John Murray (oceanografo)

John MURRAY (n. la 3-an de marto 1841 - m. la 16-an de marto 1914) estis pionira skot-kanada oceanografo kaj marbiologo. Li naskiĝis en Cobourg (Ontario, Kanado), el skotaj parencoj, kiuj elmigris sep jarojn antaŭe. Li revenis al Skotlando por studadi, unue en la Stirling High School, kaj poste en la universitato de Edinburgo, sed rapide rezignis por aniĝi al balenkapta ekspedicio al Spicbergo, kiel ties ŝipkuracisto, en 1868.

John Murray
John Murray en 1902
John Murray en 1902
Persona informo
John Murray
Naskiĝo 3-an de marto 1841 (1841-03-03)
en Ontario
Morto 16-an de marto 1914 (1914-03-16) (73-jaraĝa)
en Kirkliston
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Tombejo Dean vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco KanadoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de Edinburgo • Stirling High School vd
Subskribo John Murray (oceanografo)
Familio
Infanoj John Challenger Murray vd
Profesio
Okupo esploristo • oceanografo • limnologist • marbiologo • kirurgo • akvobiologo • botanikisto vd
Laborkampo oceanografiolimnologio • akvobiologio • marbiologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li revenis al Edinburgo por kompletigi sian formadon pri geologio, kun la profesoro Archibald Geikie, kaj pri natura filozofio kun Peter Guthrie Tait. Tait prezentis Murray al Charles Wyville Thomson, kiu ĵus estis nomumita por estri la ekspedicion Challenger. Murray aniĝis al la ekspedicio kiel asistanto de Thomson, kaj dum kvar jaroj esploradis la oceanojn de la mondo.

Murray estas rigardita kiel la fondinto de moderna oceanografio, kaj cetere estis la inventinto de la vorto "oceanografio".