Malfermi la ĉefan menuon

Johano Frederiko Gronovo la Juna

Jan Frederik Gronovius (ankaŭ Johann Frederik kaj Johannes Fredericus) (10-a de Februaro 1686, Leiden10-a de Julio 1762, Leiden) estis nederlanda botanikisto[1] kiu elstaris kiel patrono de Lineo.

Jan Frederik Gronovius
Flora Virginica, 1743
Flora Virginica, 1743
Persona informo
Naskiĝo 10-a de februaro 1686
en Leiden, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Morto 10-a de julio 1762
en Leiden, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Nederlando [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Patro Jakob Gronovius [#]
Idoj Laurens Theodorus Gronovius [#]
Profesio
Profesio botanikisto [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

John Clayton (1694–1773)[2], plantokolektisto en Virginio, sendis al li multajn specimenojn, kaj manuskriptajn priskribojn, jam en la 1730-aj jaroj. Sen kono de Clayton, Gronovius uzis la materialon por sia Flora Virginica (1739–43, 2a eld. 1762).

Li estis filo de Jakob Gronovius (1645-1716) kaj nepo de Johann Friedrich Gronovius, ambaŭ klasikaj studentoj. En 1719, li edziĝis al Margaretha Christina Trigland, kiu mortiĝis en 1726, kaj al Johanna Susanna Alensoon en 1729. Ankaŭ lia filo Laurens Theodoor Gronovius (1730–1777) estis botanikisto.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti