Johanna Spyri

Johanna SPYRI [johana ŝpiri], origine: Johanna HEUSSER (naskiĝis la  12-an de junio 1827(nun 1827-06-12) en Hirzel apud Zuriko, mortis la 7-an de julio 1901 en Zuriko) estas svisa verkistino.

Johanna Spyri
Persona informo
Johanna Spyri
Naskonomo Johanna Louise Heusser
Naskiĝo la  12-an de junio 1827(nun 1827-06-12)
en Hirzel   Svislando
Morto la 7-an de julio 1901 (74‑jara)
en Zuriko   Svislando
Tombo Tombejo Sihlfeld vd
Nacieco Svisa
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Familio
Patro Johann Jakob Heusser vd
Patrino Meta Heusser-Schweizer vd
Edz(in)o Johann Bernhard Spyri vd
Parencoj Emilie Kempin-Spyri vd
Profesio
Okupo Verkistino
Verkado
Ĝenroj Porinfana literaturo
Verkoj Heidi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia verkaro konsistas ĉefe el porinfanaj rakontoj, kiuj sentimentale idealige priskribas la simplan vivon de la homoj en la montaro kaj celas peri al la legantoj piecon kaj amon al la naturo. Precipe la rakontoj pri Heidi [hajdi], knabino vivanta en la svisa montaro, estas tradukitaj al multaj lingvoj kaj plurfoje filmigitaj.

Laŭ aliaj opinioj ĉiuj libroj de Johanna Spyri kritike rigardas Svislandon kaj la vivkondiĉojn de la homoj dum la frua epoko de industriiĝo. La verkistino precipe interesiĝis pri la sorto de infanoj kaj junaj virinoj, tial la plejmulto de ŝiaj libroj estas subtitolitaj "Historioj por infanoj kaj tiaj, kiuj amas infanojn". Tial ŝiaj tekstoj havas ne nur literaturan sed ankaŭ soci-historian valoron.

Vivo redakti

 
Manskribo de Spyri (letero al la patrino)

Johanna Spyri[1][2][3] estis la kvara de ses infanoj de la kuracisto Johann Jakob Heusser kaj de la poetino Meta Heusser-Schweizer. Ŝia pli aĝa frato Jakob Christian Heusser estis geologo kaj mineralogo. Ŝi pasis sian junecon en Hirzel, vilaĝo sur pasejo de Zimmerberg super la Lago de Zuriko en Kantono Zuriko. En la aĝo de dek kvin jaroj ŝi transloĝiĝis al sia onklino al Zuriko, kie ŝi vizitis la lernejon. En la somero 1844 ŝi por du jaroj iris al internulejo en Yverdon, por lerni la francan lingvon. Jaron poste ŝi revenis kaj vivis ĝis la aĝo de 25 en Hirzel. Ŝi instruis siajn pli junajn gefratojn kaj helpis al la patrino pri la dommastrumado.

En la jaro 1851 ŝi fianĉiĝis al la zurika juristo kaj redaktisto Bernhard Spyri (1821–1884), kiu apartenis al la proksima amikaro de Richard Wagner en Zuriko. La geedziĝo okazis la 9-an de septembro 1852 en la preĝejo Wollishofen. La unua loĝejo de la paro troviĝis ĉe Stadelhoferstrato 22 en la tiel nomita "Kleiner Baumwollenhof".

En la jaro 1855 naskiĝis la sola infano de Johanna Spyri, ŝia filo Bernhard Diethelm. Dum sia gravedeco Johanna Spyri travivis profundan depresion, de kiu ŝi suferis dum multaj jaroj. En septembro la familio translokiĝis al la domo "Zum liegenden Hirschli" ĉe Hirschengraben 10. Tri jarojn poste Bernhard Spyri akiris la domon "Bremerhaus" ĉe Hirschengraben 6. Post kiam li estis nomumita urboskribisto de Zuriko (postenon, kiun iam okupis la konata verkisto Gottfried Keller), la familio en la jaro 1868 translokiĝis al la urbodomo ĉe Kratzplatz.

La geedza vivo de la familio Spyri estis laŭ diversaj Spyri-biografoj ne vere feliĉa. Johanna Spyri abomenis la dommastruman laboron kaj ŝia edzo, Bernhard Spyri, multe laboris kaj ofte forestis. Stabilecon donis al Johanna Spyri en tiu tempo ŝia intima amikeco kun Betsy Meyer, la fratino de Conrad Ferdinand Meyer.[4] Tiun rilaton priskribas imprese la vortoj en unu el la leteroj de Johanna Spyri, kiu tekstas: "Liebe Betsy, findest Du wohl Zeit, mir einige Worte zu sagen? Ich harre mit Sehnsucht darauf; laß mich nicht zu lange allein ohne Dich, Du weißt die Lücke die Du mir machst." (Kara Betsy, ĉu vi eventuale trovas tempon, diri al mi kelkajn vortojn? Mi atendadis kun sopiro al tio; ne lasu min tro longe sole sen vi, vi konas la breĉon, kion vi tiel en mi faras). Alia grava amikino de Johanna Spyri estis la konata feministino Camille Vidart, kiu tradukis ŝian verkon Heidi al la franca lingvo. Dum Johanna Spyri mem restis kaptita en sia konservema vivo, tiuj rilatoj kun tiuj revoluciemaj feministinoj estis parto de ŝia vivo.[5]

Tempo en Bremeno redakti

 
Naskiĝdomo de Johanna Spyri en Hirzel

La patrino de Johanna Spyri estis parenca kun la bremena civitano Johann Wichelhausen, krome tra sia edzo ŝi havis amikan rilaton kun la bremena juristo Hans Heinrich Spöndlin (1812–1872) kaj la pastoro de la preĝejo de nia sinjorino, Cornelius Rudolph Vietor (1814–1897). Tiu lasta kuraĝigis, kiel unua, Johannan Spyrin al skribado. Ŝi vizitadis lin en Bremen, kaj Cornelius Vietor ofte restadis en Zuriko kaj donis siajn filinojn dum unu jaro al la gardado de la familio Spyri. Pastoro Vietor igis ŝin presigi kaj publikigi kelkajn de ŝiaj rakontoj pere de la presejoj Hilgerloh kaj poste C.E. Müller. Ŝia unua rakonto "Ein Blatt auf Vrony’s Grab" (Folio sur la tombejo de Vronjo) aperis en la jaro 1871 en Bremen kaj fariĝis granda sukceso. Temas pri malfacile digestebla rakonto de virino, kiu suferas kaj estas mistraktata de sia drinkema edzo kaj tamen preĝante akceptas tiun sorton, kiel al ŝi konsilis la sinjoro pastro. Sekvis en Bremen la rakontoj "Nach dem Vaterhaus" (Post la patra domo), "Aus früheren Tagen" (El pli fruaj tagoj), "Ihrer keins vergessen" (Ne forgesi unu de ili) kaj "Verirrt und gefunden" (Perdiĝinta kaj retrovita). La rakontoj aperis sub la pseŭdonimo J.S. kaj ne estis tre sukcesaj.

Sinjorino Urboskribistino redakti

 
La loĝdomo de Johanna Spyri apud Zeltweg en Zuriko

En la jaro 1875 la "Sinjorino Urboskribistino" estis vokita al la kontrolkomisiono de la tiel nomita "Supera Filinlernejo en Zuriko" (Höhere Töchterschule, hodiaŭ Kantona Lernejo Hottingen - la unua zurika mezlernejo, kiu pretigis virinojn al universitato), kie ŝi laboris ĝis 1892.

Ŝia unua infanlibro "Heimathlos" (Senhejmulo) enhavis la rakontojn "Am Silser- und am Gardasee" (Apud la Lagoj de Sils kaj de Garda) kaj "Wie Wiseli’s Weg gefunden wird" (Kiel estas trovata la vojo de Wisenjo) kaj aperis en la jaro 1878 ĉe F. A. Perthes en Gotha. Kiel aŭtorino ne estis indikita Johanna Spyri, sed "de la verkistino de 'Folio sur la tombo de Vronjo'". Unuan fojon aperis sur la kovrilo la rimarko "Historio por infanoj kaj ankaŭ por tiaj, kiuj ŝatas la infanojn", kio poste troveblas sur preskaŭ ĉiuj eldonoj de Johanna Spyri.

Sukceso kun Heidi redakti

Ĵus antaŭ kristnasko 1879 aperis ankaŭ en la eldonejo F. A. Perthes en Gotha la libro "La migro- kaj lernojaroj de Heidi", kiu tuj fariĝis tiel granda sukceso, ke ĝi permesis al Johanna Spyri tre komfortan vivofinon. En 1881 sekvis la dua volumo "Heidi povas apliki, kion ŝi lernis". La libro Heidi estis tradukita en pli ol 50 lingvojn kaj aperis pluraj filmoj pri la libro.

En la jaro 1884 Johanna Spyri perdis en la sama jaro unue sian filon kaj poste sian edzon. Ŝi tiam translokiĝis post tiu sortobato en la jaro 1885 dum jaro al la domo ĉe Bahnhofstrato 48, angulo Augustinergasse kaj poste al la domoj de Escher ĉe Zeltweg 9, kie ŝi loĝis ĝis sia morto en la 7-an de julio 1901.

Kiam ŝi, antaŭ sia morto en la jaro 1901, malsaniĝis de kancero, ŝi lasis sin trakti de la unua svisa kuracistino Marie Heim-Vögtlin. La tombo de Johanna Spyri troviĝas sur la tombejo Sihlfeld en Zuriko.

Duobla vivo redakti

Por ŝia ĉirkaŭaĵo Johanna Spyri fakte estis ĉiam nur la Sinjorino Urboskribisto, kiu plenumigis sian oficon en la kontrolkomisiono de la Supera Filinlernejo kaj helpantino en sociaj institucioj. Dank' al siaj enspezoj el la Heidi-libroj ŝi povis havi senzorgan vivon kaj pagi servistaron. Tamen ŝia verkado okazis kvazaŭ sekrete kaj sur la unuaj eldonoj de ŝiaj libroj eĉ ne aperis ŝia nomo. En tio ŝi similis sian patrinon Meta Heusser, kiu ankaŭ nur kaŝe verkis. Nur en siaj leteroj al Conrad Ferdinand Meyer ŝi de tempo al tempo aludis al sia verkistina laboro.[6]

Familio redakti

 
Bernhard Spyri, edzo
 
Bernhard Diethelm Spyri, filo

Ŝia edzo Bernhard Spyri, estis la filo de Johann Bernhard Spyri el Amlikon, fariĝis 1844 civitano de Hirzel kaj 1854 civitano de Zuriko, kaj naskiĝis la 21-an de septembro 1821. Li estis juristo, advokato kaj redaktoro de la "Eidgenössischen Zeitung" (Ĵurkomunuma Gazeto). Li estis dufoje membro de la kantona konsilio de Zuriko kaj de 1859 ĝis 1868 Jura konsilisto de la urbo Zuriko. Bernhard Spyri mortis la 19-an de decembro 1884 en Zuriko.[7]

Ŝia unika filo Bernhard Diethelm Spyri naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1855 en Zuriko, studis juron en Zuriko, Lepsiko kaj Gottingeno. Post la studo li fariĝis sekretario de la komercista societo en Zuriko. Pro kuracrestadoj en Davos kaj aliaj lokoj li regule devis interrompi sian studadon. 1881/1882 li vojaĝis al Argentino al sia onklo Christian Heusser, la frato de lia patrino. 1883/1884 li kuracrestadis apud la Majora Lago kaj en Pizo. La 3-an de majo 1884 li mortis pro tuberkulozo.

Takso de ŝia verko redakti

Johanna Spyri en sia verko luktas por la rajtoj de virinoj kaj infanoj kaj kritike observas la socian situacion de Svislando dum la industriiĝo en la 19-a jarcento. Johanna Spyri tamen ne predikas la retiriĝon al la bela Alpopaŝtejo, kiel oni kelkfoje, pere de la merkatigo de la Heidi-mito, volas kredigi la publikon. Tion eble faras la Alponĉjo, kiu retiriĝas al la Alpopaŝtejo sammaniere kiel la modernaj junuloj ek de la 1960-aj jaro, kiel rimarkigas Jud en sia svisa literaturhistorio.[8], dume Heidi ja igas la Alponĉjon reveni al la homoj en la vilaĝeto Doerfli kaj reintegriĝi al la socio. Johanna Spyri certe meritas esti nomita kune kun la du aliaj gravaj svisaj verkistoj kaj pedagogoj Jean-Jacques Rousseau (fakte ĝenevano) kaj Johann Heinrich Pestalozzi, sed fakte ŝi devus esti menciita kiel la plej grava el la tri.

Grandan influon precipe la romano de Heidi havis en Japanio, sed Heidi en Japanio ofte estas reduktita al naiva bildo de belaj montoj, simpla kampara vivo kaj natureco. La bildo de Heidi, kiel ĝi disvastiĝis en Japanio vaste influis la idearon, kiun japanoj kutime havas pri Svislando. En Japanio aperis ĝis nun 123 diversaj eldonoj de Heidi de 72 malsamaj tradukistoj, 28 bildlibroj kaj 21 mangaoj.[9] Aparte rimarkinda estas, ke la unua kompleteldono de la verkaro de Johanna Spyri aperis 1962 en japana lingvo.

Folio sur la tombo de Vronjo redakti

La unua verko de Johanna Spyri "Folio sur la tombo de Vronjo" (germana originaltitolo "Ein Blatt auf Vrony's Grab") estas pensiga eseo pri renkonto kun infana amikino de la aŭtorino apud la mortlito. La verko komenciĝas kiam la aŭtorino staras apud la tombo de Vronjo kaj metas folion sur la tombo, sur kiu staras la vortoj: "Por la ripozo, liteto en la tero." La aŭtorino rakontas poste, kiel ŝi en la infaneco pasigis gajajn tagojn kun la knabino rigardante al la neĝokampoj sur la Alpoj. Poste ŝi perdis la junulinon el la okuloj, kaj rerenkontiĝas kun ŝi, kiam ŝi alvenis al malsanulejo, kie la aŭtorino mem vizitadis malsanulinojn kaj rekonis la virinon vundita de la mistraktado fare de ŝia edzo. Pro la sopiro eskapi el la monotona vivo de la zurika vilaĝo Vronjo edziniĝis al ĉarpentisto, kiu evidentiĝis drinkema ludomaniulo, kiu mistraktis sian edzinon. Post konsilo de la pastro Vronjo silente eltenis la suferon, kaj trovis finfine sian feliĉon en la morto en malsanulejo. - Tiu pensiga rakonto famigis la junan aŭtorinon. Ke malantaŭ Vronjo troviĝas reala amikino de la aŭtorino estas tre verŝajne. La nomo Vronjo memorigas al la alpa neĝokampo "Ĝardeno de Vronjo", kie fontas la glaĉero Glärnischfirn, videbla ek de Hirzel. Laŭ la legendo sub la glaĉerkampo troviĝas la alpopaŝtejo de ammalfeliĉa Vronjo. Estas ja al tiu neĝokampo, al kiu sopire rigardadis la du amikinoj, la konekto do estas evidenta.

Heidi redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Heidi.

Per la verko "La migro- kaj lernojaroj de Heidi", kiu aperis en la jaro 1880, Johanna Spyri fariĝis mondkonata. Laŭdire la motivo de la unua volumo de la rankonto fontas el la verko de Hermann Adam Kamp, kiu aperis en la 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro). La rakonto pri svisa orfino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe la avo, Alponĉjo, kaj de sia onklino, Dete, kontraŭvole estis portita al senjora domo en Frankfurto, kie la hejmsopiro ŝin preskaŭ mortigas, konkeris rapide la korojn de la homoj kaj estis tradukita al multaj lingvoj. La sukceson kompletigis la dua volumo aperinte en la jaro 1881.

