Johano de Damasko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano el Damasko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.

Sankta Johano de Damasko (arabe: يوحنا الدمشقي Juhanna al-Demaŝki; greke: Ιωάννης Δαμασκήνος Ioannes Damaskēnos; latine: Iohannes Damasceno) (ĉ. 645676 - 4-an de decembro 749) estis siria monaĥo kaj pastro. Li naskiĝis kaj vivis en Damasko kaj mortis en sia monaĥejo, Mar Saba, proksime al Jerusalemo.

Sankta
Johano de Damasko
Ioann Damaskin ikona.jpg
Persona informo
يوحنا الدمشقي
Naskiĝo ĉ. 645676
en Damasko
Morto 4-an de decembro 749 (0749-12-04)
en Holy Lavra of Saint Sabbas
Religio katolikismo [#]
Lingvoj mezepoka grekaaraba [#]
Ŝtataneco Umajida Kaliflando [#]
Familio
Patro Sarjun ibn Mansur [#]
Gefratoj Cosmas of Maiuma [#]
Parencoj Mansur ibn Sarjun [#]
Profesio
Okupo teologo • verkisto • kleriko • filozofoastronomokomponisto [#]
Laborkampo teologioIdolanismo [#]
Verkado
Verkoj Trojeručica [#]
Sanktulo, Doktoro de la eklezio
Honorata en Romkatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Johano de Damasko estis granda pensulo, kies intereskampo estis juro, teologio, filozofio kaj muziko, kaj kelkaj fontoj diras ke li servis kiel administranto de la islama kalifo de Damasko antaŭ la pastriĝo. Li verkis pri la kristana kredo kaj komponis himnojn kiuj ankoraŭ estas ĉiutage uzataj en la kristanaj monaĥejoj en la tuta mondo. Li estas konsiderata "la lasta el la Patroj" de la orienta ortodoksa eklezio kaj estas konata pro la forta defendo de la ikonoj. La Romkatolika Eklezio konsideras lin Doktoro de la Eklezio.

VerkojRedakti

 
Ioannis Damasceni Opera, 1603

Kelkaj el liaj himnaj tekstoj ankoraŭ uziĝas en la hodiaŭa kristanismo; unu, "Αναστασεως ημερα", troviĝas en Esperanta traduko kiel "La tago releviĝa".

Eksteraj ligilojRedakti