Johannes Oecolampadius

(Alidirektita el Johannes Huszgen)

Johannes Oekolampadius (germane Johannes Huszgen), (1482-1531)[1] estis svisa humanisto, teologo, hebreisto, helenisto, predikisto, sekvanto de Marteno Lutero (1483-1546)[2], reformisto de Bazelo, kunlaboranto de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531), kaj tre respektata inter la tiama katolikaro[3]. Foje lia nomo poste esperantiĝis Johano Okolampado. Johano Kalvino (1509-1564) alte estimis lian laboron, kaj Okolampado servis kiel peranto inter la humanismo de Erasmo kaj la hermeneŭtiko de Kalvino. Kiel teologo, li estis tre proksima al Ulriko Zvinglo (1484-1531), kun kiu li dividis favoran konduton rilate al Maria kaj la respektego al la patrino de Jesuo[4]. Lia vera nomo estis Johannes Huszgen, kiu poste modifiĝis al Hausschein ("dombrilo"), kaj tiam li prenis la prefikson "οίκο-" (domo) kuniĝis al "λαμπάδ-" (lampo), fariĝante Oekolampadius, aŭ domlampo.

Johannes Oecolampadius
teologo kaj humanisto de Bazelo
teologo kaj humanisto de Bazelo
Persona informo
Naskonomo Johannes Heussgen, ankaŭ skribite Husschyn, Hussgen, Huszgen aŭ Hausschein
Naskiĝo 1482
en Weinsberg, Elekto-Palatinato,  Sankta Romia Imperio
Morto 24-a de novembro 1531
en Bazelo,   Svislando
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Tubingeno
Familio
Edz(in)o Wibrandis Rosenblatt vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • Protestanta reformisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum siaj studjaroj, li vizitadis la lernejojn de Weinsberg kaj Heilbronn. Poste, li studis juron en Bolonjo, kaj reiris al Hajdelbergo kie li studis teologion. Entuziamiĝinta pri la greka, li ekstudis la hebrean, kaj ricevis sian diplomon kiel bakalaŭro en 1503. Li fariĝis predikanto en la katedralo de Bazelo, en 1515, kie li servis dum la administrado de Christoph von Utenheim (1450-1527), humanisto kaj episkopo de Bazelo.

Selektita verkaro redakti

 
Kolokvo de Marburgo[5] (1529)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Encyclopedia of Protestantism[rompita ligilo], J. Gordon Melton
  2. Martin Luther's Basic Theological Writings, Martin Luther
  3. The Routledge Companion to the Christian Church, Gerard Mannion, Lewis S. Mudge
  4. The One Year Christian History, E. Michael Rusten, Sharon O. Rusten
  5. The Lutheran Confessions: History and Theology of the Book of Concord, Charles P. Arand, James Arne Nestingen