John Podesta

usona politika konsilisto kaj eksa estro de la kunlaborantaro en la Blanka Domo

John David PODESTA la pli juna (naskita la 8-an de januaro 1949) estas usona politika konsilisto, kiu funkciis kiel estro de la kunlaborantaro en la Blanka Domo al la usona prezidanto Bill Clinton de la 20-a de oktobro 1998 ĝis la 20-a de januaro 2001, kaj kiel konsilisto al prezidanto Barack Obama de la 1-a de januaro 2014 ĝis la 13-a de februaro 2015. Antaŭ tio li funkciis kiel la sekretario kaj stabestro de la Blanka Domo por operacioj por la prezidanteco de Bill Clinton inter la 20-a de januaro 1993 ĝis la 20-a de oktobro 1998.

John Podesta
Persona informo
John Podesta
Naskiĝo 8-an de januaro 1949 (1949-01-08) (75-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Ĉikago vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Knox College • Georgetown University Law Center • Universitato Georgetown • Lane Technical College Prep High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Gefratoj Tony Podesta vd
Profesio
Okupo politika konsilisto • lobiisto • advokato
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas la antaŭa prezidanto, kaj nun estrarano kaj konsilisto, de la pensfabriko "Centro por Usona Progreso" (angle Center for American Progress, CAP) en Vaŝingtono samkiel profesoro pri Juro ĉe la universitato Georgetown kaj estis la estro de la ŝtatprezidanta kampanjo de Hillary Clinton en 2016.

Vidu ankaŭ redakti