Johannes Ewald

Johannes EWALD (naskiĝinta la 18-an de novembro 1743 en Kopenhago, mortinta samloke la 17-an de marto 1781) estis dana poeto kaj teologo.

Johannes Ewald
Johannes Ewald.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1743 (1743-11-18)
en Kopenhago
Morto 17-an de marto 1781 (1781-03-17) (37-jara)
en Kopenhago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago
Okupo
Okupo poeto • dramaturgoverkisto
Verkoj Q29387768
Kong Christian stod ved højen mast
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Eldono frua de ĉiuj verkoj de Johannes Ewald

VivoRedakti

Post la morto de la severa kaj pietisma patro, kiu estis predikisto, Ewaldl venis 11-jaraĝa al Schleswig. La malliberecon en la tiea lernejo katedrala li volis fuĝi esperante povi vivi kiel Robinsono Kruso sur malenloĝata insulo. Rehejmentransportite li denove fuĝis en la aĝo de 15 jaroj je prusiaj armeservoj por gajni per honoro kaj bonstato la manon de la amatino Arendse Hulegård. Baldaŭ poste li dezertis je la aŭstra armeo kie li iĝis tamburisto kaj kaporalo kaj eĉ partoprenis kelkajn batalojn inter 1759 kaj 1760 antaŭ reiro Kopenhagon. Tie ene de tre malmulte da tempo li finstudis teologion kaj ekzameniĝis. La espero gajni la favoron de Arendse malrealiĝis tiel ke Ewald pli kaj pli ĉagreniĝis kaj ekdiboĉis kaj malsaniĝis. Lia poeta talento tamen (aŭ pro tio?) ekfloris splende. Post la ne tro sprita poemo alegoria »Lykkens Tempel« (1764) li verkis modestan sed sinceregan funebran poemon post la morto de Frederiko la 5-a (Danio) (1766) per kio li famiĝis. De siaj iam francaj modeloj li pli kaj pli aliorientiĝis artiste je Friedrich Gottlieb Klopstock kiel atestas la biblia dramo »Adam und Eva« (1769) kaj la tragedioj »Rolf Krake« (1770) kaj »Balders Død« (1774). Per ili, laŭ la modelo de »Hermannsschlacht« hejmigitis en daniaj teatroj malnovĝermanaj intrigoj. En la kantoteatraĵo »Fiskerne« (1780) montriĝas la memstara kaj libere evoluinta genio de Ewald: ankaŭ tie ĉi li pioniris en la rakontado de popolvivaĵoj. Multaj tie enplektitaj kantoj iĝis popularaj, ĉefe la posta nacia himno »Kong Christian stod ved højen Mast«.

La lastajn vivojarojn li pasigis bone danke al la apogo de la kortegano Adam Gottlob Moltke, al kiu li dediĉis tre belan odon. Post longa malsano li mortis; ankoraŭ sur la mortolito li verkis la belegan kanton »Zur Hilfe, Held von Golgatha« dichtend. Ke Ewald, romantikulo frua donacis al la dana poeziarto kaj al nova stilo dignan emancipiĝon (kion oni sentis bone ĉe Adam Oehlenschläger) atestatas la poemo »Ewalds Grab« de lia dankema posteulo. Membiografion sinceran kaj ironian Ewald verkis ankaŭ (ĝi restis nefinita): »J. Ewalds Levnet og Meninger« gegeben. La plej bonan fruan eldonon de la ewaldaĵoj prizorgis Liebenberg (Kopenhago 1850–55, 8 vol.); biografioj konatas de Molbech (1831), M. Hammerich (3-a eldono, 1888), A. D. Jörgensen (1888).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 202-203 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti