Johannes Gutenberg

Johannes Gensfleisch zur Laden zum GUTENBERG (esperantigite: Johano GUTENBERGO; naskiĝis inter 1395 kaj 1405 plej verŝajne ĉ. 1398, mortis la 3-an de februaro 1468) estas germana metalfaristo, forĝisto, oraĵisto, presisto, publikigisto kaj inventisto, kiu famiĝis pro siaj kontribuaĵoj al la teknologio de presarto kaj al ties enkondukon en Eŭropon. Tradicie oni nomas lin la inventiston de la apartaj moveblaj tipoj, kio estis granda avantaĝo super la bloktipa presado uzita en Eŭropo tiam. Tio supozis veran presrevolucion kaj estas amplekse konsiderita kiel plej grava inventaĵo de la dua jarmilo de nia erao, nome sema evento kiu enrompis en la moderna epoko de la homa historio.[1] Li ludis ŝlosilan rolon en la disvolgigon de la Renesanco, de la Reformacio, de la Klerismo, kaj de la scienca revolucio kaj metis la materian bazon por la moderna ekonomio bazata sur la sciaro kaj por la etendo de la instruado al la homamasoj.[2]

Johannes Gutenberg
Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo.
Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo.
Persona informo
Naskiĝo inter 1395 kaj 1405
en Majenco
Morto 3-an de februaro 1468 (1468-02-03)
en Majenco
Lingvoj germana lingvo
Loĝloko Majenco
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Universitato de Erfurto
Familio
Patro Friele Gensfleisch zur Laden
Patrino Else Wirich
Frat(in)oj Friele Gensfleisch • Else Vitztum
Okupo
Okupo inventistotipografo • gravuristo • inĝenieroforĝistooraĵisto
Information icon.svg
vdr
Libropresado en la 15-a jarcento
Gutenberg-Biblio, nome Biblio de Gutenberg, Kongresa Biblioteko, Vaŝingtono.

Gutenberg en 1439 estis la unua eŭropano kiu uzis la presmaŝinon kaj la moveblajn tipojn en Eŭropo. Inter liaj multaj kontribuoj al presarto estas la jeno: la invento de procezo por amas-produktado de moveblaj tipoj; la uzado de ole-baza inko por presi librojn;[3] alĝusteblaj muldujoj;[4] mekanikan moveblan tipon; kaj la uzado de ligna presmaŝino simila al la agrikulturaj ŝraŭbaj premiloj de tiu periodo.[5] Lia vera epokfara invento estis la kombino de tiuj elementoj en praktika sistemo kiu permesis la amasproduktadon de presitaj libroj kaj estis ekonomie ebla por presistoj kaj legantoj. La metodo de Gutenberg por fari tipojn estis tradicie konsiderata kiel inkludanta alojan tipometalon kaj manfaran muldujon por fandotipoj. La alojo estis miksaĵo de plumbo, stano, kaj antimono kiu fandis je relative malalta temperaturo por pli rapida kaj pli malmultekosta fandado, fandis bone, kaj kreis daŭran tipon.

En renesanca Eŭropo, la alveno de mekanika moveblatipa presado enkondukis la epokon de amaskomunikado kiu konstante ŝanĝis la strukturon de la socio. La relative nelimigita cirkulado de informado — inklude revoluciajn idearojn — transpasis landlimojn, permesis ke la homamasoj eniru en la Reformacio kaj minacis la povon de la politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj; la drasta pliiĝo de la legoscio rompis la monopolon de la legoscia elito en edukado kaj lernado kaj plifortigis la aperintan meza klaso. Tra la tuta Eŭropo, la pliiĝanta kultura mem-konscio de ties popoloj kondukis al la apero de pra-naciismo, akcelita de la florado de la eŭropaj gepatraj lingvoj kio damaĝis la statuson de la Latino kiel Lingvafrankao. En la 19a jarcento, la anstataŭo de la man-funkciigita Gutenbergeca presmaŝino per vaporenergiaj rotaciaj pres-maŝinoj ebligis presadon je industria skalo, dum okcident-stila presado estis adoptita tra la tuta mondo, iĝante praktike la nura rimedo por moderna presado.

La uzado de moveblaj tipoj estis markita plibonigo de la manskribita manuskripto, kiu estis la ekzistanta metodo de libroproduktado en Eŭropo, kaj ĝis lignabloka presarto, kaj revoluciis la eŭropan libro-faradon. La presteknologio de Gutenbergo etendiĝis rapide tra la tuta Eŭropo kaj poste tra la mondo.

Lia ĉefa verko, nome la Gutenberga Biblio (konata ankaŭ kiel 42-linia Biblio), estis laŭdita pro sia alta estetika kaj teknika kvalito.

VivoRedakti

 
Gutenbergo en kuprogravuraĵo de la 16a jarcento.

Johann Gutenberg naskiĝis en la urbo Majenco kiel plej juna filo de altklasa komercisto Friele Gensfleisch (pluan nomon "zum Gutenberg" lia patro aldonis laŭ tiama modo pro loko, kie vivis la familio poste), kaj de lia dua edzino, Else Wyrich, kiu estis filino de ŝufaristo. Oni supozas, ke li estis baptita en la areo ĉe sia naskoloko de Sankta Kristoforo.[6] Laŭ kelkaj rakontoj, Friele estis oraĵisto por la arkiepiskopo de Majenco, sed plej verŝajne, li estis enĝaĝita en la komerco de tolaĵoj.[7] La jaro de la nasko de Gutenbergo ne estas precize konata sed ĝi estis plej verŝajne ĉirkaŭ 1398.

