Johann Nicolaus Bach

Johann Nikolaus Bach (* 10-an de oktobro 1669 en Eisenach; † 4-an de novembro 1753 en Jena) estis germana komponisto, orgenkonstruisto kaj orgenisto el la familio Bach.

Johann Nicolaus Bach
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1669 (1669-10-10)
en Eisenach
Morto 4-an de novembro 1753 (1753-11-04) (84-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Memorigilo Johann Nicolaus Bach
Familio
Patro Johann Christoph Bach la 1-a
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Li estis la plej renoma filo de Johann Christoph Bach kaj estis instruita de li. Li vizitis la latinlernejon je Eisenach ĝis 1689. Poste li studis en la universitato de Jena kaj estis lernanto de la urba orgenisto de Jena, J.M. Knüpfer, filo de la Thomas-kantoro Sebastian Knüpfer. En 1696 li entreprenis kulturan vojaĝon kaj al Italio, kie lin ege influis Antonio Lotti en 1696 ties posteulo kiel orgenisto ce la urba kaj la kolegiata preĝejo en Jena. Poste li servis en la dana armeo kaj estris la fortikaĵon de Akershus en Norvegio. Poste li reiris al Jena al siaj antaŭaj postenoj, kiujn li tenis ĝis sia morto.

Li specialigis sin pri reparado kaj konstruado de orgenoj, farante variajn admirindajn instrumentojn. Li inventis liutopianon, iaspeca liuto ludebla per klavoj.

De Johann Nikolaus Bach konserviĝis unu meso, du aranĝaĵoj de la ĥoralo "Nun freut euch lieben Christen G´mein" kaj la melodramo "Der jenaische Wein- und Bierrufer", ĉi-lasta laŭ formo de kvodlibeto pri studentaj tradicioj en Jena. Li ankaŭ verkis suitojn por orkestro nun perditajn.

Inter liaj lernantoj estis Jakob Adlung kaj Ernst Gottlieb Baron.

Fontoj redakti

  • Wilibald Gurlitt: Bach, Johann Nikolaus. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 1, Duncker & Humblot, Leipzig 1875, p. 729.
  • Bach, Johann Nikolaus. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Bd. 1, Duncker & Humblot, Berlin 1953, p. 484 f.
  • http://www2.nau.edu/~tas3/jnbach.html
  • Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323
  • Musicalia, Enciclopedia y Guía de la Música Clásica, Editorial Salvat, 1986, ISBN 84-7137-872-8
  • Larousse de la musique, Librairie Larousse, 1957

Eksteraj ligiloj redakti