John Catling
John CATLING estas iama eŭropa oficisto de brita deveno. Post la naskiĝo en Anglio, la lernejaj jaroj, du jaroj en la reĝa aerarmeo de Britio kaj tri jaroj en la Kembriĝa Universitato, li pasigis la plej grandan parton de sia plua vivo eksterlande. Post tri jaroj en Svislando kiel tradukisto de la franca kaj la germana en la anglan sekvis periodo kiel registara oficisto denove en Anglio. Tiam li aliĝis al la kunlaborantaro de la tiutempa Eŭropa Ekonomia Komunumo (la nuna Eŭropa Unio) en Bruselo,[1] kaj tie interalie en la 1970-aj jaroj estis la gvidanto de la personara divizio de la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato.[2] Tie li organizis kaj reprezentis, sed ankaŭ multe verkis kaj tradukis, plejparte nefikciajn tekstojn, kaj emerite li ekverkis fikcion. Ekde la jaro 2005 li loĝas en Kaselo, Germanio.[3]
John Catling | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | angla • franca • germana |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | oficisto • verkisto |
Cetere en 1979 li estis unu el la ĉefaj eksteraj prelegistoj en la tema programo de la 35-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Austerlitz, Nederlando.[2]
Referencoj redakti
- ↑ biografio pri li en la retejo amazon (angle)
- ↑ 2,0 2,1 "interŝtataj uniĝoj - kiucele?", raporto de la TEJO-seminario kadre de la IJK 1979, red. de Ian Tarrant, Neven Kovačić, Ian Jackson, Sylvaine Bourrely kaj Kristin Tytgat; publikigita dum marto 1980 en Pisa (jen esperante, sed ankaŭ angle kaj france)
- ↑ enkonduko de John Catling al unu el siaj fikciaj libroj (paĝo 2), kun ekzempla noveleto de li (paĝoj 3 ĝis 7) Arkivigite je 2023-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (germane)