Johann Samuel Schröter

Johann Samuel SCHRÖTER (naskiĝinta la 25-an de februaro 1735 en Rastenberg, mortinta la 24-an de marto 1808 en Buttstädt) estis germana teologo kaj natursciencisto.

Johann Samuel Schröter
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1735 (1735-02-25)
en Rastenberg
Morto 24-an de marto 1808 (1808-03-24) (73-jaraĝa)
en Buttstädt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Memorigilo Johann Samuel Schröter
Okupo
Okupo teologo • natursciencisto • paleontologo • conchologist
vdr
Memortabulo ĉe la Evangelia paroĥestrejo en Buttstädt

Vivo redakti

Lia unua instruisto estis la patro estanta lernejestro. Poste Schröter studis teologion en Jena. Krome li ĉiam okupiĝis diligente pri natursciencoj kiuj lin estis interesintaj jam ekde la junulaj jaroj. Post la studofino li iĝis estro de la lernejo en Dornburg (Saale) en 1756. En 1763 li iĝis paroĥestro en Blankenhain-Thangelstedt, baldaŭ poste konventa predikisto en Vajmaro. Tie li ankaŭ prizorgis la kolektitaĵojn de natursciencaĵoj. Mortanta li estis superintendanto kaj unua predikisto de Buttstädt.

Kiel natursciencisto redakti

Inter la branĉoj de natursciencoj Schröter preferis ĉefe konkologion, mineralogion kaj paleontologio. Li ege meritis en ĉiuj tiuj sciencoj haviginte al ili multajn novajn ideojn. Li ekzemple akuratege priskribis diversajn specojn de konkoj kaj propagandis okupiĝon pri fosiliiĝo kio tiutempe ankoraŭ ne tro atentitis.

Verkoj (elekto) redakti

  • Lithologisches Real- und Verballexikon, Berlin 1772
  • Journal für Liebhaber des Steinreichs und der Conchyliologie, 6 vol., Weimar 1774–80
  • Vollständige Einleitung in die Kenntniß und Geschichte der Steine und Versteinerungen, Altenburg 1774–84
  • Abhandlungen über verschiedene Gegenstände der Naturgeschichte, 2 partoj, Halle 1776–77
  • Einleitung in die Conchylienkenntniß nach Linné, 3 vol., 1783–86
  • Neue Literatur und Beiträge zur Kenntniß der Naturgeschichte, vorzüglich der Conchylien und Fossilien, 4 vol., Leipzig 1784–87
  • Generalregister zu Martinis Conchyliencabinet

Fonto redakti

"Schröter, Johann Samuel" fare de Wilhelm Heß, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 32 (1891), p. 569–570, kio legeblas tie ĉi interrete.