Johano Paŭlo la 1-a

papo de la katolika eklezio

Papo Johano Paŭlo la 1-a, latine Ioannes Paulus PP. I (naskiĝis Albino Luciani la 17-an de oktobro 1912 en Forno di Canale, vilaĝo en provinco de Belluno, Italio; mortis la 28-an de septembro 1978 en Vatikanurbo) estis patriarĥo de Venecio antaŭ esti elektita papo. Li decidis nomiĝi Johano Paŭlo la l-a, duobla nomo, kiu por la unua fojo aperas en la dumiljara historio de la Eklezio, ĝuste por atesti sian volon daŭrigi la renovigan agadon de la antaŭintoj, Johano la 23-a kaj Paŭlo la 6-a. Li ankaŭ estis la unua en la papoj, kiu aldonis la "unuan" al sia nomo.

Papo
Papo
Johano Paŭlo la 1-a
263-a papo de la katolika eklezio
Albino Luciani, 1969
Albino Luciani, 1969
Naskonomo Albino Luciani
Pontifiko de 26-a de aŭgusto 1978
ĝis 28-a de septembro 1978
Antaŭulo Paŭlo la 6-a
Sekvanto Johano Paŭlo la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 17-a de oktobro 1912
en Forno di Canale, Italio
Morto 28-a de septembro 1978
en Vatikano
Mortokialo korinfarkto [#]
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Johano Paŭlo la 1-a
Familio
Patro Giovanni Luciani [#]
Gefratoj Antonia Luciani [#]
episkopo de Vittorio Veneto
Dum 1958–
Patriarĥo de Venecio
Dum 1969–1978
Beatulo
Beatigo 4-a de septembro 2022 de Francisko
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

La saman nomon prenis lia posteulo, Johano Paŭlo la 2-a, kiu kontraste al li ĝuis unu el la plej longaj papaj periodoj en la historio.

Ĉi tiu estis la plej mallonga ofico de la papo en 373 jaroj (ekde la papo Leono la 11-a) kaj 1978 estis la lasta konata "jaro de la tri papoj" ĝis nun.

Vivo redakti

Li studis filozofion kaj teologion en la Seminarioj de Feltre kaj Belluno. Li kompletigis siajn studojn en Romo, ĉe la Gregoria Universitato, kie li doktoriĝis pri teologio. Apenaŭ 22-a jara, li estis ordinita sacerdoto, kaj tuj li iĝis vicparoĥestro en sia malgranda naskiĝloko, pli poste en la apuda urbeto Agordo. Samtempe, li instruis religion en la minista teknika instituto de Agordo.

Dum dek jaroj, ĝis 1947, li estis vicrektoro kaj profesoro pri teologio en la Seminario de Belluno. Li pretigis en 1949, iĝinte ekde 1948 Vikario de la Episkopo de Belluno, Eŭkaristian Kongreson, kaj verkis katekismon, kiu jam atingis sep eldonojn kaj estis tradukita en multajn lingvojn.

En 1958 Papo Johano la 23-a, kiu havis la okazon lin apreci kiel Patriarko de Venecio, nomis lin episkopo de Vittorio Veneto; la episkopa konsekro okazis en Sankta Petro, per la manoj de la Papo mem.

La agado de Mons. Luciani en tiu urbo estis vasta kaj intensa sur la spirita, karitata kaj kultura ebeno. Lia ĉefa zorgo estis la formado de sacerdotoj kaj la evoluigo de la laikaj katolikaj organizoj. Sentiva je la suferoj de la malriĉuloj, li neniam mankigis al ili spiritan konsolon kaj konkretan helpon.

Kiel Episkopo de Vittorio Veneto, Mons. Luciani partoprenis la Duan Vatikanan Koncilion, kies spiriton li kapablis profunde travivi, kaj kies instruojn li same profunde interpretis. Jam en aprilo 1962, tio signifas antaŭ la malfermo de la Koncilio, li klarigis, en letero al la klerikaro kaj al la fideluloj, la konciliajn celojn, invitante al la preĝo por la ekumena unuiĝo de ĉiuj Eklezioj.

Je Kristnasko 1969, Mons. Luciani estis nomita de Paŭlo la 6-a Patriarko de Venecio.

Li estis "la ridetanta papo", li ŝajne intencis gravajn reformajn paŝojn, kiujn pro frua morto li ne povis plenumi. Lia rego daŭris nur 33 tagojn. Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn.

Lia tuja sukcedanto, Johano Paŭlo la 2-a, deklaris lin servisto de Dio en 2003. Pli posta papo Francisko deklaris lin "honorinda" en 2017 kaj beata en 2022.[1][2]

Interesaĵoj redakti

La papo rezignis pri portilo, movebla trono kaj tiaro; lian subitan morton vualas konspiraj teorioj, servisto de Dio.

Referencoj redakti