John Lienhard, historiisto de la teknologio, diras "Plej el la frua vivo de Gutenberg estas mistero. Lia patro laboris ĉe la eklezia stampejo. Gutenberg kreskiĝis konante la komercon de oraĵisto."[8] Tio estas eltenita de la historiisto Heinrich Wallau, kiu aldonis, "En la 14a kaj 15a jarcentoj liaj [descendantoj] postulis heredan sintenon kiel... la mastro de la arkiepiskopa stampejo. En tiu kapablo ili sendube akiris konsiderindan konon kaj teknikan kapablon en metallaborado. Ili liverigis la stampejon per la stampota metalo, ŝanĝis la variajn specojn de moneroj, kaj havis sidlokon ĉe la kortego en forĝaj okazoj."[9]

Wallau aldonas, "Lia familia nomo estis derivita el la domo loĝata de lia patro kaj de liaj patraj prauloj 'zu Laden, zu Gutenberg'. La hejmo de Gänsfleisch estis unu el patriciaj familioj de la urbo, kiu reenigas sian stirpon reen al la 13a jarcento."[9] Patricioj (aristokratoj) en Majenco estis ofte nomitaj laŭ la domoj kiujn ili posedis. Ĉirkaŭ 1427, la nomo zu Gutenberg, laŭ la familia hejmo en Majenco, estas dokumentita kiel uzata por la unua fojo.[7]

En 1411, estis ribelo en Majenco kontraŭ la patricioj, kaj pli ol cento de familioj estis devigitaj foriri. Kiel rezulto, oni supozas, ke la Gutenbergoj translokiĝis al Eltville am Rhein (Alta Villa), kie lia patrino havis hereditan bienon. Laŭ la historiisto Heinrich Wallau, "Ĉio kio estas konata pri lia junaĝo estas ke li ne estis en Majenco en 1430. Oni supozas, ke li estis migrinta pro politikaj tialoj al Strasburgo, kie la familio probable havis konektojn."[9] Oni supozas ke li estis studinta ĉe la Universitato de Erfurto, kie estas registro de la aliĝo de studento nomata Johannes de Altavilla en 1418 — Altavilla estas la latina formo de Eltville am Rhein.[10][11]

Nenion oni konas pri la vivo de Gutenbergo dum la venontaj dekkvin jaroj, sed en marto 1434, letero el li indikas ke li estis loĝanta en Strasburgo, kie li havis kelkajn parencojn je la flanko de sia patrino. Ŝajne li estis ankaŭ oraĵista membro aligita en la milico de Strasburgo. En 1437, estis pruvaro ke li estis instruante riĉan komerciston pri polurado de ĝemoj, sed kie li estis akirinta sian konaron estas nekonata. En 1436/37 lia nomo aperas en la kortego en konekto kun rompita promeso de edziĝo al virino el Strasburgo, nome Ennelin.[12] Ĉu la geedziĝo fakte okazis ne estis registrita. Sekve al la morto de sia patro en 1419, li estis menciita en la heredaj proceduroj.

De 1434 ĝis 1444 Gutenberg laboris en Strasburgo kiel oraĵisto kaj skribisto kaj tie fondis kun aliaj la entreprenon "aventur und kunst" (aventuro kaj metia arto). Reveninte al Majenco, la 23-an de februaro 1455 Gutenberg komencis amasan presadon de la t. n. Biblio de Gutenberg, la unua Biblio, kiu aperis en la mondo en pli granda serio. Li mortis en la jaro 1468 kaj estis entombigita en Majenco.

La inventoRedakti

La ĉefa invento de Gutenberg ne estis (kiel oni foje erare opinias) libropresado. Ĝi ekzistis jam antaŭ li. Kontraste al la antaŭa praktiko bloka presado (por ĉiu unuopa paĝo estis forĝita aŭ skulptita kompleta (metala aŭ ligna), Gutenberg kunmetis paĝon el unuopaj presotipoj (literoj, ciferoj kaj signoj), kiuj estis ŝanĝeblaj kaj reuzeblaj por alia paĝo. Tio faris la presadon ege pli rapida kaj ŝparis kostojn. Fakte la ideo jam ekzistis antaŭe, sed Gutenberg sukcesis teknike perfektigi la procezon kaj krei tipojn rapide kaj facile realigeblajn. La invento de Gutenberg ebligis presi grandegan kvanton de tutaj libroj en grandaj serioj (antaŭe oni presis ĉefe partojn de libroj) kaj li kaŭzis tiel informigan eksplodon en Eŭropo.

Kvankam Gutenberg ne gloriĝis per sia invento, tiu ĉi montriĝis tre utila, ĉar ĝi ekebligis serian produktadon de libroj kaj per tio informan kaj sciencan revolucion kaj disvastigon de klereco inter pli multaj socitavoloj.

Alveno al presadoRedakti

 
Frua ligna presmaŝino, priskribita en 1568. Tiaj presiloj povis produktis ĝis 240 presaĵojn unuhore.[13]
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Presmaŝino.

Ĉirkaŭ 1439, Gutenberg suferis financan malfacilaĵon en la tasko poluri metalajn spegulojn (kiuj supozeble kapablis kapti sanktan lumon el la religiaj relikvoj) vendotajn al pilgrimantoj al Aĥeno: en 1439 la urbo estis planante montri sian kolekton de relikvoj de la imperiestro Karolo sed la evento estis prokrastita por la venonta jaro pro forta inundo kaj la kapitalo jam elspezita ne povis esti repagita. Kiam venis la afero kontentigi la investintojn, oni diris, ke Gutenberg estis promesinta kunhavi "sekreton". Amplekse oni supozis, ke tiu sekreto povis esti la ideo presadi per moveblaj tipoj. Ankaŭ ĉirkaŭ 1439–40, la nederlanda Laurens Janszoon Coster venis al la ideo presadi.[14] Legendo diras, ke tiu ideo venis al li "kiel lumradio".[15]

Ĝis almenaŭ 1444 Gutenberg loĝis en Strasburgo, plej verŝajne en la parok-kvartalo de Sankta Arbogasto. Oni diras, ke estis en Strasburgo en 1440 kie kaj kiam li perfektigis kaj malkaŝis la sekreton presadi baze sur sia esplorado, mistere nomita Aventur und Kunst (entreprenemo kaj arto). Ne klaras al kiu laboro li estis dediĉita, aŭ ĉu kelkaj fruaj pruvoj per moveblaj tipoj povis esti realigitaj tie. Post tio, estas salto de kvar jaroj en la registraro. En 1448, li estis reen en Majenco, kie li ricevis monprunton el sia bofrato Arnold Gelthus, tre eble por presado aŭ rilata aparataro. Ĉirkaŭ tiu dato, Gutenberg eble estis familiarigita kun la pressado per konkava presilo; oni diris, ke li estis laboranta per kupraj gravuraĵoj kun artisto konata kiel la Majstro de la Ludkartoj.[16]

Ĉirkaŭ 1450, la presado estis preparata, kaj germanlingva poemo estis presita, eble la unua presaĵo kiu estis presita tie.[17] Gutenberg kapablis konvinki la riĉan monpruntiston Johann Fust por ricevi prunton de 800 guldenoj. Ankaŭ Peter Schöffer, kiu iĝis la bofilo de Fust, aliĝis al la entrepreno. Schöffer estis laborinta kiel skribisto en Parizo kaj oni supozas, ke estis li kiu desegnis kelkajn el la unuaj tiparoj.

La ateliero de Gutenberg estis en Hof Humbrecht, propraĵo apartenanta al neproksima parenco. Ne certas kiam Gutenberg konceptigis la projekton por la Biblio, sed por tio li prunteprenis aliajn 800 guldenojn el Fust, kaj la laboro komencis en 1452. Samtempe, la presmaŝino estis ankaŭ presante aliajn, pli enspezigajn tekstojn (eble gramatikojn de Latino). Estas ankaŭ kelkaj supozoj ke eble estis eĉ du presmaŝinoj, nome unu por pli malgravaj tekstoj, kaj unu por la Biblio. Unu el la profit-faraj entreprenoj de la nova presmaŝino estis la presado de miloj da indulgencoj por la Eklezio, kio estass dokumentita el 1454 ĝis 1455.[18]

En 1455 Gutenberg finkompletigis sian 42-linian Biblion, konata kiel Gutenberga Biblio. Oni presis ĉirkaŭ 180 ekzemplerojn, plej el ili sur papero kaj kelkaj sur veleno.

Juĝa kazoRedakti

 
La Psalterium BenedictinumMainzer Psalter, 1459: kun ilustrita inicialo kaj manskribitaj notoj. Ĝi estis la dua grava libro presita per moveblaj tipoj post la Biblio; tio okazis en la ateliero kaj per la presmaŝino kiuj estis de Gutenberg, sed sen mencio de lia nomo.

Iam en 1456, estis disputo inter Gutenberg kaj Fust, kaj Fust postulis la redonon de sia mono, akuzante Gutenberg pro misuzado de la fonduso. La du pruntoj fare de Gutenberg de financo el Fust, nome totalo de 1 600 guldenoj je 6% da interezo, tiam estis jam 2 026 guldenoj.[19] Fust plendis al la la kortego de la arkiepiskopo. Novembre 1455 jura dokumento registris, ke estis partnereco por la "projekto de la libroj," kies fonduson Gutenberg estis uzinta por aliaj celoj, laŭ Fust. La tribunalo decidis favore de Fust, kaj donis al li la kontrolon super la presateliero de la Biblio kaj super la duono de ĉiuj jam presitaj Biblioj.

Tiel Gutenberg estis en efektiva bankroto, sed ŝajne li retenis (aŭ restartis) malgrandan presatelieron, kaj partoprenis en la presado de Biblio en la urbo Bamberg ĉirkaŭ 1459, por kio li ŝajne almenaŭ havigis la tiparojn. Sed ĉar liaj presitaj libroj neniam montris lian nomon aŭ daton, estas tre malfacile esti certa prie, kaj konsekvece estas konsiderinda debato de fakuloj pri tiu afero. Estas ebla ankaŭ ke la granda vortaro Catholicon, nome 300 ekzempleroj de po 754 paĝoj, presitaj en Majenco en 1460, estis presita en lia ateliero.

Dume, la ateliero Fust–Schöffer estis la unua en Eŭropo kiu aperigis libron kun la nomo de la presisto kaj la dato, nome la Mainzer Psalter de aŭgusto 1457, kaj kvankam fiere oni proklamis la mekanikan procezon laŭ kiu la verko estis realigita, oni ne faris mencion pri Gutenberg.

Lasta vivoRedakti

 
Anonima portreto de Gutenberg datita de 1440, Gutenberg-Museum.

En 1462, dum la detruega Baden-palatinata milito, Majenco estis rabita fare de la arkiepiskopo Adolfo la 2-a de Nassau, kaj Gutenberg estis ekzilita. Li tiam estis jam maljuna kaj translokiĝis al Eltville kie eble li iniciatis kaj superrigardis novan presatelieron apartenantan al la fratoj Bechtermünze.[9]

En januaro 1465, la atingoj de Gutenberg estis agnoskitaj kaj li ricevis la titolon Hofmann (kavaliro de la kortego) el von Nassau. Tiu honoro inkludis stipendion, nome ĉiujaran kortegan enspezon, same kiel 2 180 litrojn de greno kaj 2 000 litrojn de vino senimposte.[20] Oni supozas, ke li eble revenis al Majenco ĉirkaŭ tiu tempo, sed tio ne estas certa.

Gutenberg mortis en 1468 kaj estis entombigita en la preĝejo de Franciskanoj en Majenco, dum lia kontribuo restis tro nekonata. Tiu preĝejo kaj ties tombejo estis poste detruitaj, kaj la tombo de Gutenberg estas nun perdita.[20]

En 1504, li estis menciita kiel inventisto de la tipografio en libro de la profesoro Ivo Wittig. Nur en 1567 la unua portreto de Gutenberg, preskaŭ certe imagita rekonstruaĵo, aperis en la biografio fare de Heinrich Pantaleon de famaj germanoj.[20]

Presitaj librojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biblio de Gutenberg.
 
La Biblio de Gutenberg el la jaro 1455, la Biblio ununura en Pollando kiu troviĝas en Pelplino en la Dioceza Muzeo estas du-voluma. La pelplina ekzemplero estas escepta, ĉar sur la suba marĝeno de la 46-a paĝo de la unua volumo restis postsigno de la falinta tipo (prestipo - la inversa flanko de ĝi).

Inter 1450 kaj 1455, Gutenberg presis kelkajn tekstojn, kelkaj el kiuj restas neidentigitaj; liaj tekstoj ne inkludas la nomon de la presisto aŭ la daton, kaj tiel la atribuo estas ebla nur el tipografia pruvaro kaj eksteraj referencoj. Certe kelkaj ekleziaj dokumentoj kiel papa letero kaj du indulgencoj estis presitaj, unu el kiuj estis farita en Majenco. Pro la valoro de la presado laŭŭ kvanto, oni mendis sep eldonojn en du stiloj, kio rezultis en la presado de kelkaj miloj da ekzempleroj.[21] Kelkaj presitaj eldonoj de Ars Minor, nome lernolibro de latina gramatiko fare de Elio Donato eble estis presitaj de Gutenberg; tiuj estis datitaj ĉu de 1451–52 aŭ 1455.

En 1455, Gutenberg finkompletigis ekzemplerojn de belege prilaborita folia Biblio (Biblia Sacra), kun po 42 linioj sur ĉiu paĝo. Tiuj ekzempleroj estis venditaj kontraŭ po 30 florenoj,[22] kio estis pli malpli la salajro de tri jaroj de averaĝa skribisto. Tamen, tio estis multe pli malmultekosta ol manuskripta Biblio kiu unusola skribisto estus preparinta dum unu jaro. Post presado, kelkaj ekzempleroj estis rubrikitaj (ruĝe plibeligitaj) aŭ man-ilustrita en la sama eleganta maniero kiel manuskriptaj Biblioj de la sama periodo.

Oni konas 48 esence kompletajn ekzemplerojn kiuj survivis, kiel du en la Brita Biblioteko kiuj povas esti vidataj kaj komparitaj rete.[23] En la teksto mankas modernaj trajtoj kiel paĝonumeroj, kaj separigo kaj marĝenigo de alineoj.

Sendatita 36-linia eldono de la Biblio estis presita, probable en Bamberg en 1458–60, eble fare de Gutenberg. Granda parto de tiu estis elprenita de ekzemplero de la Gutenberga Biblio, kio malebligas la pli fruan spekuladon pri kiu el ambaŭ estas la plej frua.[24]

Presmetodo per moveblaj tipojRedakti

 
Tuteŭropa produktado de libroj presitaj per moveblaj tipoj el Gutenberg ĝis 1800[25].

La plej frua presprocezo de Gutenberg, kaj kiujn tekstojn li presis per moveblaj tipoj, ne estas konataj detale. Liaj postaj Biblioj estis presitaj tiel ke ili postulis grandajn kvantojn de tipoj, fakte kelkaj fakuloj ĉirkaŭkalkulis tiom multe kiom ĝis po 100 000 unuopaj aĵoj.[26] Produkti ĉiun paĝon eble postulis tagoduonon, kaj konsiderinte la tutan laboron ŝarĝi la presmaŝinon, inkigi la tiparon, premi la presadon, pendigi la foliojn, distribui la tiparon ktp., oni supoas, ke la ateliero Gutenberg–Fust devis dungi tiom multajn kiom ĝis 25 metiistojn.

 
La Naŭdek kvin Tezoj de Marteno Lutero kiu markis la starton de la Reformacio en presita eldono el 1522. En la daŭro de nur du jaroj, la broŝuroj de Lutero estis distribuitaj en 300 000 presitaj ekzempleroj tra Germanio kaj Eŭropo.[27]

La tekniko de Gutenberg fari moveblajn tipojn restas neklara. En la postaj jardekoj, grifeloj kaj kupraj matricoj estis normigitaj en la rapide disvastigitaj presmaŝinoj tra Eŭropo. Ĉu Gutenberg uzis tiun prilaboritan teknikon aŭ iome pli primitivan version estis celo de konsiderinda debato.

En la norma procezo fari tipon, malmola metala grifelo, kun la letero elĉizita antaŭe) estas martelita sur pli mola kupra plato, kreante matricon. Tiu estis poste metita en man-muldilo kaj peco de tipo estas fandata plenigante la muldilon per fandita tipo-metalo; tii malvarmiĝas preskaŭ tuj, kaj la rezultinta peco de tipo povas esti elprenita el la muldilo. La matrico povas esti reuzata por krei centojn, aŭ milojn, da identaj tiperoj tiel ke la sama karaktro kiu aperos ie ajn en la libro aperos tre uniforme, kio kreos laŭlonge de la tempopaso la disvolvigon de diversaj stiloj de tiparoj. Post la fandado, la tiparo estas aranĝita en tipoformoj, kaj uzataj por fari paĝojn kiuj estas inkigitaj kaj presitaj, proceduro kiu povas esti ripetita centojn aŭ milojn da fojoj. Tiuj tipoj povas esti reuzitaj en ajna kombineblo, kio havigis al la procezo la nomon de "movebla tipo". (Por detaloj, vidu artikolon Tipografio.)

 
"Der moderne Buchdruck" − Berlina skulptaĵo rememoriga de la inventisto Gutenberg.

La invento fari la tipojn per grifelo, matrico kaj muldilo estis amplekse atribuita al Gutenberg. Tamen, ĵusa pruvaro sugestas, ke la procezo de Gutenberg estis iome diferenca. Se li estus uzinta la klopodojn per grifelo kaj matrico, ĉiuj liaj literoj estus estinta preskaŭ identaj, kun kelka variado pro misfandado kaj inkigo. Tamen, la tipo uzita en la plej fruaj verkoj de Gutenberg montras alitipajn variadojn.

En 2001, la fizikisto Blaise Agüera y Arcas kaj la bibliotekisto de Princeton nome Paul Needham, uzis ciferecajn skanaĵojn de Papa buleo de la Biblioteko Scheide de Princeton, por zorgege kompari la samajn literojn (tipojn) kiuj aperas en diferencaj partoj de la presita teksto.[28][29] La malregulaĵoj en la tipoj de Gutenberg, partikularle en simplaj karaktroj kiel ĉe la streketo, sugestis, ke la variado ne povis deveni ĉu el inkoŝmirado ĉu el elĉerpiĝo kaj damaĝo al la pecoj de metalo en la tipoj mem. Kvankam kelkaj identaj tipoj estis klare uzitaj en aliaj paĝoj, alitipa variado, ekzamenita per detala bildanalizo, sugestis, ke ili ne povis esti produktitaj el la sama matrico. Ankaŭ transmititaj lumbildoj de la paĝo ŝajne montris substrukturojn en la tipoj kiuj ne povis dependi el la tradicia tekniko de grifelado. Ili hipotezis, ke la koncerna metodo postulis presi simplajn formojn por krei alfabetojn en "kojnforma" stilo en matrico farita el iu mola materialo, eble sablo. Fandi la tipo estus detruinta la muldilon, kaj la matrico estus postulinta esti rekreita por fari ĉiun aldonan tiperon. Tio povus esti la tialo de la variadoj en la tipo, same kiel de la substrukturoj observitaj en la presitaj bildoj.

Tiel, ili sugestis, ke "la ŝlosila faktoro por la nasko de la tipografio", nome la uzado de reuzeblaj muldiloj por la tipofandado, estis pli progresinta procezo ol oni supozis dekomence.[30] Ili sugestis, ke la aldona ŝtupo uzi la grifelon por krei muldilon kiu povu esti reuzita multajn fojojn ne estis farita ĝis dudek jarojn poste, nome en la 1470-aj jaroj. Aliaj fakuloj ne akceptis kelkajn aŭ eĉ ĉiujn el iliaj sugestoj, kaj interpretis la pruvarojn alimaniere, kaj tiel la certa vero de la afero restas necerta.[31]

 
Paĝokompostejo – ĉirkaŭ 1920.

Historio de 1568 fare de Hadriano Junio de Nederlando postulas, ke la baza ideo de la movebla tipo venis al Gutenberg el Laurens Janszoon Coster tra Fust, kiu estis metilernanto kun Coster en la 1430-aj jaroj kaj eble tiu alportis ion el sia ekipaĵaro el Haarlem ĝis Majenco. Kvankam Coster ŝajne eksperimentis per muldiloj kaj fandeblaj metaltipoj, ne estis pruvaro ke li fakte presis ion ajn per tiu teknologio. Li estis inventisto kaj oraĵisto. Tamen, estas unu nerekta subtenanto de la postulo, ke Coster estus la inventinto. Nome la aŭtoro de la Kolonja Kroniko de 1499 citas Ulrich Zell, nome unua presisto de Kolonjo, ke presado estis plenumita en Majenco en 1450, sed ke iu tipo de presado de malbona kvalito estis jam okazinta en Nederlando. Tamen, la kroniko ne mencias la nomon de Coster,[24][32] kaj ĝi fakte konsideras Gutenberg kiel la "unua inventisto de presado" en la sama fragmento (fol. 312). La unua certe datita libro fare de nederlandaj presistoj estas el 1471,[32] kaj la konekto al Coster estas nuntempe konsiderita kiel simpla legendo.[33]

La 19a-jarcenta presisto kaj tiparfondinto Pierre-Simon Fournier sugestis, ke Gutenberg ne estis uzanta tipofandadon per reuzebla matrico, sed ligna tipoj kiuj estis ĉizitaj unuope. Simila sugesto estis farita de Nash en 2004.[34] Tio restas ebla, kvankam tute nepruvita.

Ankaŭ oni pridemandis ĉu vere Gutenberg uzis moveblajn tipojn entute. En 2004, itala profesoro Bruno Fabbiani postulis, ke ekzamenado de la 42-linia Biblio montris koincidon (surmetadon) de literojn, kaj sugestis, ke Gutenberg fakte ne uzis moveblajn tiparojn (unuopaj fandokaraktroj) sed anstataŭe uzis kompletajn platojn faritajn el sistemo iom simila al tiu de moderna skribmaŝino, en kiu la literoj estas stampataj sinsekve en la plato kaj poste presitaj. Tamen, plej fakuloj rigardis la porokazan koincidon de tipoj kiel io okazigita pro papermovado super pecoj de tipoj de iomete neegala alteco.

HeredoRedakti

Nuntempe en la mondo ankoraŭ ekzistas 60 Biblioj de Gutenberg, evidente temas pri la plej malnovaj libroj presitaj per la metodo de Gutenberg.

 
Majenco, 1840 Gutenberg Denkmalsur la medalo por la 400a jariĝo de la Gutenberga Presaĵo, averso.
 
La reverso de tiu medalo.

Kvankam Gutenberg estis finance malsukcesa en sia vivodaŭro, la presteknologioj ege rapide disvastiĝis, kaj novaĵoj kaj libroj ekveturis tra Eŭropo multe pli rapide ol antaŭe. La presarto nutris la pliiĝantan Renesancon, kaj ekde tiam ĝi ege faciligis la sciencan publikadon, ĝi estis grava helpilo por la posta scienca revolucio.

La ĉefurbo de presado en Eŭropo ŝanĝis al Venecio, kie viziismecaj presistoj kiel Aldo Manuzio certigis disvastigitan disponeblon de la plej gravaj greklingvaj kaj latinlingvaj tekstoj. La postuloj por itala origino de la movebla tipo rilatas al tiu rapida kresko de Italio en la presado per movebla tiparo. Tio eble povas esti klarigita per la antaŭa elstareco de Italio en la komerco kaj de papero unue kaj de presado poste. Aldone, la ekonmio de Italyio estis kreskanta rapide tiam, kio faciligis la rapidon de la kleran disvastigon. Kristoforo Kolumbo havis geografian libron (presita per movebla tipo) aĉetita iam de sia patro. Tiu libro estas nun en hispana muzeo. Fine, la urbo Majenco estis rabita en 1462, kio sendis multajn (inklude nombrajn presistojn kaj ĉizistojn) al ekzilo.

Presado estis ankaŭ faktoro por la Reformacio. La Naŭdek kvin Tezoj de Marteno Lutero estis presitaj kaj circuligitaj amplekse; poste li eldonis grandgazetojn skizantaj sian kontraŭ-indulgenca sinteno (tamen atestiloj de indulgencoj estis unu el la unuaj produktoj kiujn Gutenberg estis presinta). La grandgazetoj kontribuis al la disvolvigo de la gazeto.

 
Kopio de Gutenberga presmaŝino en la Muzeo Featherbed Alley Printshop de Bermudo.

En la jardekoj post Gutenberg, multaj konservemaj patronoj malaprezis malmultekostajn presitajn librojn; libroj produktitaj mane estis konsideritaj pli dezireblaj kaj valoraj. Ankoraŭ estas granda merkato por antikvaĵon nome por la plej fruaj presitaj objektoj. Libroj presitaj antaŭ 1500 estas konataj kiel inkunabloj.

