John EVELYN (naskiĝis la 31-an de oktobro 1620 en Wotton, Surrey; - mortis la 27-an de februaro 1706 Londono) estis angla verkisto, ĝardenisto kaj kronikisto.

John Evelyn
Persona informo
John Evelyn
Naskiĝo 31-an de oktobro 1620 (1620-10-31)
en Wotton
Morto 27-an de februaro 1706 (1706-02-27) (85-jaraĝa)
en Londono,  Reĝlando de Granda Britio
Lingvoj anglaantikva greka vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Balliol College • Lewes Old Grammar School vd
Familio
Patro Richard Evelyn vd
Patrino Eleanor Stansfield vd
Gefratoj Elizabeth Evelyn • George Evelyn • Jane Evelyn vd
Edz(in)o Mary Evelyn vd
Infanoj Mary Evelyn • Susanna Evelyn • Richard Evelyn • John S. Evelyn • John Evelyn le Jeune • George Evelyn • Richard Evelyn • Elizabeth Evelyn vd
Profesio
Okupo ĝardenkulturisto • ĝardenisto • taglibristo • verkisto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La fama taglibro de Evelyn datiĝas de la sama epoko kiel tiu de Samuel Pepys, kaj abunde priskribas la arton, kulturon kaj politikon de tiu periodo : Evelyn ekzemple ĉeestis la mortojn de Karlo la 1-a kaj Oliver Cromwell, la lastan grandan peston en Londono en 1665 kaj la grandan incendion de Londono en 1666. Evelyn kaj Pepys ofte interŝanĝis leterojn, kiuj estis plejparte konservitaj. La taglibroj kaj parto de aliaj verkoj estas nun en posedo de la British Library.

Li studis en Balliol College en Oksfordo kaj en Middle Temple. En Londono li estis okulatestanto de multaj gravaj eventoj kiel ekz. ekzekuto de Thomas Wentworth. Li servsi malllongtempe en la reĝa armeo, poste forlasis la landon por eviti la partorenon en la enlanda milito. Li geedziĝis en 1647 kun Mary Browne, filinon de la brita ambasadoro en Parizo.

Evelyn kaj lia edzino setlis en 1652 en Deptford en sudorienta Londono. Li renontis en 1671 la lignoprilaboran majstron Grinling Gibbons kaj prezentis lin al reĝo Karlo la 2-a de Anglio kaj arkitekto Siro Christopher Wren.

Li estis en 1660 membro de grupo, kiu fondis la Reĝan Societon. Sekvajare verkis li la Fumifugium (The Inconveniencie of the Aer and Smoak of London Dissipated), la unuan libron pri la kreksanta aerpoluado de Londono.

Li estis konata pro kono de la arboj kaj ties pritraktado. Pri tiu temo li verkis Sylva, or Discourse on Forest Trees (1664) kaj instigis la grundoposedantojn por planti arbojn, por ke la brita floto havu sufiĉan lignon.

Post la granda incendio de 1666 -kiun li sekvis en sia taglibro - li prezentis planon pri rekonstruo de la urbo. Tion neglektis Karlo la 2-a.

John kaj Mary Evelyn havis 8 infanojn, el kiuj nur Susanna (1669–1754) travivis la gepatrojn. Evelyn mortis en 1706, lia edzino tri jarojn poste. Ili estis entombigitaj en kapelo Evelyn de preĝejo Sankta Johano en Wotton. Oni forŝtelis iliajn kraniojn.

Verkoj redakti

  • Acetaria: A Discourse of Sallets (1699)
  • An Apologie for the Royal Party (1659)
  • A Panegyric to Charles the Second (1661)
  • Fumifugium or The Inconveniencie of the Aer and Smoak of London Dissipated
  • Sylva, or Discourse on Forest Trees (1664)
  • Terra : a philosophical discourse of earth