Johano de Montfort
Johano de Montfort / Moñforzh (naskiĝis ĉirkaŭ 1294 en Hennebont; mortis la 26-an de septembro 1345 en Hennebont) estis filo de Arturo la 2-a, duko de Bretonio, kaj de Yolande de Dreux, dukino de Montfort l'Amaury.
Johano de Montfort | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1293 en Hennebont |
Morto | 26-an de septembro 1345 (51-jara) en Hennebont |
Tombo | Bretonio |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Familio | |
Patro | Arturo la 2-a |
Patrino | Yolande of Dreux |
Frat(in)oj | Alice of Brittany • Beatrice of Brittany • Guy of Penthièvre • Johano la 3-a de Bretonio |
Edz(in)o | Johana de Flandrio |
Infanoj | Johano la 4-a • Joan of Brittany, Baroness of Drayton |
Okupo | |
Okupo | aristokrato |
VivoRedakti
La 30-an de aprilo 1341, la duko Johano la 3-a de Bretonio mortis sen heredanto. Lia duonfrato, Johano de Montfort kandidatiĝis al sukcedo, kiun tuj postulis ankaŭ Johana de Pentievro nevino de Johano la 3-a kaj edzino de Karlo de Blois nevo de la reĝo de Francio Filipo la 6-a.
Komenciĝis do la sukceda milito de Bretonio, kiu daŭros dum dudeko da jaroj. Oni nomis la militon ankaŭ tiun de la du "Johana"j, pro la nomoj de la dukinoj: Johana de Penthièvre kaj Johana de Flandrio, edzino de Johano de Montfort.
Edziĝo kaj gefilojRedakti
En la jaro 1329 en Chartres li edziĝis al Johana de Flandrio (naskiĝis en 1295; mortis en 1374) filino de Ludoviko la 1-a de Flandrio, duko de Nevers, kaj de Jeanne de Rethel, dukino de Rethel. Ili havis jenajn gefilojn:
- Johano la 5-a (naskiĝis en 1339; mortis en 1399), duko de Bretonio
- Jeanne (naskiĝis en 1341; mortis en 1399), dukino de Richemont, edziniĝis al Ralph Basset de Drayton