en 1794 li perdis ankaŭ tiun ĉi postenon pro kalumnia akuzo esti iluminato. Post kvin jaroj pasigitaj en Ebersberg – tie li tradukis la verkon De imitatione Christi de Tomaso de Kempis en la germanan lingvon – li vokitis profesoro ĉe la universitaton de Ingolstadt. Ĉar tiutempe ŝatatis lia famo kiel "klerismulo". Jam unu jaron poste la instituto translokitis al Landshut. Ĉe la Universitato de Landshut Sailer verkis siajn ĉefverkojn. La pedagogia skribaĵo Über die Erziehung für Erzieher (1807) klare montras influojn de Johann Heinrich Pestalozzi; la trivoluma manlibra verko Handbuch der christlichen Moral (1817) modernigis moralteologion el konscienca vidpunkto de la unuopaj fideluloj. Inter la disĉiploj de Sailer troviĝis ankaŭ la tronheredanto Ludoviko. Sailer iĝis centra figuro por la restaŭrado de katolika vivo en Bavario. En 1819 tamen ne permesitis fare de la Roma kurio lia ekepiskopeco en Augsburg. Anstataŭe li iĝis – pro instigo de lia reĝa moŝto Maksimiliano la 1-akapitulano en Regensburg. Tie li iĝis en 1822 helpepiskopo kun rajto je aŭtomata episkopa posteuleco. En 1829 li fakte iĝis episkopo.

Graveco redakti

Sailer evoluigis animzorge orientitan teologion restantan ĉiam sur katolika kredofundamento. Substrekitis biblia centreco kaj orientiĝo je la figuro de Jesuo Kristo. Mistiko gravu kaj morala teologio refariĝu kiel privirta doktrino el la kredo. Liaj prelegoj allogis ankaŭ neteologojn. Danke al vasta amika cirklo (i.a. Ignaz Heinrich von Wessenberg, kardinalo Melchior von Diepenbrock) Sailer influis tutan generacion da klerikoj. Liaj modernaj ideoj baldaŭ estis atakitaj de fortaj ultramontanismaj tendencoj. Li suferis postmorte, en la kunteksto de la beatigo de Klemens Maria Hofbauer, eĉ akuzon inkvizician instigitan de lia posteulo episkopa Ignatius von Senestréy. Sailer de kelkaj eĉ taksitis ideologia prapatro de la Prakatolika Eklezio. Vera kaŭzo estis supozeble simpla kverelo interordena inter jezuitoj kaj redemptoristoj. Post la Dua Vatikana koncilio la ideoj de Sailer remalkovritis. Papo Johano Paŭlo la 2-a laŭdis lin en 1982 kiel mesaĝiston de ekumenismo kaj defendanton de la katolika kredo. Unu lia kontraŭulo teologia estis Matthäus Fingerlos, profesoro pri teologio pastorala el Landshut.

Honoroj (elekto) redakti

  • Ritterkreuz der Bayerischen Krone (1825, Kommandeur 1826)
  • Großkreuz des bayerischen Verdienstordens (1831)
  • Fondo de Johann-Michael-Sailer-Institut en Kolonjo, faklernejo pri sociala pedagogio (1958)
  • Johann-Michael-Sailer-gimnazio en Dillingen

Verkoj aliaj (elekto) redakti

  • Vernunftlehre für Menschen, wie sie sind (1785)
  • Glückseligkeitslehre aus Vernunftgründen. Mit Rücksicht auf das Christentum (1787)
  • Vorlesungen aus der Pastoraltheologie (3 vol., 1788/89)
  • Grundlehren der Religion (1805)
  • Neue Beiträge zur Bildung des Geistlichen (1809/11)

Fonto redakti

  • Artikolo Sailer, Johann Michael de Franz Heinrich Reusch. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 30 (1890), p. 178–192 (interrete tie ĉi)