Malfermi la ĉefan menuon

Johano Sigismundo (Brandenburgio)

Johano Sigismundo, Margrafo de Brandenburgio (naskiĝinta la 8-an de novembro 1572 en Halle; mortinta la 2-an de januaro 1620 en Berlino) el la dinastio Hohencolernoj estis de 1608 ĝis 1619 elektoprinco de Brandenburgio; administranto de Duklando Prusujo, per kiu li estis feŭdata en 1612.

Johano Sigismundo
Elektoprinco kaj margrafo de Brandenburgio
Administranto de Duklando Prusujo
Johann Sigismund Grunewald.jpg
Regado 1608 ĝis 1619
Wappen Mark Brandenburg.png
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1572 (1572-11-08)
en Halle (Saale)
Morto 23-an de decembro 1619 (1619-12-23) (47-jara)
en Berlino
Tombo Berliner Dom [#]
Religio Kalvinismo [#]
Familio
Dinastio Hohencolernoj [#]
Patro Joaĥimo Frederiko de Brandenburgio [#]
Patrino Catherine of Brandenburg-Küstrin [#]
Gefratoj Barbara Sophie of Brandenburg • Anne Catherine of Brandenburg • Marie Eleonore von Brandenburg • John George, Duke of Jägerndorf • Christian William of Brandenburg • August of Brandenburg • Ernesto • Albrecht Frederik van Brandenburg • Joachim of Brandenburg [#]
Edzino Dukino Anna de Prusio
Idoj Georgo Vilhelmo de Brandenburgio • Maria Eleonora of Brandenburg • Katarino de Brandenburg • Anna Sophia of Brandenburg • Joachim Sigismund von Brandenburg [#]
Parencoj Marie Eleonore of Cleves [#]
Profesio
Okupo regento [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Pretendoj pri Jülich-Kleve-BergRedakti

Post la formorto de la duka dinastio de Kleve januaron de 1609 Johano Sigismundo kiel kuratoro de sia edzino Ana de Prusujo anoncis pretendojn pri la ekskluziva heredorajto al la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg.[1]

Kontraŭ lia volo lia frato Ernesto, kiun li estis sendinta kiel guberniestro al la malsupra Rejno, faris en junio de 1609 kontrakton kun Volfgango Vilhelmo de Palatinato-Neuburg, kiu ankaŭ pretendis heredorajtojn, pri komuna regado en la disputataj regionoj.[2]

Post la fiaskinta atako de brandenburgiaj soldatoj sur Duseldorfon por forpremi Volfgangon Vilhelmon kaj la enmarŝo de hispana armeo sub Ambrogio Spinola en 1614 realiĝis la Kontrakto je Ksanteno, en kiu Johano Sigismundo ricevis provizore la ekskluzivan regecon en Duklando Kleve kaj en la graflandoj Mark kaj Ravensberg.

Ĉar la imperiestro ne agnoskis la heredopretendojn de Brandenburgio kaj Palatinato-Neuburg, la tenado de la titoloj „Duko en Jülich, Kleve kaj Berg“ fare de Johano Sigismundo sur imperia nivelo jure ne estis allasebla. Ĉe imperiaj deputitokongresoj pro tio al Brandenburgio ne konvenis balotrajto en la princokunveno por Duklando Kleve.[3]

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. La regopretendon de Johano Sigismundo kaj lia edzino Ana esprimiĝis en multaj dekretoj por la malsuprorejnlandaj duklandoj, legeblaj en la cifereca eldono de la Universitata kaj Landa Biblioteko je Duseldorfo
  2. Ĉar i. a. pro la ĉiujare ŝanĝiĝanta okupado de liberiĝantaj postenoj kaj pro la disdono de privilegioj kaj prebendoj ĉiam denove ekestis kvereloj, estis pluaj kontraktoj inter Margrafo Ernesto kaj Palatingrafo Volfgango Vilhelmo. Legebla en la cifereca eldono
  3. Nur en 1666 la Kontrakto de Kleve firmigis la definitivan heredodispartigon inter Brandenburgio kaj Palatinato-Neuburg, kiun la imperiestro ankaŭ ne agnoskis.