Listo de verkoj[10] redakti

  • Ein Blatt auf Vronys Grab (1871 - Folio sur la tombo de Vronjo)[11]
  • Nach dem Vaterhause (1872 - Al la patra domo)
  • Ihrer keins vergessen (1872 - Ne forgesi unu el ili)
  • Verirrt und fefunden (1872 - Perdiĝinta kaj retrovita)
  • Aus früheren Tagen (1873 - El pli fruaj tagoj)
  • Heimathlos (1878 - Senhejmulo) [12]
  • Aus Nah und Fern (1879 - De proksime kaj fore)
  • Verschollen, nicht vergessen (1879 - Malaperinta, ne forgesita)
  • Heidi's Lehr- und Wanderjahre (1880 - La migro- kaj lernojaroj de Heidi)
  • Im Rhonetal (1880 - En Rodanvalo)
  • Aus unserem Lande (1881 - El nia lando)
  • Am Sonntag (1881 - Dimanĉe)
  • Heidi kann brauchen, was es gelernt hat (1881 - Heidi povas apliki, kion ŝi lernis)
  • Ein Landaufenthalt von Onkel Titus (1881 - Kamparrestado de Onklo Titus)
  • Kurze Geschichten für Kinder und auch für Solche, welche die Kinder lieb haben (1882 - Etaj historioj por infanoj kaj ankaŭ por tiaj, kiuj amas infanojn
  • Zwei Volksschriften (1882 - Du popolskribaĵoj)
  • Wo Gritlis Kinder hingekommen sind (1883 - Kien venis la infanoj de Gritli) [13]
  • Gritlis Kinder kommen weiter (1884 – La infanoj de Gritli progresas)
  • Aus dem Leben eines Advocaten (1885 – El la vivo de advokato)
  • Kurze Geschichten für Kinder und auch für Solche, welche die Kinder lieb haben (1882 - Etaj historioj por infanoj kaj ankaŭ por tiaj, kiuj amas infanojn (dua volumo)
  • Was soll denn aus ihr werden? Eine Erzählung für junge Mädchen (1887 – Kio fariĝu el ŝi? Rakonto por junaj knabinoj)
  • Artur und Squirrel (1888 – Arturo kaj Skvirelo)
  • Aus den Schweizer Bergen (1888 – El la svisaj montoj)
  • Was aus ihr geworden ist. Eine Erzählung für junge Mädchen (1889 – Kio fariĝis el ŝi. Rakonto por junaj knabinoj)
  • Einer vom Hause Lesa (1890 – Unu de la Domo Lesa)
  • Cornelli wird erzogen (1890 – Cornelli estas edukita)
  • Volksschriften von Johanna Spyri. Zweiter Band (1891 – Popolskribaĵoj, dua volumo)
  • Schloss Wildenstein (1892 – Kastelo Wildenstein)
  • Die Stauffer-Mühle (1901- La Stauffer-Muelilo)

Post la morto aperis ek de 1931 en kajeroj de Schweizerisches Jugendsschriftwerk (Svisa junularverkaĵo):

  • Was Sami mit den Vögeln singt (Kion Sami kantas kun la birdoj)
  • Wer Gott zum Freunde hat (Kiu havas dion kia amiko)
  • Allen zum Trost (Por ĉiuj kiel konsolo)
  • Lauris Krankheit (La malsano de Laŭris)
  • Vom This, der doch etwas wird (Pri This, kiu tamen fariĝos io)

La verko de Johanna Spyri en Esperanto redakti

 
Dietrich Michael Weidmann kun la Esperanto-eldono de "La migro- kaj lernojaroj de Heidi"

Spite al la granda signifo de Johanna Spyri eĉ en la Svisa Antologio ŝi entute ne estis menciita. Daŭris ĝis la 21-a jarcento, kiam finfine tiu manko estis konstatita kaj komencita la traduko de Heidi.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti