John Heywood
John HEYWOOD (n. ĉirkaŭ 1497, m. ĉirkaŭ 1580) estis angla verkisto kiu verkis teatraĵojn kaj poemojn kaj kunigis proverbaron.
John Heywood | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1497 en Londono | ||||
Morto | 1-an de januaro 1580 (83-jaraĝa) en Meĥleno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Joan Rastell vd | ||||
Infanoj | Ellis Heywood • Elizabeth Heywood • Jasper Heywood vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • dramaturgo • aforisto • verkisto • politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
John Heywood naskiĝis en, aŭ proksime al, Londono. Ĉar li estis romkatolika, li translokiĝis al la kontinenta Eŭropo por eviti persekuton. Verŝajne li mortis en Belgio.
Li estis patro de Jasper Heywood, kiu tradukis tragediojn de Seneko la pli juna, kaj avo de la poeto John Donne.
Verkoj redakti
Li verkis plurajn teatraĵojn kiuj plejparte ensceniĝis dum la 1530-a jardeko. Tamen li estas plej konata kiel kolektanto de proverboj. Lia proverbaro unue eldoniĝis ĉirkaŭ 1538, kaj dua eldono aperis en 1546. Ĝi enhavis multe da la plej konataj anglaj proverboj.