Malfermi la ĉefan menuon

Johano de Fordun (m. ĉ. 1384) estis skota kronikisto.

Johano de Fordun
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1300 (1300-11-30)
Morto 1-an de januaro 1384 (1384-01-01) (83-jara)
Lingvoj angla lingvolatina lingvo
Ŝtataneco Skotlando
Profesio
Profesio historiistopresbiteroverkisto
Information icon.svg
vdr

Li estis nemonaĥa pastro kaj verŝajne kapelano en la katedralo de Aberdeen.

Lia ĉefa verko estas Chronica gentis Scotorum (Kroniko de la skota popolo, eldonita ĉirkaŭ 1360) kiu traktis la historion de Skotlando ĝis 1153. Ĝi estis la unua kompleta historio de la lando, kvankam la enhavo eble ne tute fidindas rilate la pli fruajn epokojn.

Meze de la 15-a jarcento Walter Bower verkis aldonaĵon al la historio.