Johann Strauß (filo)

aŭstra komponisto

Johann Strauß (filo) [prononco "Johan Ŝtraŭs] germane: Johann Strauß (Sohn); naskiĝis la 25-an de oktobro 1825 — mortis la 3-an de junio 1899; estis aŭstra komponisto, filo de Johann Strauß (patro). La fratoj de Johann Strauß (filo), Eduard Strauß kaj Josef Strauß, ankaŭ profesie komponis, tamen li estis la plej fama el la familio. En 1844 li fondis dancorkestron, kiun li post la morto de sia patro kun ties orkestro unuigis. Sub la aldona nomo "Walzerkönig" (Reĝo de la Valso) li estis rigardata dum siaj koncertvojaĝoj ĝis Usono kiel reprezentanto de specifa viena vivsinteno kaj muzika kulturo.

Johann Strauß
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1825 (1825-10-25)
en Sankt Ulrich,  Aŭstra imperio
Morto 3-an de junio 1899 (1899-06-03) (73-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Mortokialo Pleŭropneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Johann Strauß (filo)
Memorigilo Johann Strauß (filo)
Familio
Patro Johann Strauß la patro Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Maria Anna Streim (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Josef Strauss kaj Eduard Strauss Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Adele Strauss (en) Traduki (1882–)
Angelika Strauss (en) Traduki (1878–1882)
Henrietta Treffz (en) Traduki (1862–1878) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Alice Meyszner (en) Traduki (duonfilo aŭ duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Gypsy Baron
Die Fledermaus
Valso de la Danubo
vdr

1863–1870 li gvidis kiel kortega balmuzikdirektoro la Vienajn Kortegajn Balojn. Vidalvide al vienaj sukcesoj de la komponisto Jacques Offenbach li turnis sin ekde 1871 al la opereto kaj verkis "Die Fledermaus" (La Vesperto) 1874 kaj "Der Zigeunerbaron" (La Cigana Barono), kiuj fariĝis majstraj verkoj de tiu ĉi ĝenro. En liaj pli ol 170 valsoj kombinas sin popola kreemo kaj klare perceptebla gestiko kun artplena talento kaj kompostotekniko. Ene de standarda formo (introdukcio, kvinparta valsoĉeno, kodo) estas melodiko kaj ritmo flekseble kaj diferente traktitaj kaj tra kapabla instrumentado subtenataj. Liaj polkoj, kvadriloj, galopoj, kaj marŝoj estas ankaŭ tre popularaj.

Pliaj verkoj

redakti

Valsoj: "Sinngedichte" (Sencpoemoj) 1844; "Dorfgeschichten" (Vilaĝrakontoj) ĉirkaŭ 1848; "Liebeslieder" (Amkantoj) 1852; la plej famkonata "An der schönen blauen Donau" (Valso de la Danubo), konata ankaŭ sub la nomo "Donauwalzer" (Danuba Valso) 1867; "Künstlerleben" (Artistaj Vivoj) 1867; "Geschichten aus dem Wienerwald" (Rakontoj el la Viena Arbaro) 1868; "Wein, Weib und Gesang" (Vino, Virino, Kantado) 1869; "Wiener Blut" (Viena Sango) 1873; "Rosen aus dem Süden" (Rozoj el la Sudo) 1880; "Frühlingsstimmen" (Printempaj Voĉoj) ĉirkaŭ 1882; "Kaiserwalzer" (Imperiestra Valso) 1889.

Operetoj: "Cagliostro in Wien" (Cagliostro en Vieno) 1875; "Prinz Methusalem" (Princo Metusalemo) 1877; "Blindkuh" (Blindbovino) 1878; "Der lustige Krieg" (La gaja Milito) 1881; "Eine Nacht in Venedig" (Unu Nokto en Venecio) 1883; "Fürstin Ninetta" (Princino Ninetta) 1893; "Waldmeister" (Arbarmajstro) 1895; "Wiener Blut" (Viena Sango) laŭ melodioj de Strauß finverkita de Adolf Müller (filo) (Adolf Miler) 1899.

 
statuo de La Reĝo de la Valso en la "urba parko" de Vieno.

Pluraj el liaj polkoj kaj marŝoj estas simile famaj kiel lia opereto "Die Fledermaus" (La Vesperto).

Memoro

redakti

En la Viena urboparko staras monumento de Johann Strauß[1].

En arto

redakti

La filmo “Vienaj valsoj” farita de Alfred Hitchcock en 1934, prezentas la fantazian version de la apero de la valso La blua Danubo[2].

Referencoj

redakti
  1. Stanislavo Belov (2018-06-07) Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.
  2. Stanislavo Belov (2020-04-17) “Vienaj valsoj”: Hitchcock-a fabelo pri la juna Johann Strauss (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-24.

Vidu ankaŭ

redakti