Johann von Kalchberg

Johann von Kalchberg, ankaŭ Johann Nepomuk Ritter von Kalchberg-Kaffka, (naskiĝinta la 15-an de marto 1765 en Mitterdorf-Pichl im Mürztal, mortinta la 3-an de februaro 1827 en Graz) estis aŭstra verkisto, historiisto kaj juristo.

Johann von Kalchberg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1765 (1765-03-15)
en Mürztal
Morto 3-an de februaro 1827 (1827-02-03) (61-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kalchberg frekventis la Seminarion de Graz, kie li sub la persona trejnado de la teologo Caspar Royko krom jursciencoj ankaŭ flegis siajn interesojn historiajn kaj literaturajn (E. von Kleist, Uz, Klopstock, Lessing, Goethe, Schiller). En la 1785- jaro li ekdeĵoris kiel juristo ĉe la Imperiestra kaj Reĝa Financoficejo (Bancalamt) en Graz. Sed li finis tiun oficon jam tri jarojn poste por dediĉi sin tute al la literaturo. Estinte ekde 1796 konsilisto de la nobeloj li transprenis oficojn en ĉambra, teatra, arkiva kaj imposta aferoj kaj montris sin sociale tre lerta pro la plurfoja postulo malaltigi impostojn.

Per siaj historiaj-arkivaj esploroj li kreis bonan teorian bazon por la sociala-politika agado: temas pri Ursprung und Verfassung der Stände Steiermarks kaj pri Ursprung und Beschaffenheit der Urbarialabgaben in Innerösterreich (ambaŭ aperintaj en: Historische Skizzen, 2 volumoj, 1800).

Li kunfondis en Graz la famegan Muzeon Joanneum, la plej grava deponejo por kulturaĵoj de la tuta lando Stirio, kiel ankaŭ la societon Steiermärkischer Lese- und Musikverein. Menciindas krome lia engaĝiĝo por la regionhistoria fakgazeto Steiermärkische Zeitschrift, kies redakton li plurajn jarojn prizorgis. Multaj personuloj estis amikoj de Kalchberg, antaŭ ĉiuj Johano de Aŭstrio, Josef von Hormayr kaj la orientalisto Joseph von Hammer-Purgstall. Li edziĝis en 1787 al Hedwig Gamilscheg nask. Köschner von Ehrenberg († 1789) kaj en 1790 al Therese Santer († 1836);

Kiel verkisto redakti

Verkiste li plej bone majstris la draman ĝenron. Jam en 1786 Kalchberg famiĝis trans Stirion per la unua verko Agnes, Gräfin von Habsburg, kavalira dramludo sekvanta la verkon Götz de Johann Wolfgang von Goethe. La verkoj Die Tempelherren (1788) kaj Die deutschen Ritter in Accon (1796) similas al la religian toleremon de Natan la saĝulo. Plej populariĝis tamen Die Ritterempörung (1792), dramigon de la kvereloj de la imperiestra batalestro Andreas Baumkirchner: ĝiaj enscenigoj okazas ĝis nun. Per la verko Historischen Skizzen li en vivaj etprozaĵoj konatigis episodojn el la germana kaj stiria historioj al larĝa publiko. Unu skizo (Szenen aus dem Leben Kaiser Heinrichs IV.) jam aperis en 1793 ĉe Neue Thalia (IV/1) de Friedrich Schiller.

Honoroj redakti

  • 1787: Membrigo al la Arkadia Societo en Romo
  • 1793: Membigo al la Deutsche Gesellschaft en Jena

Aliaj verkoj redakti

  • Die Grafen von Cilli (tragedio), 1790-93
  • Marie Theresie (drama poemo), 1793
  • Attila, König der Hunnen (drama poemo), 1806

Eksteraj ligiloj redakti