Johannes Thurmair (1477-1534) estis germana humanisto, historiisto kaj klasika filologo, mentoro de la filoj de Alberto la 4-a (1447-1508), Duko de Bavario, kaj aŭtoro de la verko "Analoj de Bavario" (1523), altvalora registraĵo pri la fruaj jaroj de la germana historio. Lia latina nomo Aventinus devenas de lia naskiĝloko Abensberg kaj li estis konata kiel "la bavara Herodoto".

Johannes Aventinus
Germana humanisto, historiisto kaj filologo.
Germana humanisto, historiisto kaj filologo.
Persona informo
Ioannes Aventinus
Naskonomo Johann Georg Turmair
Naskiĝo 4-a de julio 1477
en Abensbergo,  Germanio
Morto 1534
en Regensburgo,  Germanio
Tombo St. Emmeram's Basilica vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt
Universitato de Vieno
Universitato de Krakovo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo historiisto • filologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Studinte en la Universitatoj de Ingolstadt, Vieno, Krakovo kaj Parizo, li reiris al Ingolstadt, en 1507, kaj en 1509 li estas nomumita mentoro de Ernesto de Bavario (1500-1560) kaj Ludoviko la 10-a (1495-1545), ambaŭ fratoj de Vilhelmo la 4-a (1493-1550) kaj filoj de Alberto la 4-a la Saĝa (1447-1508). Li tenis tiun postenon ĝis 1517, kiam li verkis latinan gramatikon kaj aliajn lernolibrojn por uzado de siaj lernantoj, kaj en 1515 li vojaĝis al Italio kune kun Ernesto. Instigita de Vilhelmo la 4-a, li ekverkis la "Annales Boiorum" ĉirkaŭe de 1517, kaj finis la libron en 1521, plenumis germanan version de la libro, kies titolo estis "Bairische Chronik" (Kronikoj de Bavario)[1], kiun li kompletigis post kelkaj jaroj. Li helpis en la fondo de la beletra societo "Sodalitas litteraria Angilostadensis", aŭspicie de pluraj malnovaj manuskriptoj kiuj estis publikigitaj.

Kvankam Aventinus definitive ne adoptis la reformitan fidon, li estis simpatia al la reformistoj kaj ties instruoj, kaj estis forte malplaĉa al la monaĥoj. Pro tio, li estas arestita, en 1528, sed baldaŭ liaj amikoj lin liberigis.

Bavara historiisto redakti

En 1517, li estas nomumita oficiala historiografo de Bavario far Vilhelmo la 4-a (1493-1550) kiu komisiis al li la verkadon de sialanda historio. Multaj el la gravaj aŭtoritatoj kompilitaj de Aventinus estas tenitaj nur en liaj kopiaĵoj. Per kritika traktado, li ellaboris kompletan historio de Bavario ĝis sia epoko. Lia kondensita versio en la germana estis tre aprezata ankaŭ.

La Analoj de Bavario, komponita per sep libroj, rakontas la historion de Bavario elde ties unuaj tempoj ĝis 1460. En la verko, la aŭtoro montras simpation por la Imperio kaj ties luktoj kontraŭ la papeco. Multaj malfacilaĵoj aperis por konkludo de la verko, sed, li iel anticipis la modernan historiografion. Alia pruvo de ties nekonformeco estas ke la Analoj publikiĝis nur en 1554. Sennombraj faktoj estis preterlasitaj en la eldono de Ingolstadt.

Pli kompleta versio publikiĝis en 1580, de la eldonisto Nikolao Cisnero (1529-1583)[2].

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti