John August Roebling

John August ROEBLING (naskiĝinta Johann August Röbling en la 12-a de junio 1806 en Mühlhausen, mortinta en la 22-a de julio 1869 en Novjorko) estis germana-usona konstruisto de pontoj.

John August Roebling
Persona informo
Naskonomo Johann August Röbling
Naskiĝo 12-an de junio 1806 (1806-06-12)
en Mühlhausen
Morto 22-an de julio 1869 (1869-07-22) (63-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo tetanoso
Tombo Riverview Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioUsono
Subskribo John August Roebling
Memorigilo John August Roebling
Familio
Infanoj Washington Roebling • Charles G. Roebling
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • arkitektoinĝenieroentreprenisto
Verkoj Broklina Ponto
vdr
La Broklina Ponto, planita de Roebling kaj finita de lia filo.

Post frekventado de lernejoj en Mühlhausen kaj Erfurto (lernejo de Ephraim Salomon Unger) li studis konstruadon en Berlino. En 1831 li translogiĝis al Pittsburgh, kie li konstruis akveduktojn kaj fervojaĵojn. Samtempe li komencis fabriki ferdraton. Dum akveduktkonstruo de la kanalo de Pennsylvania trans la rivero Alleghany li kondukis la lignan kanalujon super 7 truoj kaj pendigis ĝin je ambaŭ flankoj per dratkabloj.

Poste li konstruis en 1846 la metalŝnuregan ponto trans la rivero Monongahela, de 1846-50 ponton trans la rivero Delavaro kaj la kanalo de Hudsono. En 1852 furoris lia penda ponto trans Niagaro. En la 1867-a jaro li finis la ponton inter Cincinnati kaj Covington (Kentucky) trans Ohio, kun pli ol 322 m larĝa malfermo meze kaj du ne tute 75 m altajn kabloturoj.

La lasta kaj plej granda verko de Roebling estis la plano por ponto trans East River inter Novjorko kaj Brooklyn. Tiu ponto estu por la trafiko fervoja (2 trakoj) kaj por aŭtistoj kaj piedirantoj (apogdistanco de 487 m).

Lia filo Washington Roebling finis en 1883 tiun ponton.

Literaturo redakti

  • Buonopane, S.: The Roeblings and the Stayed Suspension Bridge: Its Development and Propagation in 19th Century United States, 2006
  • McCullough, David: The Great Bridge, New York, N.Y.: Simon and Schuster, 1982
  • Reier, Sharon: The Bridges of New York, Mineola, N.Y.: Dover Publications, Inc., 2000
  • Sayenga, Donald. Washington Roebling's Father: A Memoir of John A. Roebling, Reston, Va.: American Society of Civil Engineers, 2009
  • Tolzmann, Don Heinrich: John A. Roebling and His Suspension Bridge on the Ohio River, Milford, Ohio: Little Miami Publishing Co., 2007

Eksteraj ligiloj redakti