Johannes AEPINUS (familia nomo ankaŭ: Hoch, Hugk, Huch; naskiĝinta en 1499 en Ziesar, mortinta la 13-an de majo 1553 en Hamburgo) estis germana teologo.

Johannes Aepinus
(1499-1553)
germana teologo
germana teologo
Persona informo
Naskiĝo 1499
en Ziesar, Sankta Romia Imperio
Morto 13-a de Majo 1553
en Hamburgo, Sankta Romia Imperio
Tombo Ĉefpreĝejo Sankta Petro vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Familio
Infanoj Friedrich Aepinus vd
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Dum la studoj en Wittenberg li ekflamiĝis por la Reformacio kaj forpelitis pro siaj kredoj de instruista posteno en la Margraflando Brandenburgio. Li iris en Pomeranion; en Stralsund li deĵoris kiel lernejestro kaj komisiitis fare de la urba konsilantaro verki ordigon eklezian. En la 1529-a jaro li sekvis vokon al la Kirko Sankta Petro en Hamburgo kie li iĝis unua superintendanto en 1532. Samtempe kun Johannes Bugenhagen kaj Caspar Cruciger li doktoriĝis en Wittenberg.

En la 1534 li propagandis reformaciaĵojn en Anglio kaj faris menditan ekspertizon pri la intencita divorco de reĝo Henriko la 8-a. Kontraŭ la espero de la reĝo Aepinus ne jesis la eksedziĝon kaj liaj planoj prepari la enkondukon de reformaciaj ideoj laŭ germana modelo en Anglio fiaskis.

La konsilianoj de Hamburg igis lin prilabori la eklezian ordigaron de Bugenhagen en 1539, tamen la koncepto de Aepinus ne povis anstataŭi la malnovan regularon ĝis 1556. La kverelo pri la iro de Jesuo Kristo al la infero, kiun Aepinus taksis ties lasta pasiona stacio, ne solvitis.

Verkoj (elekto) redakti

  • Pinacidion de Romanae ecclesiae imposturis, Hamburg 1530
  • Bekenntnisse u. Verklaringhe up dat Interim, ebenda 1548
  • Responsio ad confessionem Andreae Osiandri, 1552 (mit J. Westphal).

Literaturo redakti

  • Das luth. Hamburg, Aufsätze z. Gesch. u. Gegenwart d. Luthertums in Hamburg, hrsg. v. Th. Knolle, 1928 (P)
  • H. Nirrnheim, Hamburgs Gesandtschaft an Kg. Heinrich VIII. v. England im J. 1534, in: Ztschr. d. Ver. f. Hamburg. Gesch. 40, 1949, S. 26 ff.
  • K. Schottenloher, Bibliogr. d. Glaubensspaltung I, 1933
  • Biografio ĉe NDB.
  • Biografio en anglalingva enciklopedio eklezia.