John Merchant
John MERCHANT [ĝon merĉnt] (naskiĝis la 12-an de julio 1872 en Sheffield, mortis tie la 9-an de januaro 1936[1]) estis angla esperantisto originale verkanta en Esperanto.
John Merchant | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1872 en Sheffield |
Morto | 9-an de januaro 1936 (63-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Profesie komercisto, dekjara li eniris la mondfaman firmon de John Adams kiel oficeja knabo, grade fariĝis direktoro, kaj restis en ĝia servo la tutan vivon.
Sociaj movadoj
redaktiFrue en la vivo li aligis al la YMCA, de kiu li fariĝis Konsilantarano dum 25 jaroj. Li tenis en ĝi multajn oficojn kaj multmaniere partoprenis en ĝia socia kaj eduka agado, ĝis 1930, kiam li devis ĉion rezigni pro premo de aliaj aferoj.
Li ageme partoprenis multajn movadojn. Li estis Prezidanto de Reformklubo de Sheffield. Kasisto de la fama Sheffield Wednesday Kriketa Klubo. Prezidanto de SEA dum 14 jaroj. Prezidanto de Esperanto-Federacio de Yorkshire, 1921. P
Esperanto
redaktiPrezidanto de BEA, 1922-31; honora Prezidanto de ICK de 1928 ĝis 1933, li ekkonis Esperanton en 1904. Li verkis pri esperanto artikolaron en The Sheffield Telegraph kaj en The Sheffield Weekly Telegraph,
|
Familia vivo
redaktiLi unue edziĝis kun F-ino Crookes. Ili havis du infanojn, John kaj Marjorie May. En 1927 li edziĝis kun Alice M. Bewley el Wallasey, sekretario de la Esperantista Federacio de Lancashire kaj Cheshire, kaj en Decembro, 1929, naskiĝis al ili filo Donald.
Biografio el urba ĵurnalo
redaktiIu urba ĵurnalo aperigis (sen dato, sed oni komprenas, ke dum la militjaroj 1914-1918) tekston pri Merchant. Jen traduko de la artikoleto.
|
Verkoj
redakti
|
- Tri Angloj Alilande (1912)
- Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo (1923) esperanten tradukita de Louise Briggs.
- Kompatinda Klem (1931)
Recenzoj
redaktiPri Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo.
|
Eksteraj ligiloj
redakti- Nekrologo en revuo Esperanto (UEA) Jan. 1936, p. 11 (kun foto).
Fontoj
redakti- John Merchant. La Brita Esperantisto - Numero 370, Februaro (1936), pĝ. 234.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Mortodato laŭ nekrologo de Robert Kreuzer en la revuo Esperanto Jan. 1936, p. 11.