Johannes Evangelist Haller

romkatolika kardinalo kaj ĉefepiskopo salcburga

Johannes Evangelist HALLER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1825 en St. Martin in Passeier, mortis la 5-an de majo 1900 en Salcburgo) estis romkatolika kardinalo kaj ĉefepiskopo salcburga.

Johannes Evangelist Haller
ĉefepiskopo de Salcburgo
Regado 1890–
Antaŭulo Franz Albert Eder
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Johannes Evangelist Haller
Naskiĝo 30-an de aprilo 1825
en St. Martin in Passeier
Morto 5-an de majo 1900
en Salcburgo
Tombo Salcburgo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • politikisto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo en Salcburgo

Vivo redakti

Estante filo de sudtirola farmisto studis en Meran, Innsbruck kaj Trento kaj doktoriĝis pri teologio. Ordinado lia estis en la 21.5.1848; poste li estis plurajn jarojn animzorganto, i.e. en Lajen. En 1871 li iĝis katedrala kapitulano en Trento, en 1874 katedrala sinjoro, en 1874 katedrala provosto kaj vicvikaro.

En la 14.8.1874 li nomumitis titulara episkopo de Adraa kaj helpepiskopo en Trento. La konsekron episkopan donis al li en la 4.10.1874 la salcburga ĉefepiskopo Maximilian Joseph von Tarnóczy; kunkonsekrantaj estis Johannes Jakub della Bona, helpepiskopa salcburga kaj Joseph Mooslechner, dekano de la katedrala kapitularo. En 1880 li nomumitis helpepiskopo de Salcburgo kaj ne tute dekon da jaroj pli poste (1890) Haller iĝis mem ĉefepiskopo. Papo Leono la 13-a deklaris lin en la 29.11.1895 kardinalo kaj en junio 1886 je kardinala sacerdoto kun la titulara kirko Sankta Bartolomeo sur la Tibera insulo de Romo.

Li meritis pri la prilaborado de la aŭstria kateĥismo kaj la starigo de katolika altlernejo en Salcburgo. Li estis entombigita en la kripto de la Katedralo de Salcburgo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Evangelist Haller en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Haller ene de la katolika hierarkio