John BROWNLEE (naskiĝis en 1911, mortis la 28-an de septembro 1988 en Reading, Anglio) estis multjara inspiranto de la Londona Esperanto-Ĥoro kaj dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Brownlee eklernis Esperanton tridekjara, kaj post la fino de la dua mondmilito estis konstante aktiva en la movado en pluraj regionoj de Anglio, ankaŭ kiel UEA-delegito kaj fakdelegito. Dum 21 jaroj li oficis kiel la sekretario de Esperanto-Asocio de Britio. Inter liaj multaj esencaj taskoj estis la administrado de librofonduso por la Esperanto-movadoj de la tria mondo, kiu de post lia morto portas lian nomon.

Kun Mary Larrad li kompilis la "B. E. A. kantokolekton" (London: British Esperanto Association 1971, 62 p.)