Johano Georgo la 3-a (Saksio)

Johano Georgo la 3-a (naskiĝinta la 30-an de junio 1647 en Dresdeno, mortinta la 22-an de septembro 1691 en Tübingen) el la dinastio Wettin estis ekde 1680 elektoprinco de Saksio kaj regna arkimarŝalo. Lia patro estis Johano Georgo la 2-a (Saksio).

Johano Georgo la 3-a, princelektisto de Saksio

Vivo redakti

Johano Georgo estis bonkaraktera kaj politike celorientiĝanta princo. Post fruaj bataloj kontraŭ la francoj, partoprenado je registaraĵoj kaj transpreno de la Landa voktejo Supra Luzacio en 1672 li posteulis bone preparite la patron. Li bridis la kortegan diboĉemon kaj reduktis la tro grandan nombron da korteganoj. Kontraŭ la albertidaj flankaj linioj li ekde la komenco klare insitis pri siaj superaj rajtoj. Nek fideleco je la imperiestro kaj antaŭenpuŝo de la regna ideo mankis krom lia milita talento.

Kiel regna princo li gvidis siajn trupojn kontraŭ turkoj kaj francoj kaj mem partoprenis en 1683 la Batalon de Vieno. En 1690 li ĉfekomandis la regnan armeon kontraŭ Franclando. En Elekto-Sakio li kreis ĉiam pretan milicon, la Sekretan militkonsilion (1684), la kadetejon (1687). La saksajn pretendojn je Lauenburg post la morto de la lasta duko (1689) li tro malkonsekvence sekvis kaj finfine sensukcese.

Graveco redakti

Johano Georgo, kvankam li de multaj taksitis saksia Marso, ankaŭ tre interesiĝis pri taga politiko kaj flegado de kulturo kaj artoj. Philipp Jacob Spener servis al li inter 1686 kaj 1691 ĝis kiam li maldungitis en la ofico de supera kortega predikisto. Lia duka moŝto mortis dum kampanjo en Franclando kiun li partoprenis malgraŭ korpaj problemoj.

Fonto redakti

Blaschke, Karlheinz, "Johann Georg III." ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 527 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti