John Islay Francis

skota profesoro (1924 -2012 )
(Alidirektita el John Francis)


John Islay FRANCIS (naskiĝis en 1924, mortis[1] la 20-an de marto 2012) estis skota esperantisto, verkisto kaj profesoro. Li verkis originale en Esperanto poemojn, novelojn, romanojn kaj artikolojn por Esperanto-gazetoj. Li esperantiĝis definitive en 1942.

John Islay Francis
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1924 (1924-02-15)
Morto 20-an de marto 2012 (2012-03-20) (88-jaraĝa)
en Glasgovo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1942–)
verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li famiĝis en Esperantujo per kunverkado de la poemaro Kvaropo, en kiu enestas lia granda poemciklo La Kosmo. En lia novelaro Vitralo estas noveloj kontraŭ tiranismo, pseŭdomoralo kaj tiaj vanaĵoj, kiel potencavido. Aparte famiĝis lia granda originala romano La granda kaldrono.

Verkoj

redakti
 
Vitralo, 1960.

Recenzoj

redakti

Pri Vitralo

 
 Ni ĝuis la dek artajn novelojn de Francis, kvankam lia prozo ne tiel flue legiĝas kiel tiu de Privat, verkita antaŭ duona jarcento (Vd. Junaĝa Verkaro) pro ĝiaj gramatikaj kaj sencplivastigaj liberoj, necesaj fakesprimoj sed precipe tro oftaj certe en prozo nebezonataj novaj vortoj kaj — kurioza fenomeno — ne aŭdataj en la « vivanta lingvo » de ia « esperanta popolo ». La neologisma naskorgano de niaj plijunaj aŭtoroj ŝajnas lomete hipertrofiita, tiel ke neinicito kelkfoje havas la impreson troviĝi antaŭ kriptogamo. Tion dirinte — la lango prezentas kion la koro sentas — ni « hastas » konfesi ke Francis, la poeta aŭtoro de la makrokosmo (Vd. «Kvaropo») per sama talento nun en prozo sekelas senindulge la mikrokosmon, la homon. Ĉiam nerekte atestante li ne elpaŝas la kadron de ia rakonto. se ne iufoje en « Tuŝo de Morto » en kiu li verŝajne persone enmiksiĝis: « mia stomako krevernas kiam mi pensis pri la eksplodema monstro kvazaŭ prezentata al la artilerio ». Temas pri milita aviadisto. Kvankarn lia verko estas esence intelekla, ŝajne senemocia. malvarmete brila, sentiĝas ĝuste la granda emocio inter vivo kaj morto por kiu nur perecptas liun arkon, kiu igas ĝin drama (« La Vidvino Pirsen », « Ĝermoj en Rikolto »). Per ironia, satira skeptikismo, kelkfoje humuro, li precipe per ia groteskaj figuroj de la labela « Juglando » (kvar noveloj) akravide tuŝigas al ni la malmolon kaj maljuston de la homa vivu kaj socio, kiu emfazas idealojn sed nur avidas personan profiton. Supera fantazio (“ Kiel kaj kial Jurgen turniris por damo Liza”), plastika koncizo. precize pesita ekvilibro kaj denso kun kora bonfaremo de estetikulo karakterizas ĉi tiun « Kolorvitraĵon », kies figuroj ŝajnas malpji koloraj ol tranĉe konturitaj. 
— TYN. Belga esperantisto n372 (maj-aug 1961)

Tradukoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. mortanonco. Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2012-04-14.
  2. http://www.skotlando.org/index.php/la-granda-kaldrono Arkivigite je 2018-07-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « John Francis » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»