Estas multaj statuoj de Gutenberg en Germanio, kiel tiu fama de Bertel Thorvaldsen (1837) en la placo Gutenbergplatz de Majenco, hejmo de la samnoma Johannes Gutenberg Universitato de Majenco kaj de la Gutenberga Muzeo pri la historio de la frua presarto. Tiu lasta publikigas la Gutenberg-Jahrbuch (Gutenberga Jarlibro), nome ĉefa gazeto pri la fako.

 
Usona poŝtmarko eldonita en 1952 rememora de la 500a jariĝo de la unua presita Biblio de Gutenberg.

Projekto Gutenberg, la plej antikva cifereca biblioteko,[35] rememoras la nomon de Gutenberg. La popola festo Johannisnacht (Nokto de Johanes), en Majenco rememoras la personon Johannes Gutenberg en sia naskurbo ekde 1968.

En 1952, la Usona Poŝta Servo eldonis poŝtmarkon omaĝe al kvincent-jariĝo de la invento de la presmaŝino de moveblaj tipoj fare de Johannes Gutenberg.

En 1961 la kanada filozofo kaj fakulo Marshall McLuhan titoligis sian pioniran studon en la kampoj de preskulturo, kulturaj studoj kaj amaskomunikila ekologio, The Gutenberg Galaxy: The Making of Typographic Man (La Gutenberga Galaksio: la farado de la tipografia homo).

Konsiderita unu el la plej influaj personoj en la homa historio, Gutenberg restas mejloŝtona figuro en la popola kulturo. En 1999, la televidkanalo A&E Network rangigis Gutenberg en la 1a plej influa persono de la dua jarmilo n.e. en sia rakonto "Biographies of the Millennium". En 1997, la gazeto Time–Life konsideris la inventon de Gutenberg kiel la plej grava de la dua jarmilo n.e.[36]

En la space, li estas omaĝita en la nomo de la asteroido 777 Gutemberga.

Du operoj bazitaj sur Gutenberg estas G, Being the Confession and Last Testament of Johannes Gensfleisch, also known as Gutenberg, Master Printer, formerly of Strasbourg and Mainz, el 2001 kun muziko de Gavin Bryars;[37] kaj La Nuit de Gutenberg, kun muziko de Philippe Manoury, premierita en 2011 en Strasburgo.[38]

En 2018, WordPress, la malferma platformo CMS, nomis sian novan eldonsistemon Gutenberg omaĝe al li.[39]

En Vieno staras monumento al li[40].

PresartoRedakti

 
moveblaj prestipoj

Kliŝoj – lignaj aŭ metalaj formoj, kun skulptitaj skribsignoj aŭ bildoj, uzataj por presi sur paperon – unue aperis ĉe la Ĉinoj, kaj estis uzataj en orienta Azio longtempe antaŭ Gutenberg. En la 12-a kaj 13-a jarcento multaj arabaj kaj ĉinaj bibliotekoj enhavis dekmilojn da presitaj libroj. La Koreoj kaj Ĉinoj sciis pri moveblaj prestipoj tiam, sed pro la komplekseco de la ĉina skribsistemo, moveblaj prestipoj ne estis tiel vaste uzataj kiel en Renesanca Eŭropo.

Ne estas klare ĉu Gutenberg konis ĉi tiujn metodojn aŭ inventis ilin sendepende, kvankam historiistoj konsideras la unuan ideon kiel neverŝajna, pro malsama metodo. Iuj historiistoj diris, ke la nederlandano Laurens Janszoon Coster estis la unua eŭropano kiu inventis moveblajn prestipojn, sed nenio estis pruvita tiurilate kaj tiu teorio estis ĝenerale malakceptita (vidu supre ĉe la fino de la ĉapitro Presmetodo per moveblaj tipoj.

NotojRedakti

  1. Vidu People of the Millenium por superrigardo de la ampleksa aklamo. En 1999, la A&E Network rangis Gutenbergon kiel nº. 1 en sia listo "People of the Millennium". En 1997, la gazeto Time–Life elektis la inventon de Gutenberg kiel la plej grava el la dua jarmilo; la samon faris ĉe kvar elstaraj usonaj ĵurnalistoj en sea resume de 1998 pri 1,000 Years, 1,000 People: Ranking The Men and Women Who Shaped The Millennium. La Johann Gutenberg apero de la Catholic Encyclopedia priskribas lian inventon kiel tiu kiu faris praktike neparalelan kulturan efikon en la kristana epoko.
  2. McLuhan 1962; Eisenstein 1980; Febvre & Martin 1997; Man 2002
  3. Soap, Sex, and Cigarettes: A Cultural History of American Advertising de Juliann Sivulka, paĝo 5.
  4. http://www.fonts.com/content/learning/fontology/level-4/influential-personalities/gutenbergs-invention
  5. http://www.livescience.com/2569-gutenberg-changed-world.html
  6. St. Christopher's – Gutenberg's baptismal church
  7. 7,0 7,1 Hanebutt-Benz, Eva-Maria. Gutenberg and Mainz. Alirita {{subst:FormatoDato|2006-11-24}}.
  8. Lienhard, John H. Uh.edu (2004-08-01). Alirita {{subst:FormatoDato|2012-08-15}}.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Wallau, Heinrich. "Johann Gutenberg". The Catholic Encyclopedia. Vol. 7. New York: Robert Appleton Company, 1910. [1]
  10. Martin, Henri-Jean. (1995) “The arrival of print”, The History and Power of Writing. University of Chicago Press, p. 217. ISBN 0-226-50836-6.
  11. Dudley, Leonard. (2008) “The Map-maker's son”, Information revolutions in the history of the West. Northampton, MA: Edward Elgar, p. 78. ISBN 978-1-84720-790-6.
  12. Gutenberg und seine Zeit in Daten (Gutenberg and his times; Timeline). Gutenberg Museum. Alirita {{subst:FormatoDato|2006-11-24}}.
  13. Wolf 1974, paĝoj 67f.
  14. Burke, James. (1978) Connections. Londono: Macmillan Publishers. ISBN 0-333-24827-9.
  15. Burke, James. (1985) The Day the Universe Changed. Bostono, Toronto: Little, Brown and Company. ISBN 0-316-11695-5.
  16. Lehmann-Haupt, Hellmut. (1966) Gutenberg and the Master of the Playing Cards. New Haven: Yale University Press.
  17. Klooster, John W.. (2009) Icons of invention: the makers of the modern world from Gutenberg to Gates. Santa Barbara, CA: ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-34745-0.
  18. Documents that Changed the World: Gutenberg indulgence, 1454. University of Washington. Alirita 28a de aprilo 2015.
  19. John Henry Hessels1911 Encyclopedia Britannica, Voll 11. Fust, Johann. Alirita 26a de aŭgusto 2019.
  20. 20,0 20,1 20,2 Sumner, Tracy M.. (2009) How Did We Get the Bible?. Barbour Publishing. ISBN 978-1-60742-349-2.
  21. Meggs, Philip B., Purvis, Alston W. History of Graphic Design. Hoboken, N.J: Wiley, 2006. p. 71.
  22. (2004) A History of Science in Society: From Philosophy to Utility. Broadview Press. ISBN 1-55111-332-5.
  23. Treasures in Full: Gutenberg Bible. Brita Biblioteko. Alirita 2006-10-19.
  24. 24,0 24,1 Kapr, Albert. (1996) Johannes Gutenberg: the Man and His Invention. Scolar Press. ISBN 1-85928-114-1.
  25. Buringh, Eltjo; van Zanden, Jan Luiten: "Charting the "Rise of the West": Manuscripts and Printed Books in Europe, A Long-Term Perspective from the Sixth through Eighteenth Centuries", The Journal of Economic History, Vol. 69, No. 2 (2009), pp. 409–4 45 (417, table 2)
  26. (1958) A History of Technology, vol. 3. Oxford University Press.
  27. Duchesne 2006, p. 83
  28. Agüera y Arcas, Blaise; Needham, Paul (Novembro 2002). "Computational analytical bibliography". Proceedings Bibliopolis Conference The future history of the book. Hago (Nederlando): Koninklijke Bibliotheek.
  29. What Did Gutenberg Invent?. Alirita 16a de aŭgusto, 2011.
  30. Adams, James L.. (1991) Flying Buttresses, Entropy and O-Rings: the World of an Engineer. Harvard University Press. ISBN 0-674-30688-0.
  31. Nash, Paul W. "The 'first' type of Gutenberg: a note on recent research" en The Private Library, Somero 2004, pp. 86–96.
  32. 32,0 32,1 Juchhoff 1950, paĝoj 131f.
  33. Costeriana. Kvankam la Encyclopædia Britannica (11a Eldono) atribuis la inventon de la presarto al Coster, la pli ĵusaj eldonoj de la verko atribuas ĝin al Gutenberg por kongrui kun la ĝenerala interkonsento kiu estis disvolvigita en la 20a jarcento. "Typography – Gutenberg and printing in Germany." Encyclopædia Britannica, 2007.
  34. Vidu Nash (2004).
  35. . Project Gutenberg Digital Library Seeks To Spur Literacy. U.S. Department of State, Bureau of International Information Programs (20a de junio 2007). Alirita 20a de aŭgusto 2007.
  36. Vidu People of the Millenium Arkivita en 2012-03-03 en Wayback Machine por superrigardo de la tutmonda laŭdo. En 1999, la televidkanalo A&E Network rangigis Gutenberg en la 1a plej influa persono de la dua jarmilo n.e. en sia rakonto "People of the Millennium". En 1997, la gazeto Time–Life konsideris la inventon de Gutenberg kiel la plej grava de la dua jarmilo n.e. Arkivita en 2010-03-10 en Wayback Machine; same faris kvar ekstaraj usonaj ĵurnalistoj en sia resumo de 1998 nome 1,000 Years, 1,000 People: Ranking The Men and Women Who Shaped The Millennium. La artikolo Johann Gutenberg en la Catholic Encyclopedia priskribas sian inventon kiel praktije senparalela kultura efiko en la kristana epoko.
  37. Gavin Bryars (2011-04-18)Gavin Bryars Introduces. WQXR. Alirita 2015-01-16.
  38. UC San Diego Composer Philippe Manoury Wins French Grammy University of California San Diego News Center, 2012-03-20. Alirita la 2015-01-16.
  39. The new Gutenberg editing experience.
  40. Stanislavo Belov (2018-06-07)Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti