John Gould

ornitologo (1804–1881)

John GOULD (14-a de septembro de 18043-a de februaro de 1881) estis brita ornitologo. La Ligo Gould en Aŭstralio ricevis lian nomon. Lia identigo de la birdospeciaro nuntempe alinomita kiel "Darvina fringo" estis kerna en la konceptigo de la Darvina teorio de evoluo pro natura selektado, kvankam ili estas apenaŭ menciitaj en la libro de Charles Darwin, Origin of Species.

John Gould
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1804 (1804-09-14)
en Lyme Regis
Morto 3-an de februaro 1881 (1881-02-03) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Edz(in)o Elizabeth Gould
Infano Charles Gould
Okupo
Okupo zoologoilustristo • ornitologo
vdr

Frua vivo redakti

Gould naskiĝis en Lyme Regis, Dorset, kiel la filo de ĝardenisto, tiele ke li ne havis sufiĉe da instruado. Poste la patro ricevis postenon en bieno ĉe Guildford, Surrey, kaj poste en 1818 iĝis laborestro en la Reĝaj Ĝardenoj de Windsor. La juna Gould startis lerni kiel ĝardenisto, kaj estis dungita ĉe lia patro en Windsor el 1818 al 1824, kaj poste li estis ĝardenisto en aliaj lokoj. Li fakiĝis en remburarto kaj en 1824 li sendependiĝis en Londono kiel remburisto, kaj pro lia lerto iĝis zorgisto en la muzeo de la Zoological Society of London en 1827.

Pristudoj kaj verkoj redakti

Tiu posteno kontaktigis lin kun gravaj naturalistoj, kaj igis, ke li ofte estis la unua kiu vidis la novajn kolektojn de birdoj donitaj al la Societo. En 1830 alvenis kolekto de birdoj el Himalajo, multaj ne antaŭe priskribitaj. Gould publikis tiujn birdojn en A Century of Birds from the Himalaya Mountains (1830–1832) (Jarcento de birdoj el Himalajo). La teksto estis de Nicholas Aylward Vigors kaj la bildoj estis litografioj de la edzino de Gould, nome Elizabeth Gould. Tiu verko estis sekvata de pliaj kvar en la venontaj sep jaroj inkludante Birds of Europe (Birdoj de Eŭropo) en kvin volumoj – kompletitaj en 1837, kun la teksto jam verkita de la propra Gould, eldonita de lia oficisto Edwin Prince. Kelkaj el la bildoj estis faritaj de Edward Lear kiel parto de lia Illustrations of the Family of Psittacidae en 1832. Lear ta,men estis en financaj malfacilaĵoj kaj vendis la tutan litografiaron al Gould. La libroj estis publikitaj grandformate kaj kun belegaj bildoj. Kvankam la eldono estis mukltekosta, la vendado sukcesis kaj Gould pliriĉiĝis.

Laboro kun Darwin redakti

Kiam Charles Darwin prezentis siajn specimenojn de mamuloj kaj birdoj kolektitaj dum la dua veurado de la ŝipo Beagle, al la Geological Society of London je ties kunsido de la 4a de januaro de 1837, la birdospecimenoj estis donataj al Gould por ties identigo. Li forlasis sian pagatan taskon kaj je la venonta kunsido de 10a de januaro li informis, ke la birdoj el la Galapagoj kiuj Darwin estis pensinta, ke temas pri merloj, kernorompuloj kaj fringoj estis vere "serio de grundofingroj kiuj estas tiom partikularaj" kiom por formi "enteran novan grupon, enhavante 12 speciojn.". Marte, Darwin renkontis denove na Gould, lernante, ke lia Galapaga "troglodito" estis alia specio de fringo kaj la mokbirdojn kiujn li estis klasinta laŭ insulo estis separataj specioj pli ol nur variantoj, kun samfamilianoj en la sudamerika kontinento. Sekve Gould avertis, ke la malgranda specimeno de suda reao kiun li savis el kristnaska vespermanĝo estis fakte separata specio kiun li nomigis kiel Rhea darwinii, kies teritorio koincidis kun tiu de la nordaj reaoj. Darwin ne estis zorginta klasigi siajn fringojn laŭ insuloj, sed aliaj estis. Li nun serĉis specimenojn kolektitaj de kapitano Robert FitzRoy kaj ties ŝipanaro. Laŭ tio eblis setligi, ke la specioj estis unikaj en ĉiu insulo, grava ero en la nasko de la Darvina teorio de evoluo pro natura selektado. La pribirdaj verkoj de Gould estis publikitaj el 1838 al 1842 en kvin numeroj ĉe Parto 3a de Zoology of the Voyage of H.M.S. Beagle, eldonita de Charles Darwin.

Studoj en Aŭstralio redakti

En 1838 la familio Gould ŝipveturis al Aŭstralio intence studi birdojn de tiu lando kaj esti la unuaj produktantoj de la plej granda verko pri tiu temo. Ili kunportis la kolektiston John Gilbert. Ili alvenis en Tasmanion en septembro, kaj konis la guverniestron Sir John Franklin kaj lian edzinon. Gould kaj Gilbert kolektis en la insulo. Februare de 1839 Gould ŝipveturis al Sidnejo, lasante sian gravedan edzinon ĉe la familio Franklins. Li veturis al la ejo de sia bofrato ĉe Yarrundi, por serĉi ptilonorinkedojn ĉe Liverpool Range. Aprile li revenis al Tasmanio por la nasko de sia filo. Maje li ŝipveturis al Adelajdo por renkonti na Charles Sturt, kiu estis preparante ekspedicion al la rivero Murray. Gould kolektis en la teritorioj de Monto Lofty, Murray Scrubs kaj la insulo Kangaroo, revenante al Hobarto en julio. Li tiam veturis kun sia edzino al Yarrundi. Ili revenis hejmen en Anglio en majo de 1840.

 
Ornitorinko: bildo de la libro de John Gould' The mammals of Australia (La mamuloj de Aŭstralio) (1845-1863).

La rezulto de tiuveturado estis The Birds of Australia (La birdoj de Aŭstralio) (1840–1848) - vidu elektitajn ciferecajn bildojn el la publikigita verko. Ĝi inkludis entute 600 bildojn en sep volumoj, 328 el kiuj estis novaj por la scienco kaj nomitaj de Gould. Li publikigis ankaŭ A Monograph of the Macropodidae, or Family of Kangaroos (1841–1842) kaj The Mammals of Australia (1849–1861) - vidu elektitajn ciferecajn bildojn el la publikita verko Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ: Cifereca albumo de la National Library of Australia

Post la morto de la edzino en 1841 la libroj de Gould uzis bildojn de multaj artistoj, inklude de Henry Constantine Richter kaj Joseph Wolf.

Studo de kolibroj redakti

Tra sia profesia vivo Gould havis fortan intereson en kolibroj. Li stokis kolekton de 320 specioj, kiujn li ekspoziciis ĉe la Granda Ekspozicio de 1851. Spite sia intereso tiam Gould neniam estis vidanta vivan kolibron. Maje de 1857 li ŝipveturis al Usono kun sia dua filo Charles. Li alvenis en Novjorkon tro frue laŭ la sezono por vidi kolibrojn en tiu urbo, sed la 21an de Majo de 1857 en la Ĝardenoj Bartram de Filadelfio li finfine vidis sian unuan vivan kolibron, nome ekzempleron de Rubengorĝa kolibro. Li tiam sekvis al Vaŝingtono kie li vidis grandajn nombrojn en la ĝardenoj de la Kapitolo. Gould klopodis reveni al Anglio kun vivaj specimenoj, sed sed scii pri la necesaj kondiĉoj por ties survivo, do ili vivis nur ĝis du monatoj. Gould publikis: A Monograph of the Trochilidae or Humming Birds kun 360 bildoj (1849–61); The Mammals of Australia (1845–63), Handbook to the Birds of Australia (1865), “The Birds of Asia” (1850–83), The Birds of Great Britain (1862–73) kaj The Birds of New Guinea and the adjacent Papuan Islands (1875–88).

Li interesiĝis kaj pristudis ankaŭ tukanojn kaj tukanetojn de Sudameriko.

Omaĝe redakti

La Ligo Gould, fondita en Aŭstralio en 1909, ricevis sian nomon. Tiu organizaĵo havigis al multaj aŭstralianoj sian unuan enkondukon al birdoj, kune kun pli ĝenerala media kaj ekologia edukado. Unu el ties pli gravaj helpintoj estis la Royal Australasian Ornithologists Union, konata ankaŭ kiel Birds Australia.

Familio redakti

Lia filo Charles Gould estis elstara geologo.

Kelkaj specioj de li unuafoje priskribitaj redakti

Bibliografio redakti

Source: Australian Museum Research Library
  • John Gould [1804-81], The birds of Asia; 1850-83 7 vol. 530 bildoj, Artistoj: J. Gould, H. C. Richter, W. Hart kaj J. Wolf; Litografiistoj: H. C. Richter kaj W. Hart; Partoj 33-55 kompletitaj post la morto de Gould de R. Bowdler Sharpe; Vol VI :Artisto kaj Litografiisto: W. Hart
  • John Gould [1804-81]; The birds of Australia; 1840-48. 7 vol. 600 bildoj; Artistoj: J. Gould and E. Gould; litografiisto: E. Gould
  • John Gould [1804-81]; The birds of Australia; Suplemento 1851-69. 1 vol. 81 bildoj; Artistoj: J. Gould kaj H. C. Richter; litografiisto: H. C. Richter
  • John Gould [1804-81]; The Birds of Great Britain; 1862-73. 5 vols. 367 bildoj; Artistoj: J. Gould, J. Wolf, H.C. Richter kaj W. Hart; litografiisto: H. C. Richter kaj W. Hart
  • John Gould [1804-81]; The Birds of Great Britain; 1862-73. 5 vol. 367 bildoj; Artisto: J. Wolf; litografiisto: H. C. Richter
  • John Gould [1804-81]; The birds of New Guinea and the adjacent Papuan Islands, including many new species recently discovered in Australia; 1875-88. 5 vol. 300 bildoj; Partoj 13-25 kompletitaj post la morto de Gould de R. Bowdler Sharpe; Artistoj: J. Gould kaj W. Hart; litografisto: W. Hart
  • John Gould [1804-81]; A monograph of the Odontophorinae, or partridges of America; 1844-50 1 vol. 32 bildoj; Artistoj: J. Gould kaj H. C. Richter; litografiisto: H. C. Richter
  • John Gould [1804-81]; A monograph of the Ramphastidae, or family of toucans;

1833-35. 1 vol. 34 bildoj; Artistoj: J. Gould, E. Gould, E. Lear kaj G. Scharf; litografiistoj: E. Gould kaj E. Lear; Tiu eldono de 1854. Ĉiuj bildoj atribuitaj al Gould kaj Richter

  • John Gould [1804-81]; A monograph of the Trochilidae, or family of humming-birds Suplemento, kompletita post la morto de Gould de R. Bowdler Sharpe; 1880-87. 5 partoj. 58 bildoj; Artistoj: J. Gould kaj W. Hart; litografiisto: W. Hart
  • John Gould [1804-81]; A synopsis of the birds of Australia, and the adjacent islands; 1837-38 1 vol. 73 bildoj; Artista kaj litografiisto: E. Gould

Referencoj redakti

Ŝablono:Dictionary of Australian Biography

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti