John Mills

(Alidirektita el John MILLS)

John MILLS, realnome Lewis Ernest Watts MILLS (naskiĝis la 22-an de februaro, 1908, mortis la 23-an de aprilo, 2005) estis brita aktoro.

John Mills
Oskar-premiito
Persona informo
John Mills
Naskonomo Lewis Ernest Watts Mills
Naskiĝo 22-an de februaro 1908 (1908-02-22)
en Watts Naval School
Morto 23-an de aprilo 2005 (2005-04-23) (97-jaraĝa)
en Denham
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Norwich High School for Boys • Sir John Leman High School • Langley School vd
Memorigilo John Mills
Familio
Gefratoj Annette Mills vd
Edz(in)o Mary Hayley Bell • Aileen Raymond vd
Infanoj Juliet Mills • Hayley Mills vd
Parencoj Molly Blake • Susie Blake • Crispian Mills vd
Profesio
Okupo aŭtobiografo • ĝenra aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1929–2005 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Felixstowe, Suffolk, li en la jaro 1927 komencis teatran karieron. En la jaro 1932 li unuafoje aperis en filmo, The Midshipmaid. Baldaŭ li fariĝis unu el la plej popularaj aktoroj de Britio.

Kulmino de lia kariero estis la filmo Ryan's Daughter, pro kiu li en la jaro 1971 gajnis la Oskaron en la kategorio Plej bona epizoda rolo kaj la premion Golden Globe.

Kvankam li ekde 1990 pli kaj pli perdis sian vidkapablon, li ne ĉesigis sian laboron kiel aktoro.

John Mills mortis en la aĝo de 97 jaroj en sia hejmo en Denham, Buckinghamshire. Liaj filinoj Juliet Mills (naskiĝinta 1941) kaj Hayley Mills (naskiĝinta 1946) ankaŭ fariĝis aktorinoj.

Listo de filmoj redakti

  • The Midshipmaid (1932)
  • Tudor Rose (1936)
  • Goodbye, Mr. Chips (1939)
  • This Happy Breed (1944)
  • The Way to the Stars (1945)
  • Waterloo Road (1945)
  • Great Expectations (1946)
  • Scott of the Antarctic (1948)
  • The Rocking Horse Winner (1950)
  • Hobson's Choice (1954)
  • Tiger Bay (1959)
  • The Chalk Garden (1964)
  • The Family Way (1966)
  • Ryan's Daughter (1970)
  • The Young Winston (1972)
  • Gandhi (1982)
  • When the Wind Blows (voĉa rolo, 1986)
  • Who's That Girl (1987)
  • Frankenstein (televida produktaĵo, 1992)
  • Deadly Advice (1993)
  • Hamlet (1996)
  • Bean (1997)
  • Cats (televida produktaĵo, 1998)