John Anderson (trumpetisto)

Usona trumpetisto de svingo

John ANDERSON (naskiĝis la 31-an de januaro 1921 je Birmingham en Alabamo, mortis la 18-an de aŭgusto 1974) estis usona trumpetisto de svingo.

John Anderson
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1921 (1921-01-31)
en Birmingham
Morto 18-an de aŭgusto 1974 (1974-08-18) (53-jaraĝa)
en Birmingham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Kariero redakti

Anderson studis la ludon de aldokorno kaj tubjo ĉe la konservatorio je Los-Anĝeleso kaj en la muzikaltlernejo Westlake. En 1941 li muzikis en Los-Anĝeleso ĉe Tiny Bradshaw, dum kvar jaroj en bando de la usona mararmeo kaj inter 1946 kaj 1957 ĉe Benny Carter, Stan Kenton, Perez Prado kaj Earl Bostic. Post tio Anderson laboris plejparte kiel liberprofesia muzikisto. Pli malfrue li havis proprajn ensemblojn en Los-Anĝeleso kun Buddy Collette, Curtis Counce kaj Britt Woodman. Mallongan tempon li ankaŭ muzikis en la Orkestro Duke Ellington.

Kiel studiomuzikisto li kunverkis multajn sonregistraĵojn de okcident-marborda ĵazo kaj ritmenbluso. En 1959 Anderson fariis membro en la Orkestro Count Basie; dum la fruaj 1960-aj jaroj li surdiskigis kun svingoklarnetisto Jimmy Hamilton kaj kantistino Anita O'Day. En la 1970-aj jaroj li estis kunulo de bandega projekto de Doc Severinsen. Lia ununura muzikalbumo je propra nomo aperis 1966 sub la titolo Time Will Tell ĉe diskeldonejo Tangerine.

Fonto redakti

Literaturo redakti