John Edward Gray

brita zoologo

John Edward GRAY, (12a de februaro 1800 - 7a de marto 1875) estis brita zoologo. Li estis la pli aĝa frato de George Robert Gray kaj filo de la farmakologo kaj botanikisto Samuel Frederick Gray (1766-1828).

John Edward Gray
Persona informo
John Edward Gray
Naskiĝo 12-an de februaro 1800 (1800-02-12)
en Walsall
Morto 7-an de marto 1875 (1875-03-07) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Subskribo John Edward Gray
Familio
Patro Samuel Frederick Gray vd
Gefratoj George Robert Gray vd
Edz(in)o Maria Emma Gray vd
Parencoj Emma Juliana Gray • Sophia Elizabeth Gray vd
Profesio
Okupo biologozoologo • ornitologo • filatelistobotanikisto • entomologo • herpetologist • malakologo • kuratoro vd
Laborkampo naturozoologioplantoscienco vd
Verkado
Verkoj The zoology of the voyage of the H.M.S. Erebus & Terror vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Edward Gray estis Gardanto de Zoologio ĉe la Brita Muzeo en Londono de 1840 ĝis Kristnasko 1874, antaŭ kiam la Naturhistoriaj posedaĵoj estis forsenditaj al la Muzeo pri Naturhistorio de Londono. Li publikigis plurajn katalogojn de la muzeokolektoj kiuj inkludis ampleksajn studojn de bestogrupoj same kiel priskribojn de novaj specioj. Li plibonigis la zoologiajn kolektojn kiuj iĝis inter la plej bonaj en la mondo.

Biografio redakti

John Edward Gray estis naskita en Walsall, sed lia familio baldaŭ moviĝis al Londono, kie Gray studis medicinon. Li helpis sian patron skribi The Natural Arrangement of British Plants (La Natura Aranĝo de Brita Plantoj) (1821). Post estanta malakceptita fare de la Linnea Socio li turnis sian intereson el botaniko al la zoologio. Li komencis sian zoologian karieron per volontulado por alporti insektojn por la Brita Muzeo en la aĝo de 15. Li oficiale eniris la Zoologian Sekcion en 1824 por helpi John George Children katalogi la reptilian kolekton. En 1840 li sukcedis Children kiel Gardanto de Zoologio, kion li daŭrigis dum 35 jaroj, publikigante pli ol 1,000 artikolojn. Li nomigis multajn cetaceajn speciojn, genrojn, subfamiliojn, kaj familiojn.[1]

Dum tiu periodo li kunlaboris kun Benjamin Waterhouse Hawkins, la konata naturhistoria artisto, en produktado de "Flankscioj de la Menaĝerio ĉe Knowsley". Knowsley Park, proksime de Liverpool, estis fondita fare de Edward Stanley, 13-a Grafo de Derbio kaj estis unu el la plej grandaj privataj menaĝerioj en viktoria Anglio.

En 1833, li estis fondinto de kio iĝis la Royal Entomological Society of London (Reĝa Entomologia Socio de Londono).

Gray estis interesita ankaŭ pri poŝtmarkoj; la 1an de majo 1840, la tago kiujn la Penny Black unue iris sur vendon, li aĉetis plurajn kun la intenco ŝpari ilin, tiel iĝante la unua konata filatelisto de la mondo.

Dum liaj kvindek jaroj dungita ĉe la Brita Muzeo Gray skribis preskaŭ 500 artikolojn, inkluzive de multaj priskriboj de specioj novaj al la scienco. Tiuj estis prezentitaj al la Muzeo fare de kolektantoj de ĉirkaŭe la mondo, kaj inkludantaj ĉiujn branĉojn de zoologio, kvankam Gray kutime lasis la priskribojn de novaj birdoj al sia pli juna frato kaj kolego George. Li ankaŭ estis aktiva en malakologio, nome la studo de moluskoj. Post sia morto li estis entombigita ĉe la preĝejo de Sankta Maria, Lewisham.

