Malfermi la ĉefan menuon

Johannes HARTMANN (1568-1631) estis germana erudiciulo, kemiisto, kuracisto, rektoro kiu okupis la unuan katedron pri Kemiatrio en la Universitato de Marburgo. Filo de teksisto, kiu komencis sian unuan laboron kiel librobindisto. Dank'al helpo de la rektoro de la Municipa Lernejo de Ambergo eblis al li studi matematikon en la Universitatoj de Jena, Vitembergo kaj Marburgo, kie, en 1591, li ricevis sian diplomon pri majstreco.

Johannes Hartmann

germana kemiisto, kiu okupis la unuan katedron pri Kemiatrio en la Universitato de Marburgo

germana kemiisto, kiu okupis la unuan katedron pri Kemiatrio en la Universitato de Marburgo
Naskiĝo 14-a de januaro 1568
en Ambergo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 7-a de decembro 1631
en Kaselo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Loko de agado Marburg
Civitaneco Germanio
Alma mater Universitato de Marburgo
Universitato de Altdorf
Universitato de Jena
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

En 1592 li sukcedis en Marburgo al Victorinus Schönfeldt (1525-1592), kiel profesoro pri matematiko, indikita de Ludoviko la 4-a (Hesio-Marburgo) (1537-1604), frato de Vilhelmo la 4-a, Landgrafo de Hesse-Kassel (1532-1592). En Vitenbergo, li konatiĝis kun la estonta geografo, kartografo kaj historiisto Wilhelm Dilich (1571-1650), kies familio havis interrilatojn kun la princlado de Hesio, kie, en 1591, li ricevis postenon kiel ĉefmatematikiston en Kaselo. Supozeble li same vizitadis la Universitatojn de Altdorf, Helmstedt kaj Lepsiko.

En 1594, li iĝis konsilisto de la landgrafo Maŭrico de Hesio-Kaselo (1572-1632), kie li instruis en la lernejo de la kortego ĝis 1601. Ĉirkaŭ 1598/1599 li instruis en la "Maŭrican Kolegion"[1] kie li konatiĝis kun Hermann Wolf (1562-1620)[2] Jacob Mosanus (1572-1616)[3], kaj tie li muntis bonekipitan laboratorion pro sia profundaj konoj pri kemio kaj medicino. En 1599, li revenis al Marburgo kaj komencis studi alkemion kaj medicinajn tekstojn, ĉefe de la lernanto de Paracelsus (1493-1541), Joseph Duchesne (1544-1609) kaj Basilius Valentinus (16-a jarcento), kiu korespondis kun la eldonisto Johann Thölde (1565-1614).

Pli malfrue li studis Medicinon kaj ricevis sian doktorecon pri tiu lernobjekto en 1606. En 1608, li estis nomumita de la landgrafo direktoro de la ĵus-fondita "Collegium Chymicum"[4] kie li iĝis profesoro pri Kemiatrio[5]. La ĉefa fokuso de la laboratorio estis la produktado de kuraciloj, pro tio la Kolegio ricevis la aldonan nomon Collegium Chymico-Medicum. Li estis la unua profesoro pri kemio en Germanio kaj estis la direktoro de la unua kemia laboratorio de la universitato, kie studis studentoj el pluraj landoj inklude de Danio, Pollando kaj Anglio. Liaj verkoj pri Kemiatrio estis pli malfrue publikigitaj de la persona kuracisto de la landgrafo, Johannes Rhenanus (1528-1589)[6]. Inter 1610 kaj 1618 li aktivis kiel kuracisto de la princo Johano Georgo la 1-a (1567-1618). En 1621 li iĝis privata kuracisto de la princo Maŭrico de Hesio-Kaselo kaj kortega profesoro de la "Maŭrica Kolegio" en Kaselo. Eĉ post la abdiko de la landgrafo Maŭrico, en 1627, li daŭre instruis en la universitato kaj plu servis al Ludoviko la 4-a, sukcedanto de Vilhelmo la 4-a. Hartmano estis edziĝinta kun la fratino de Johannes Daniel Mylius (1585-1632).

La graveco de Hartmano kuŝas sur lia enkonduko pri apoteko kaj kemio en la universitato, kaj liaj praktikaj lecionoj. Ĉi tiu nova kampo, surbaze de la laboroj de Paracelsus kaj liaj disĉiploj rezultis en la emerĝo de la alkemio. Krom tio, Hartmano ne sin donis al alkemiaj spekulacioj, sed kontraŭe, li penis esti peranto inter la galenistoj kaj iatrokemiistoj. Li lasis malmultajn verkojn pri la praktikaj aspektoj de tiu scienco, tamen, la plejmulto el liaj verkoj aperis postmorte. Li estis patro de Georgius Eberhardus Hartmann (1633-1659)[7] kaj bopatro de Heinrich Petraeus (1589-1620).

Selektita verkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti