Johannes Buxtorf la 1-a estis germana hebreisto, filologo kaj profesoro pri la hebrea dum tridek naŭ jaroj en la Universitato de Bazelo. Lia grandega verko, De Synagoga Judaica, unue eldonita en 1603, skrupule dokumentas la kutimojn kaj socion de germana judaro en la frua moderna periodo. Buxtorf eldonis tekstojn de la hebrea Biblio kaj ĝiajn arameajn tradukojn kaj ankaŭ la tekston de la hebreaj komentoj. Lia reviziita eldono de la Rabena Biblio, multfoje represita, disponigis la tradician judan komprenon de la Biblio al plej diversaj kristanaj verkistoj. Ĝia influo rimarkeblas en la verkoj de John Milton kaj Isaac Newton. Buxtorf estis patro de la erudicia Johannes Buxtorf la 2-a (1599-1664).

Johannes Buxtorf
Grammaticae Chaldaicae, verko eldonita en 1615.
Grammaticae Chaldaicae, verko eldonita en 1615.
Persona informo
Johann Buxtorf
Naskiĝo 25-a de decembro 1564[1]
en Kamen, Vestfalio, Germana regno
Morto 13-a de septembro 1629
en Bazelo, Svisio
Religio protestantismo vd
Lingvoj germanahebrea vd
Ŝtataneco GermanioSvislandoKantono Bazelo vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Akademio de Herborn
Universitato de Bazelo
Universitato de Marburgo
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Zuriko
Familio
Infanoj Johannes Buxtorf II vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • bibliografo vd
Laborkampo bibliologio • hebreiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post la morto de sia patro, kiu estis ministro de Kamen, Buxtorf studis en la universitato de Marburgo kaj en la ĵus fondita Akademio de Herborn, tie kie Caspar Olevian (1536–1587) kaj Johannes Piscator (1546–1625) estis nomumitaj teologiaj profesoroj. Iom poste Piscator ricevis la helpon de Buxtorf en la preparado de sia latina traduko de la Malnova Testamento, publikigita en Herborn inter 1602–1603. El Herborn Buxtorf iris al la universitato de Hajdelbergo, kaj el tie al la universitato de Bazelo, altirita de la reputacio de Johann Jakob Grynaeus kaj Johannes Hospinianus (1515–1575)[2].

Post mallonga restado en Bazelo, li sinsekve studis ĉe Heinrich Bullinger (1504–1575) en Zuriko kaj Teodoro Beza en Ĝenevo. Reveninte al Bazelo, Grynaeus, deziranta, ke la servoj de tiel promesanta erudiciulo estu certigitaj en la universitato, havigis al li postenon kiel mentoron en la familio de Leo Curio, filo de Celio Secondo Curione, konata pro liaj suferoj kaŭze de la reformita fido.

Laŭ insisto de Grynaeus, Buxtorf havigis al si la devojn de la hebrea katedro en la universitato, kaj dum du jaroj li estis tiel sukcesa kun tia kapablo, ke fine de tiu tempo li estis unuanime nomumita al la vakanta ofico. Ekde ĉi tiu dato (1591) ĝis sia morto en 1629 li restis en Bazelo, kaj dediĉis sin kun rimarkinda fervoro al la studado de la hebrea kaj rabena literaturo.

Li ricevadis en sian domon multajn klerajn judojn, por diskuti siajn malfacilaĵojn kun ili, kaj judoj mem ofte konsultis lin pri aferoj rilataj al ilia ceremonia juro. Li ŝajne tre meritis la titolon, kiu estis donita al li kiel "Majstro de la Rabenoj."

Lia fideleco por la juda socio portis al li problemon, efektive, en unu okazon ĉe la aŭtoritatoj de la urbo, la leĝoj kontraŭ la judoj estis tre striktaj. Tamen entute liaj rilatoj kun la urbo Bazelo estis amikaj.

Li restis firme ligita al la universitato, kiu unue rekonis liajn meritojn, kaj rifuzis du invitojn de la Universitato de Leiden kaj Akademio de Saumur sinsekve. Lia korespondado kun la plej eminentaj tiamaj kleruloj estis tre vasta; la biblioteko de la universitato de Bazelo enhavas riĉan kolekton de leteroj, kiuj estas valoraj por la tiama literatura historio.

Lia edzino estis Margaretha Curio (1573-1659)[3]

 
Synagoga judaica, verko unue eldonita en 1603.
 
Bildo de Johannes Buxtorf la 1-a.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Deutsche Digitale Bibliothek
  2. Deutsche Biographie pri Johannes Hospinianus (1515-1575)
  3. Geni