John George Children

John George Children (18-a majo 1777 – 1-a januaro 1852 en Halstead/Kent) estis brita kemiisto, mineralogo kaj zoologo.

John George Children
John George Children (1826)
John George Children (1826)
Persona informo
John George Children
Naskiĝo 18-an de majo 1777 (1777-05-18)
en Tonbridge
Morto 1-an de januaro 1852 (1852-01-01) (74-jaraĝa)
en Halstead
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Reĝina Kolegio • Eton College • Tonbridge School vd
Familio
Patro George Children vd
Infanoj Anna Atkins vd
Profesio
Okupo kemiisto • entomologo • zoologo • ornitologo vd
Laborkampo kemiistomineralogiozoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Children studis ĉe altlenejoj Tonbridge School, Eton College kaj Queens' College, de la Universitato de Kembriĝo.[1] En 1822 li estis laboranta kiel libristo en la Departamento de Antikvaĵoj de la Brita Muzeo kiam li estis dungita kiel helpozorgisto de la Naturhistoria Departamento sukcede al William Elford Leach. La dungo estis polemika ĉar li estis malpli kvalifikata ol alia kandidato , nome William John Swainson.[2] Post la divido de la Departamento en tri sekcioj en 1837 li iĝis zorgisto de la Departamento de Zoologio, kaj retiriĝis en 1840 estante sukcesadta de sia helpinto John Edward Gray.

Children estis membro de la Reĝa Societo en 1807, kaj servis kiel ties sekretario en 1826, kaj el 1830 al 1837.

En 1833, li iĝis prezidanto de kio iĝis la Reĝa Entomologia Societo de Londono.

Lia nomo estas rememorata en la Aŭstraliana pitono de Children, Antaresia childreni, la Aŭstralia bastoneta insekto Tropidoderus childrenii Arkivigite je 2012-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, la Nordamerika kokcinelo Exochomus childreni, kaj la mineralo ĉildrenito. John James Audubon nomigis parulion laŭ li, sed la specimeno rezultis esti junulo de Ora parulio.

Lia filino estis Anna Atkins, botanikisto, plej konata pro sia libro pri cianotipaj fotogramoj de algoj, la unua libro de nur fotobildoj iam farita.

Referencoj redakti

  1. Venn, CHLN795JG, Children, John George.
  2. Brandon-Jones, Christine (1996). “Charles Darwin and the repugnant curators”, Annals of Science 53 (5), p. 501–510. doi:10.1080/00033799600200351.