John Foster Dulles

John Foster DULLES (/ˈdʌlɪs/; 25a de februaro, 1888 – 24a de majo, 1959) estis usona diplomato. Ano de la Respublikana Partio, li servis kiel Usona Sekretario de Ŝtato sub regado de la Prezidento Dwight D. Eisenhower el 1953 ĝis 1959. Li estis grava figuro en la komenco de la Malvarma Milito, defendante agreseman sintenon kontraŭ komunismo tra la tuta mondo.

John Foster Dulles
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1888 (1888-02-25)
en Vaŝingtono
Morto 24-an de majo 1959 (1959-05-24) (71-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortokialo kancero
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato PrincetonUniversitato George Washingtonelementa lernadoUniversitato de Parizo
Subskribo John Foster Dulles
Familio
Patro Allen Macy Dulles
Patrino Edith Foster
Frat(in)o Steven sibaja Ruiz
Infanoj Avery Dulles • John W. F. Dulles
Okupo
Okupo politikistodiplomatoadvokato • trustee • prezidanto
vdr

Kariero redakti

Naskiĝinta en Vaŝingtono, Dulles aliĝis al la firmao de advokatoj de Novjorko nome Sullivan & Cromwell post gradiĝi el la Universitata Jura Altlernejo George Washington. Lia avo, John W. Foster, kaj lia onklo, Robert Lansing, ambaŭ servis kiel Usona Sekretario de Ŝtato, dum lia frato, Allen Dulles, servis kiel Direktoro de la CIA el 1953 ĝis 1961. John Foster Dulles servis por la Stabanaro de la Militindustrioj dum la Unua Mondmilito kaj li estis usona jurkonsilisto en la Konferenco de Parizo 1919. Li iĝis membro de la Ligo de la Asocio de Liberaj Landoj, kiu subtenis la usonan membrecon en la Ligo de Nacioj. Dulles ankaŭ helpis la desegnon de la Dawes-plano, kiu serĉis stabiligi Eŭropon malpliigante la militpunojn al Germanio.

Dulles servis kiel estro de eksterlanda politiko por Thomas E. Dewey, Respublikana kandidato por 1944 kaj 1948. Li ankaŭ helpis skizi la enkondukon por la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj servis kiel delegito al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. En 1949, Dewey nomumis Dulles por plenigi la senatan vakantecon okazigita pro la rezigno de Sen. Robert F. Wagner. Li servis dum nur kvar monatoj kaj lasis la postenon post esti venkita en speciala elekto fare de Herbert H. Lehman.

Post Eisenhower venkis en la prezidenta balotado de 1952, li elektis Dulles kiel Sekretario de Ŝtato. Tiukadre, Dulles koncentriĝis en la konstruado kaj plifortigo de la aliancoj de la Malvarma Milito, ĉefe pri la NATO. Li estis la arkitekto de la Sudorientazia Traktatorganizo, nome kontraŭ-komunista alianco inter Usno kaj kelkaj landoj en kaj ĉe Sudorienta Azio. Li ankaŭ helpis instigi puĉojn kiel en 1953 en Irano kaj en 1954 en Gvatemalo. Li favoris strategion de amasa defendemo responde al supozita agresemo fare de Sovetunio. Li subtenis helpon al Francio en ties milito kontraŭ Viet Minh en Hindoĉinio sed malakceptis la Ĝenevajn INterkonsentojn kiujn Francio kaj la vietnamaj komunistoj akceptis, kaj anstataŭe subtenis fortojn de Suda Vjetnamio post la Ĝeneva Konferenco de 1954.

Bibliografio redakti

  • "John Foster Dulles." Dictionary of American Biography (1980) rete
  • Hoopes, Townsend. "God and John Foster Dulles." Foreign Policy 13 (1973): 154-177. rete
  • Hoopes Townsend, Devil and John Foster Dulles (1973) ISBN 0-316-37235-8. biografio
  • Immerman, Richard H. John Foster Dulles: Piety, Pragmatism, and Power in U.S. Foreign Policy (1998) ISBN 0-8420-2601-0
  • Kinzer, Stephen. The Brothers: John Foster Dulles, Allen Dulles, and Their Secret World War (2013), Times Books, ISBN 0-805-09497-0
  • Marks, Frederick. Power and Peace: The Diplomacy of John Foster Dulles (1995) ISBN 0-275-95232-0
  • Pruessen, Ronald W. John Foster Dulles: The Road to Power (1982), The Free Press ISBN 0-02-925460-4
  • Stang, Alan. The actor; the true story of John Foster Dulles, Secretary of State, 1953–1959 Western Islands (1968) OCLC 434600

Eksteraj ligiloj redakti