Johano de Luksemburgo

(Alidirektita el Johano de Luksemburgio)

Johano de Luksemburgo, ankaŭ nomata Johano la Blindulo (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296; mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgo, kiu en 1310 en Speyer edziĝis al Elizabeto de Bohemio, heredantino de la bohemia trono, kaj sekvajare fariĝis reĝo de Bohemio.

Johano de Luksemburgo
Reĝo de Bohemio
Johano de Luksemburgo en la Chronicon aulae regiae, kreita 1305-1339 en la cisterciana monaĥejo en Zbraslav
Johano de Luksemburgo en la Chronicon aulae regiae, kreita 1305-1339 en la cisterciana monaĥejo en Zbraslav
Persona informo
Jan Lucemburský
Johann von Luxemburg
Jang de Blannen, Jean vu Lëtzebuerg
Naskonomo ĉeĥe Jan Lucemburský
luksemburge: Jang de Blannen
france Jean de Luxembourg, Jean l’Aveugle
Naskiĝo la  10-an de aŭgusto 1296(nun 1296-08-10)
en Luksemburgo
Morto la 26-an de aŭgusto 1346 (50‑jara)
en Crécy, Francio
Mortis pro morto dum batalo vd
Tombo Monaĥejo Altmünster, Luksemburgo
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Familio
Dinastio Dinastio de Luksemburgo
Patro Henriko la 7-a
Patrino Margareta de Brabanto
Gefratoj Beatrice of Luxembourg • Maria de Luksemburgo vd
Edz(in)o 1. Elizabeto de Bohemio
2. Beatrice de Bourbon
Infanoj - Margaret, dukino de Bavario
- Jutta/Bonne de Luksemburgo
- Karlo la 4-a, imperiestro
- Johano Henriko, margrafo de Moravio
- Anna, dukino de Aŭstrio
- Venceslao, duko de Luksemburgo
- Nikolao, patriarko de Aquileia
Parencoj Karlo la 4-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Reĝo de Bohemio
Dum 1311–1346
Antaŭulo Henriko de Karintio
Sekvanto Karolo la 4-a
Margrafo de Moravio
Dum 1311–1333
Antaŭulo Henriko de Karintio
Sekvanto Karolo la 4-a
Grafo de Luksemburgo
Dum 1313–1346
Antaŭulo Henriko la 7-a, imperiestro, lia patro
Sekvanto Karolo la 4-a, imperiestro, lia filo
Titulara reĝo de Pollando
Dum 1311-1335
Estro de garantiaĵo Ĥebio
Dum 1322-
Feŭdestro de sileziaj princlandoj
Dum 1327-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de Johano en la Katedralo de sankta Vito, Prago

Liaj gepatroj estis imperiestro Henriko la 7-a kaj Margareta de Brabanto. Lia filo Venceslao fariĝis imperiestro sub la nomo Karolo la 4-a.

Johano de Luksemburgo estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - en Batalo de Crécy kontraŭ angloj kaj tie estis mortigita.

Dum sia vivo li akiris ankaŭ aliajn titoloj: Ĝenerala Vikario de Sankta Roma Imperio, reĝo de Pollando, margrafo de Moravio, duko de Silezio k.s.

Lian literaturan portreton oni trovas en la romano de Lion Feuchtwanger pri Margareta de Tirolo.

La lando de Johano de Luksemburgo (Luksemburgo, Ĉeĥio, Norda Italio, Silezio kaj Mazovio)

Skiza kronologio redakti