Johannes Zacharias Actuarius

Johannes Zacharias Actuarius (1275-1328) estis bizanca kuracisto, aŭtoro de kelkaj traktaĵoj kiuj influis la medicinon dum pluraj jarcentoj. Li studis medicinon en la Universitato de Konstantinopolo, kaj aktivis en la tempo de Andronicus la 2-a Paleologus (1259-1332), sed lia ĉefa patrono estis la granda duko Alexios Apokaukos (m.1345), al kiu li dediĉis sian verkon "Θεραπευτική Μέθοδος" (latine: "De methodo medendi", esperante:La terapeŭtika metodo) en ses volumoj.

Ιωάννης Ζαχαρίου Ακτουάριος
(1275-1328)
"Methodi medendi libri sex" (greke: Θεραπευτική Μέθοδος), libro eldonita en 1554
"Methodi medendi libri sex"
(greke: Θεραπευτική Μέθοδος),
libro eldonita en 1554
Persona informo
Joannes Zacharias Actuarius
Naskiĝo 1275
en Bizanca imperio
Morto 1328
en Bizanca imperio
Lingvoj mezepoka grekamoderna grekalatina vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater Universitato de Konstantinopolo
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
Laborkampo medicino vd
Aktiva en Istanbulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Libri VII de urinis (greke: Περὶ οὖρων), libro eldonita en 1548

Oni scias ke lia patro nomis sin Zacharias kaj same estis kuracisto. Per letero de lia amiko kaj historiisto Georgios Lakapenos oni scias ke Johano konsideris translokiĝi al Tesaloniko. Oni ne scias ĉu li havis familiajn ligilojn kun la urbo, sed Lakapenos senkuraĝigis lin kaj sugestis ke li restu en la ĉefurbo kaj insistu en la sukceso de sia kariero. Li restis en la ĉefurbo kaj pli malfrue li estis nomumita ĉefkuracisto en la kortego de la imperiestro.

Unu el liaj libroj estis dediĉita al lia mentoro Joseph Racendytes kaj unu el liaj studamikoj oni kredas esti Alexios Apokaukos, al kiu li priskribas en sia verko (sed, ne alnomante lin) kiel figuro kiu partoprenis en iu diplomatia misio.

Johano Zakario Aktuaro estis karakteriza produkto de sia epoko. Polititike envolvita intelektulo, admiranto de la klasika erudicio kaj samtempe profunda kristano, estetikisto kaj realisma observanto de la homa kondiĉo, li resumas tion kion oni kredis kiel la ideala kuracisto. Eĉ hodiaŭ oni agnoskas ke liaj ideoj estis strangaj, sed kunhavis modernajn trajtojn de klareco kaj ekzakteco.[1]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti