John Cleese
John Marwood CLEESE (naskiĝis en Weston-super-Mare (Anglio) la 27-an de oktobro 1939) estas brita aktoro, komikulo kaj filmisto.
John Cleese | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() John Cleese in 2014
| |||||
Persona informo | |||||
John Cleese | |||||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1939 en ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Clifton College (en) ![]() Kolegio Downing Universitato de Kembriĝo ![]() | ||||
Partio | Liberalaj Demokratoj ![]() | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jennifer Wade (en) ![]() Alyce Cleese (en) ![]() Barbara Trentham (en) ![]() Connie Booth (mul) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Cynthia Cleese ( ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro verkisto filmproduktoro aŭtobiografo teatra aktoro scenaristo komikisto voĉaktoro televida aktoro filmaktoro filmreĝisoro ![]() | ||||
Aktiva en | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Aktiva dum | 1965 - nuntempe | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Magic Pudding ❦ George de la jungle ❦ A Fish Called Wanda ❦ Clifford the Big Red Dog ❦ Winnie the Pooh ❦ filmoserio Harry Potter ❦ Fawlty Towers ❦ Spud ❦ An American Tail: Fievel Goes West ❦ Shrek ❦ Planes ❦ Trolls vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | www.thejohncleese.com | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | rolo de Basil Fawlty | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiCleese naskiĝis en Weston-super-Mare, Somerset, kiel sola infano de Muriel Cross, akrobatino, kaj Reginald Francis Cleese (1894), kiu laboris en la vendado de asekuroj.[1] La familia nomo antaŭe estis "Cheese" (Fromaĝo), sed sia patro ŝanĝis tion en "Cleese" en 1915, ĉar oni turmentis lin pro tio.[2][3]
Cleese verkis en 1963 la scenaron por la revuo Cambridge Circus kiu prezentiĝis en Londono, Nov-Zelando kaj Broadway. Post tio li kelktempe mem ludis en kaj ekster Broadway. Li renkontis estontan Python-on Terry Gilliam kiam li rolis en la muzikalo Half a Sixpence, kaj ankaŭ la usonan aktorinon Connie Booth, kun kiu li ja la 20-a de februaro 1968 geedziĝis.
Li konatiĝis pro la partopreno je "Monty Python's Flying Circus" (1969-1974) kun ĝia absurda humuro.
Kune kun lia tiama edzino Connie Booth li faris la televidserion "Fawlty Towers" (1975-1979) en kiu li rolis kiel la hotelestro Basil Fawlty, kaj lia edzino kiel la ĉambristino Polly. Li aperis ankaŭ en Time Bandits de 1981 reĝisorita de Terry Gilliam.
En junio 2006 Cleese anoncis ke li ĉesos roli en kaj verki de komedioj. Kiel kaŭzo li indikis sian aĝon kaj la fakton ke oni ne povas superi "Fawlty Towers"-on.
Referencoj
redakti- ↑ John Cleese Biography (1939–). Filmreference.com. Alirita 14 juni 2010 .
- ↑ John Cleese's father. Everything2.com (2 February 2001). Alirita 14 juni 2010 .
- ↑ John Cleese's Towering Legacy. Rolling Stone. Arkivita el la originalo je 2009-10-24. Alirita 23 oktober 2009 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-24. Alirita 2013-05-31 .
Eksteraj ligiloj
redakti- IMDB Arkivigite je 2012-10-19 per la retarkivo Wayback Machine