Johanna Bodor

hungara baletartistino, reĝisorino, koreografino naskita en Kluĵo la 23-an de oktobro 1965

BODOR Johanna estas hungara baletartistino, reĝisorino, koreografino naskita en Kluĵo la 23-an de oktobro 1965. Ŝi estas la filino de verkisto Pál Bodor

Johanna Bodor
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1965 (1965-10-23) (58-jaraĝa)
en Kluĵo
Familio
Patro Pál Bodor (verkisto)
Edz(in)o Tibor Mertz
Okupo
Okupo koreografo • dancisto
TTT
Retejo http://bodorjohanna.szinhaz.org
vdr

Kariero redakti

Johanna Bodor studis en baletinstituto de Bukareŝto kaj dum unu sezono ŝi dancis en operetteatro de tiu urbo en 1984-1985. En 1985 ŝi translokiĝis Hungarujon kaj en 1985-1986 laboris en Magyar Néphadsereg Művészegyüttes (Budapest), inter 1986-1989 en Győri Balett, ekde 1990 en Szeged, en 1993 en Gaja Teatro. Ekde tiam ŝi estis liberprofesiulino. Ekde 1999 ŝi estas koreografino kaj movdizajnistino de la Bárka Színház.

El ŝiaj roloj redakti

  • Mankós nő (Zoltán Imre: Médium);
  • Tatjána (Katalin Lőrincz: Tatjána és mások);
  • Álmodozó (Zoltán Imre: Vonzások és választások;
  • Frida (Franz Kafka-Yvette Bozsik: A kastély).

El ŝiaj koreografiaĵoj redakti

  • Milito kaj paco;
  • Itala pajloĉapelo;
  • Bofratinoj;
  • Ni ne timas de lupo;
  • La libro de ĵangalo.

Libro redakti

  • Nem baj, majd megértem, rememoraĵoj, Budapeŝto, (Magvető, 2014).[1]

Eksteraj ligiloj redakti

  • Spektakloj pluaj[2]

Fonto redakti

Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.