John Dickinson

usona politikisto

John DICKINSON (13a de Novembro [laŭ Julia kalendaro la 2an de Novembro] 1732 – 14a de Februaro, 1808), unu el la Patroj-fondintoj de Usono

John Dickinson
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1732 (1732-11-08)
en Talbot County
Morto 14-an de februaro 1808 (1808-02-14) (75-jaraĝa)
en Wilmington
Tombo Friends Meeting House Burial Ground vd
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kantono Kent (Delavaro) vd
Ŝtataneco UsonoReĝlando de Granda Britio vd
Partio Demokrat-Respublikana Partio vd
Familio
Patro Samuel Dickinson vd
Patrino Mary Dickinson vd
Gefratoj Philemon Dickinson vd
Edz(in)o Mary Norris Dickinson vd
Profesio
Okupo advokatopolitikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis advokato kaj politikisto el Filadelfio (Pensilvanio), kaj Wilmington (Delavaro), konata kiel "Penman of the Revolution" (Plumverkisto de la Revolucio) pro siaj dek du Leteroj el Farmisto en Pensilvanio, publikigitaj unuope en 1767 kaj 1768.

Kiel membro de la Unua Kontinenta Kongreso, kie li estis subskribinto de la Kontinenta Asocio, Dickinson skizis plej el la Peticio al la Reĝo de 1774, kaj poste, kiel membro de la Dua Kontinenta Kongreso, verkis en 1775 la Olivarbabranĉan Peticion.

Kiam tiuj du klopodoj negocadi kun la reĝo Georgo la 3-a de Granda Britio malsukcesis, Dickinson reverkis la lingvaĵon de Thomas Jefferson kaj verkis la finan skizon de la Deklaracio de la Kaŭzoj kaj Neceso Ekuzi Armilojn de 1775. Kiam la Kongreso poste decidis intenci la sendependecon el Granda Britio, Dickinson servis en la komitato kiu verkis la Modelan Traktaton kaj poste verkis la unuan skizon de la Artikoloj de Konfederacio kaj Senĉesa Unuiĝo de 1776–1777.

Dickinson poste servis kiel prezidento de la Annapolis Konvencio en 1786, kiu alvokis al la Konstitucifara Konvencio de 1787. Dickinson partoprenis en la konvencio kiel delegito el Delavaro.

Li ankaŭ verkis "The Liberty Song" en 1768, estis milicoficiro dum la Usona Revolucio, prezidento de Delavaro, prezidento de Pensilvanio, kaj estis inter la plej riĉaj homoj en la pra-usonaj Britaj kolonioj.

Notoj redakti