Johano Georgo la 1-a (Saksio-Eisenach)

Johano Georgo la 1-a de Saksio-Eisenach (* 12-an de julio 1634 en Vajmaro; † 19-an de septembro 1686 en ĉasdomo Prunftau ĉe Kastelo Wilhelmsthal dum ĉasado) estis duko de Saksio-Eisenach kaj devenis el la ernestana linio de la nobelfamilio Wettin.

Johano Georgo la 1-a
duko de Saksio-Eisenach
Regado 1672–1686
Antaŭulo Vilhelmo Aŭgusto (Saksio-Eisenach)
Sekvanto Johano Georgo la 2-a
Persona informo
Johann Georg I von Sachsen-Eisenach
Naskiĝo 12-an de junio 1634 (1634-06-12)
en Vajmaro
Morto 19-an de septembro 1686 (1686-09-19) (52-jaraĝa)
en Kastelo Wilhelmsthal
Tombo Georga preĝejo en Eisenach vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Ernestidoj • Dinastio Wettin vd
Patro William, Duke of Saxe-Weimar vd
Patrino Eleonore Dorothea of Anhalt-Dessau vd
Gefratoj Dorothea Maria of Saxe-Weimar, Duchess of Saxe-Zeitz • Bernard II, Duke of Saxe-Jena • Adolf William, Duke of Saxe-Eisenach • John Ernest II, Duke of Saxe-Weimar • Duke Frederick of Saxe-Weimar vd
Edz(in)o Johannetta of Sayn-Wittgenstein vd
Infanoj Princess Eleonore Erdmuthe of Saxe-Eisenach • Johano Georgo la 2-a • John William III of Saxe-Eisenach • Friedrich August von Sachsen-Eisenach • Friederike Elisabeth of Saxe-Eisenach • Maximilian Heinrich von Sachsen-Eisenach • Luise von Sachsen-Eisenach • Ernst Gustav von Sachsen-Eisenach vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Vilhelmo naskiĝis kiel pli juna filo de duko Vilhelmo la 4-a de Saksio-Vajmaro kaj ties edzino, Eleonore Dorothea, naskiĝinta princino de Anhalt-Dessau.

Post la morto de lia patro en 1662 komence lia pli aĝa frato Johano Ernesto la 2-a heredis la tronon de la duklando Saksio-Vajmaro, plua frato Adolfo Vilhelmo ricevis Saksion-Eisenach. Johano Georgo la 1-a ricevis en la nova duklando Saksio-Eisenach la enspezojn el serio da oficoj kaj ekrezidis en Marksuhl.

En 1668 Adolfo Vilhelmo mortis, lia filo Vilhelmo Aŭgusto dukiĝis, ĉar ĉi tiu tamen ankoraŭ estis infaneto, Johano Georgo la 1-a anstataŭe transprenis por li la regentecon kaj ankaŭ fariĝis kuratoro de la nova duko. Vilhelmo Aŭgusto mortis en 1671 kiel trijarulo, de nun la duklando iris al Johano Georgo la 1-a, kiu per tio fariĝis fondinto de la pli juna linio de la dukoj de Saksio-Eisenach, kiu ekzistis ĝis 1741.

Li laborigis la poeton Kaspar Stieler kiel ĉambra, feŭda kaj juĝa sekretario.

Johano Georgo la 1-a geedziĝis kun Johaneta de Sayn-Wittgenstein (1626–1701). Kun ŝi li havis jenajn gefilojn, kiuj atingis la plenkreskulan aĝon:

Vidu ankaŭ: Ernestaj duklandoj