John Hanning Speke

John Hanning Speke (4a Majo 1827 – 15a Septembro 1864) estis oficiro en la Britia Hindia Armeo kiu faris tri esplorajn ekspediciojn al Afriko kaj kiu estas asocia ĉefe kun la serĉado de la fonto de la Nilo kaj estis fakte la unua eŭropano kiu atingis la bordojn de la Lago Viktorio kaj tiele li estas konsiderata eŭrocentrisme la "malkovrinto de la fonto de la Nilo". Li estis konata ankaŭ por la propono de la Ĥamida hipotezo en 1863 - kaj tiele liaj verkoj estas ekzemplo de scienca rasismo.[1][2] Laŭ tiu hipotezo, li supozis, ke la etna grupo de la Tutsioj estis descendantoj de la biblia figuro, Ĥam, kaj havas pli helan haŭton kaj pli “eŭropecajn” trajtojn ol la Bantu-trajtaj Hutuoj super kiuj ili regadis.[1][3] Speke ankaŭ influis la planojn de la brita esploristo Samuel White Baker.

John Hanning Speke
Persona informo
John Hanning Speke
Naskiĝo 4-an de majo 1827 (1827-05-04)
en Bideford
Morto 15-an de septembro 1864 (1864-09-15) (37-jaraĝa)
en Corsham
Mortis pro ĉasakcidento vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro William Speke vd
Patrino Georgiana Elizabeth Hanning vd
Profesio
Okupo esploristo • verkistobotanikistomilitistooficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Speke ĉ. 1863

La Spekea gazelo estis nomita laŭ John Hanning Speke.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Philip Gourevitch. (1998) We Wish to Inform You That Tomorrow We Will Be Killed With Our Families.
  2. Edith R. Sanders. The Hamitic Hypothesis: Its Origin and Functions in Time Perspective," Journal of African History.
  3. John Speke: Race Theory

Eksteraj ligiloj redakti