Taksonoj nomitaj laŭ li je lia honoro redakti

Gray proskribis kaj nomigis nombrajn marajn helikojn kiaj:

Specioj nomitaj je lia honoro inkludas la jenan:

Parta listo de publikaĵoj redakti

  • 1821 : "A natural arrangement of Mollusca, according to their internal structure." London Medical Repository 15 : 229–239.
  • 1821 : "On the natural arrangement of Vertebrose Animals." London Medical Repository 15 : 296–310.
  • 1824 : "A revision of the family Equidae." Zool. J. Lond. 1 : 241-248 pl. 9
  • 1824 : "On the natural arrangement of the pulmonobranchous Mollusca." Annals of Philosophy, nova serio 8 : 107–109.
  • 1825 : "A list and description of some species of shells not taken notice of by Lamarck." Annals of Philosophy (2)9: 407-415.
  • 1825 : "An outline of an attempt at the disposition of the Mammalia into tribes and families with a list of the genera apparently appertaining to each tribe." Annals of Philosophy (ns) 10 : 337-344
  • 1826 : "Vertebrata. Mammalia." (Appendix B parte). p. 412-415 in King, P.P. (ed.) Narrative of a Survey of the Intertropical and Western Coasts of Australia. Performed between the years 1818 and 1822. With an Appendix, containing various subjects relating to hydrography and natural history. London: J. Murray Vol. 2
  • 1827 : "Synopsis of the species of the class Mammalia." p. 1-391 in Baron Cuvier The Animal Kingdom Arranged in Conformity with its Organization, by the Baron (G) Cuvier, with additional descriptions by Edward Griffith and others. (16 vols: 1827-1835). London: George B. Whittaker Vol. 5
  • 1828 : "Spicilegia Zoologica, or original figures and short systematic descriptions of new and unfigured animals." Pt 1. London: Treuttel, Würtz & Co.
  • 1829 : "An attempt to improve the natural arrangement of the genera of bat, from actual examination; with some observations on the development of their wings." Philos. Mag. (ns) 6 : 28-36
  • 1830 : "A synopsis of the species of the class Reptilia." pp 1-110 in Griffith, E. The animal kingdom arranged in conformity with its organisation by the Baron Cuvier. London: Whitaker and Treacher and Co. 9 : 481 + 110 p.
  • 1830-1835 : "Illustrations of Indian zoology; chiefly selected from the collection of Major-General Hardwicke, F.R.S..." 20 parts in 2 volumes. Illus. Indian Zool.
  • 1831 : "Description of twelve new genera of fish, discovered by Gen. Hardwicke, in India, the greater part in the British Museum." Zool. Misc.
  • 1831 : "Descriptions of some new genera and species of bats." pp. 37-38 in Gray, J.E. (ed.) The Zoological Miscellany. To Be Continued Occasionally. Pt 1. London: Treuttel, Würtz & Co.
  • 1832 : "Characters of a new genus of Mammalia, and of a new genus and two new species of lizards, from New Holland." Proc. Zool. Soc. Lond. 1832 : 39-40
  • 1834 : "Characters of a new species of bat (Rhinolophus, Geoffr.) from New Holland." Proc. Zool. Soc. Lond. 1834 : 52-53
  • 1837 : "Description of some new or little known Mammalia, principally in the British Museum Collection." Mag. Nat. Hist. (ns) 1 : 577-587
  • 1838 : "A revision of the genera of bats (Vespertilionidae), and the description of some new genera and species." Mag. Zool. Bot. 2 : 483-505
  • 1839 : "Descriptions of some Mammalia discovered in Cuba by W.S. MacLeay, Esq. With some account of their habits, extracted from Mr. MacLeay's notes." Ann. Nat. Hist. 4 : 1-7 pl. 1
  • 1840 : "A Synopsis of the Genera and Species of the Class Hypostoma (Asterias, Linnaeus)." Ann. Mag. Nat. Hist., 6:275.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Kenney, Robert D. (2009) Encyclopedia of Marine Mammals, 2‑a eldono, 30 Corporate Drive, Burlington Ma. 01803: Academic Press.

Eksteraj ligiloj redakti