Johannes (Jan) Pullois (oni trafas sur multajn diversajn skribmanierojn: Pillays, Pilloys, Pylois, Pyloys, Pyllois, Puilloys, Puylloys, Puyllois) (supozeble Pulle, hodiaŭ urboparto de Zandhoven, unuan duonon de la 15-a jarcento - Antverpeno, 23-an de aŭgusto 1478) estis nederlanda polifoniisto de la renesanco, kiu aktivis kaj en la Malaltaj Landoj kaj en Italio. Li estis ano de la unua generacio de nederlandaj polifoniistoj, kiuj eksportis sian stilon al Italio.

Johannes Pullois
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1430 (1430-01-01)
en Zandhoven
Morto 23-an de aŭgusto 1478 (1478-08-23) (48-jaraĝa)
en Antverpeno
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Pullois supozeble naskiĝis en Pulle, proksime de Antverpeno, sed nenion oni scias pri lia vivo, ĝis kiam li iĝis kantisto ĉe la Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno) en 1443. Li estis forrifuzata dum aŭskultado antaŭ la burgonja kortegokapelo de Filipo la bona. En 1447 li translokiĝis al Romo, kie li kantis en la papa kapelo ĝis 1468. Li revenis al Antverpeno kaj iĝis rezidanta kanoniko ĉe la sama preĝejo, kie li jam aktivis en la 1440-aj jaroj, kaj li mortis tie en 1478. Dum sia kariero li estis kolego de Johannes Philibert kaj de la fama Johannes Ockeghem.

Muziko redakti

Estas konservita nur unu kompleta mesciklo, la trivoĉa "Missa sine nomine", kiu eble datiĝas el la 1450-aj jaroj. Temas pri unu el la plej fruaj kompletaj mescikloj, kiun oni komponis sur la eŭropa kontinento kaj montras tiom da influo deflanke de la angla muziko, ke la verko dumtempe estis taksita kiel verko de anonima angla komponisto.

Pullois skribis ankaŭ kristnaskomoteton "Flos de spina", kiu stile parencas al verko de Johannes Ockeghem kaj kiun li eble skribis dum sia restado en Italio. Ankoraŭ konserviĝis alia moteto, "Victime paschali laudes", kaj tri ekleziaj kontrafakturoj de profanaj kantoj.

Li skribis ankaŭ 14 profanajn kantojn (inter ili la tri kontrafakturoj), kiujn oni trovis en diversaj italaj kaj germanaj fontoj.

Verkoj redakti

Mersoj kaj mesfragmentoj redakti

  1. Missa sine nomine (trivoĉa)
  2. Gloria (kvarvoĉa)

Motetoj redakti

  1. Flos de spina (kvarvoĉa)
  2. Globus igneus (kontrafakturo de "Quelque cose", trivoĉa)
  3. O beata Maria (kontrafakturo de "De ma dame", trivoĉa; en la origina fonto ne atribuita al Pullois)
  4. Resone unice genito (kontrafakturo de "Puis que Fortune", trivoĉa)
  5. Victime paschali laudes, (trivoĉa)

Profanaj kantoj redakti

Profanaj kantoj kun nederlandaj tekstoj redakti

  1. Op eenen tijd, (trivoĉa; en la origina fonto ne atribuita al Pullois)
  2. So lanc so meer, (trivoĉa, necerta atribudado)

Pluaj profanaj kantoj redakti

  1. De ma dame (rondelo, trivoĉa)
  2. He n'esse pas (rondelo, trivoĉa)
  3. Je ne puis (trivoĉa: sen teksto postlasita)
  4. La bonté du Saint Esperit (balado, trivoĉa)
  5. Le serviteur (trivoĉa)
  6. Les larmes, (trivoĉa: sen teksto postlasita)
  7. Pour prison, (trivoĉa: sen teksto postlasita)
  8. Pour toutes fleurs, (rondelo, trivoĉa)
  9. Puisque fortune (rondelo, trivoĉa)
  10. Quelque cose (rondelo, trivoĉa)
  11. Quelque langage, (rondelo, trivoĉa)
  12. Se ung bien peu, (rondelo, trivoĉa)

Referencoj redakti

  • Gareth Curtis: “Jean Pullois and the Cyclic Mass: Or a Case of Mistaken Identity?” Music and Letters 62 (1981): 41-59.
  • Keith Mixter: "Johannes Pullois," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • Pamela Starr: "Johannes Pullois", Grove Music Online, eld. L. Macy (atingo 6-an de januaro 2006), Grove Music Online Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine (abona aliro)
  • Pamela Starr: Music and music patronage at the papal court, 1447-1464. PhD diss. unkversitato de Yale, 1987.
  • Emily Zazulia: Johannes Puyllois (d. 1478) and His Sacred Music: A Reassessment, with a Critical Edition of His Complete Works. Honors thesis, universitato de Harvard, 2006.