Johano de Plano Carpini

Johano de Plano Carpini (aŭ Giovanni Piano CarpiniGiovanni da Pian del Carpini; naskiĝis ĉ. 1185 en Fian dei Carpini, nuntempe Magione, ĉe Perugia en Umbrio; mortis 1-an de aŭgusto 1252 en Bar, Montenegro) estis mezepoka itala franciskano, diplomato, ĉefepiskopo kaj esploristo kaj unu el la unuaj eŭropanoj kiuj vizitis la kortegon de la Granda Ĥano de la Mongola Imperio.

Johano de Plano Carpini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1181 (1181-11-30)
en Magione
Morto 1-an de aŭgusto 1252 (1252-08-01) (70-jaraĝa)
en Bar (Montenegro)
Lingvoj latina
Okupo
Okupo esploristo • katolika sacerdoto • diplomatohistoriistoverkisto • misiisto
Verkoj Historio de la Mongoloj
vdr
La vojaĝo de Giovanni de Carpini la la Granda Ĥano de la Mongola Imperio. La itinero de Carpini estas markita sur la mapo en rekta kaj striita linio, en malhelblua koloro.
La granda vojaĝo de Johano de Plano Carpini al la Oriento. Lia itinero estas indikita, fervoja trakstilo, en malhelblua

Li famiĝis pro sia vojaĝo al Mongolio kaj estas la verkinto de la plejfrue grava okcidenta raporto pri norda kaj Mezazio, Rus, kaj aliaj regionoj de la mongola regado.

Kiel la papa sendito al Mongolio, kiam li pasis tra Kievo en februaro 1246, li skribis:

"Ili [la mongoloj] atakis Rusion, detruis grandurbojn kaj fortikaĵojn kaj buĉis virojn kaj postlasis enorman detruon; ili sieĝis Kievon, la ĉefurbo de Rusio; Post kiam ili longe sieĝis la urbon, ili kaptis ĝin kaj mortigis ĉiujn loĝantojn. Dum ni travojaĝis la urbon ni renkontis sennombrajn kraniojn kaj ostojn de homoj kiuj estis disĵetitaj sur la tero. Kievo estis granda kaj dense loĝata urbo, sed nun preskaŭ nenio restas de ĝi, ĉar hodiaŭ restas nur 200 domoj, kaj la loĝantoj fariĝis sklavoj."

Verko redakti

  • Liber Tartarorum.
  • Ystoria Mongolorum quos nos Tartaros appelamus

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Johannes Gießauf: Die Mongolengeschichte des Johannes von Piano Carpine: Einführung, Text, Übersetzung, Kommentar. Schriftenreihe des Instituts für Geschichte, Band 6. Graz 1995, ISBN 3-85375-012-5
  • Johannes von Plano Carpini: Kunde von den Mongolen 1245-1247. Herausgegeben, eingeleitet und erläutert von Felicitas Schmieder. Thorbecke, Sigmaringen 1997, ISBN 3-799-50603-9
  • C. R. Beazley (Hg.): The Texts and Versions of John de Plano Carpini. 1903; Reprint 1967
  • Anna Dorothee von den Brincken: Die Nationes Christianorum orientalium im Verständnis der lateinischen Historiographie. Kölner historische Abhandlungen, Band 22. Böhlau, Köln/Wien 1973, ISBN 3-412-86173-1
  • Anna Dorothee von den Brincken: Die Mongolen im Weltbild der Lateiner um die Mitte des 13. Jahrhunderts unter besonderer Berücksichtigung des »Speculum Historiale« des Vinzenz von Beauvais. In: Archiv für Kulturgeschichte. Nr. 57 (1975), S. 117-140
  • Gian Andri Bezzola: Die Mongolen in abendländischer Sicht. Ein Beitrag zur Frage der Völkerbegegnungen. Francke, Bern/München 1974, ISBN 3-7720-1056-3
  • Johannes Fried: Auf der Suche nach der Wirklichkeit. Die Mongolen und die europäische Erfahrungswissenschaft im 13. Jahrhundert. In: Historische Zeitschrift. Nr. 243 (1986), S. 287-332
  • Lexikon des Mittelalters. Band 5. 1992, Spalte 594
  • Bernard de Vaulx: Histoire des missions catholiques françaises. Fayard, 1951
  • René Guennou: Les missions catholiques in Histoire des Religions. Gallimard, 1972
  • Jean-Paul Roŭ: Les explorateurs au Moyen Âge. Fayard, Coll. Pluriel, Paris, 1985

Eksteraj ligiloj redakti