Johannes Hermann MEISSEL (naskiĝinta la 27-an de februaro 1888 en Neudietendorf, mortinta la 8-an de aprilo 1969 samloke) estis germana desegnisto kaj pedagogo.

Johannes Meissel
Meissel en la Muzeo pri regiona historio (Ingersleben)
Meissel en la Muzeo pri regiona historio (Ingersleben)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1888 (1888-02-27)
en Neudietendorf
Morto 8-an de aprilo 1969 (1969-04-08) (81-jaraĝa)
en Neudietendorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

En 1902 li eniris la seminarion de la Frataro herrnhuta en Niesky kaj iĝis instruisto de la herrnhuta pedagogistejo en Niesky en la jaro 1908-a. Inter 1910-11 li soldatis en Görlitz. De 1913-14 li frekventis la Reĝan altlernejon pri artoj en Berlino. Post la kvarjara partopreno de la Unua mondmilito li estis desegnoinstruanto en Berlino antaŭ ol aliĝi al la Pacmovado en 1919. Samjare komenciĝis ankaŭ lia ekspresionisma pentromaniero. Pro bombaviadilatako perdiĝis kaj ateliero kaj verkaro en la jaro 1943 en la germana ĉefurbo. Inter 1943-45 li estis instruisto pri desegnado kaj biologio en Niesky kaj revenis finfine en 1945 al Neudietendorf. En aprilo 1945 li hisis la blankan pacflagon sur la turo de la fratara kirko en Neudietendorf. Ĝis 1947 li instruis ĉe la bazlernejo. Inter 1945-57 li estis membro de la urba konsilanatro. Inter 1947-67 li agadis kiel liberprofesiulo. La saman periodon li estis membro de la konsilio de la plej saĝoj de la frataro en Neudietendorf. En 1950 li kreis la Zinzendorf-plakedon.

Honoroj redakti

En Neudietendorf nomitis strato por li kaj maljunulhejmo. En 1962 oni aljuĝis al li la honoran kudrilon de la Germana konsilio pri paco.

Literaturo redakti